Hvalvík
Hvalvík | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 253 (2020) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 62° 11′ N, 7° 2′ U (mapo)62.1865-7.0347Koordinatoj: 62° 11′ N, 7° 2′ U (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hvalvík [+] | |||
Hvalvík (dane Kvalvig) vilaĝo sur insulo Streymoy de Ferooj, kun ĉ. 200 loĝantoj. Administre, ĝi apartenas al distrikto Sundini. La vilaĝo situas en orienta parto de Streymoy, en valo. Ĝin dividas al la najbara Streymnes la rojo Stórá.
Ĝia unua skriba mencio okazis en la hundoletero, verkita en 1350-1400.
Ĝia tradicia ligna preĝejo estis konstruita en 1829, tiel ĝi estas la plej malnova el tiu tipo sur Ferooj. Ĝin konstruis Joen Michelsen, ĉarpentisto el Velbastaður, kiu kunagadis ankaŭ ĉe aliaj preĝejaj konstruadoj. La malnovan preĝejon – konstruitan en ĉ. 1700, detruis tempesto, tiel neceis konstruo de nova. La predikejo estis pretigita en 1609, ĝi estis pli frue en la preĝejo de Tórshavn.
Ĝi estas ekde la 1-a de januaro 2005 parto de distrikto Sundini, antaŭ tio ĝi apartenis al distrikto Hvalvík.