Internacia Kongresa Universitato
Internacia Kongresa Universitato | ||
---|---|---|
Esperanto-renkontiĝo | ||
La Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Ĝi okazas seninterrompe de 1951, tiam sub la nomo Internacia Somera Universitato (ISU). La nomo estis ŝanĝita en 1981, okaze de la 66-a UK 1981 en Braziljo, kiu okazis en vintro (sud-hemisfera). Ekde 1997 la IKU prelegoj aperas broŝurforme dum la UK. Pri la jaroj 1998, 2002 kaj 2005 ekzistas libro, havebla en datenaranĝo PDF.
Jam plurfoje, unuafoje en la 80-a UK 1995, IKU estis aranĝita komune de UEA kaj AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) sub la nomo AIS-IKU. Specialaĵo de AIS-IKU estas, ke docentoj de AIS, kiuj kontribuas la IKU, plilongigas sian IKU-prelegon al AIS-kurso tri- ĝis ok-leciona. Tiaj kursoj ne nur permesas pli profundan traktadon de temo, sed ankaŭ donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS. AIS-IKU havas la statuson de studadsesio de AIS.
Rektoroj
[redakti | redakti fonton]Kutime la rektoro de IKU estas sciencisto kaj esperantisto de la kongresa lando.
La jena listo ne estas kompleta.
- 33-a UK 1948: Karl Ludvig Söderberg
- 34-a UK 1949: William Edward Collinson
- 46-a UK 1961: William Edward Collinson
- 54-a UK 1969 (22-a sesio): Vilho Väisälä
- 55-a UK 1970 (23-a sesio): Eugen Wüster
- 60-a UK 1975 (28-a sesio): Paul Neergaard
- 62-a UK 1977 (30-a sesio): Árni Böðvarsson
- 64-a UK 1979 (32-a sesio): Claude Piron
- 66-a UK 1981 (34-a sesio): Paulo Vieira Da Silva
- 68-a UK 1983 (35-a sesio): Ottó Haszpra
- 70-a UK 1985 (38-a sesio; kongresa libro indikas la 33-an): Helmar Gunter Frank
- 71-a UK 1986 (39-a sesio; kongresa libro indikas la 35-an): Wim De Smet
- 72-a UK 1987 (40-a sesio): Juan Régulo Pérez
- 73-a UK 1988 (41-a sesio): Jan Knappert
- 74-a UK 1989 (42-a sesio): Richard Osborne
- 75-a UK 1990 (43-a sesio): Helmar Frank
- 77-a UK 1992 (45-a sesio): Heiner Eichner
- 78-a UK 1993 (46-a sesio): Maria Rafaela Urueña de Hernández
- 79-a UK 1994 (47-a sesio): So Gilsu
- 80-a UK 1995 (48-a sesio): Jouko Lindstedt
- 81-a UK 1996 (49-a sesio): Vlastimil Novobilský
- 82-a UK 1997 (50-a sesio): Ronald Cecil Gates
- 83-a UK 1998 (51-a sesio): Barbara Despiney
- 84-a UK 1999 (52-a sesio): Reinhard Selten
- 85-a UK 2000 (53-a sesio): Amri Wandel
- 86-a UK 2001 (54-a sesio): Dalibor Brozović
- 87-a UK 2002 (55-a sesio): José Passini
- 88-a UK 2003 (56-a sesio): Christer Kiselman
- 89-a UK 2004 (57-a sesio): Li Shijun
- 90-a UK 2005 (58-a sesio): Aloyzas Gudavičius
- 91-a UK 2006 (59-a sesio): Fabrizio Pennacchietti
- 92-a UK 2007 (60-a sesio): Gotoo Hitosi
- 93-a UK 2008 (61-a sesio): Wim Jansen
- 94-a UK 2009 (62-a sesio): Witold Stępniewski
- 95-a UK 2010 (63-a sesio): Humphrey Tonkin
- 96-a UK 2011 (64-a sesio): Christer Kiselman
- 97-a UK 2012 (65-a sesio): Gotoo Hitosi
- 99-a UK 2014 (67-a sesio): Jorge Montanari
- 100-a UK 2015 (68-a sesio): Jesper Jacobsen
- 101-a UK 2016 (69-a sesio): Eva Poláková[1]
- 102-a UK 2017 (70-a sesio): Bak Giwan
- 103-a UK 2018 (71-a sesio): Jose Martins
- 104-a UK 2019 (72-a sesio): Jouko Lindstedt
- 105-a UK 2020 (73-a sesio, virtuala): Geoffrey Greatrex IKU-libro de 2020
- 106-a UK 2021 (74-a sesio, virtuala): Michele Gazzola
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- IKU-libro de 2020
- IKU-libro de 2023
- IKU-libro de 2006: http://www.eventoj.hu/steb/miksitaj/iku2006.pdf
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Anonimulo 1975 : Internacia Somera Universitato : Tradicio en freŝa vesto, Esperanto, 833(5), p.89
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- regularo de UEA pri IKU Arkivigite je 2010-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- materialoj de IKU (UEA)
- IKU-libro de 2011
- IKU-libro de 2005