Saltu al enhavo

Internacia signala kodaro

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Surmara flaga alfabeto, aŭ laŭ oficiala nomo Internacia signala kodaro (The International Code of Signals), estas signala sistemo, uzata por vida longdistanca interkompreniĝado (por vizuala telekomunikado), precipe inter surmaraj ŝipoj respektive inter ŝipoj kaj havenoj. En sia nuntempa aspekto ĝi estis difinita en la jaro 1931 kaj ĝi konsistas el 40 flagoj, el kiuj 26 reprezentas literojn, 10 numeralojn, 1 flago estas konfirmiga kaj 3 ripetigaj. La signifo de la flagoj estas universale registrita de la IMO (Internacia Martrafika Organizaĵo).

La jena tabelo bildigas literajn kaj numeralajn valorojn de unuopaj flagoj, ilian ekvivalenton en internacia literuma kodo kaj ankaŭ la plej kutiman signifon de la flago en kazoj, kiam ĝi reprezentas tutan frazon.

A alfa Mi havas en akvo skafandriston Mi estas faranta provveturon
B bravo Mi havas danĝeran ŝarĝon
C charlie Jes
D delta Ne alproksimiĝu al mi, mi manovras probleme/malfacile
E echo Mi ŝanĝas la direkton al tribordo
F foxtrot Mia ŝipo estas kripla, komuniku kun mi
G golf Mi bezonas ŝipstiriston
H hotel Mi havas ŝipstiriston surŝipe
I india Mi ŝanĝas la direkton al babordo
J juliett Mi estas prepariĝanta signali per semaforo Mi brulas, restu for de mi
K kilo Mi volas komuniki kun vi
L lima Vi tuj haltu vian ŝipon
M mike Mi havas sur ferdeko kuraciston Mi haltis
N november Ne
O oscar Iu eksterŝipe
P papa Ĉiuj enŝipiĝu, ĝi prepariĝas eknavigacii. Ĉiuj ŝipanoj venu al la ŝipo: preparo por hisi la velojn (Blua Petro)
Q quebec Ĉiuj en la ŝipo estas sanaj, mi petas permeson por albordiĝi/tranavigacii
R romeo
S sierra Mi retroveturas
T tango Ne venu proksime al mi, restu for de me
U uniform Vi stiras danĝeren
V victor Mi petas helpon
W whiskey Mi petas kuracistan helpon
X xray Interrompu la manovron kaj atendu miajn signalojn
Y yankee Mi trenas mian ankron
Z zulu Mi bezonas trenŝipon
0 nul
1 unu
2 du
3 tri
4 kvar
5 kvin
6 ses
7 sep
8 ok
9 naŭ

Specialaj signoj

[redakti | redakti fonton]
signalilo
ripetigilo 1
ripetigilo 2
ripetigilo 3
ripetigilo 4

Flagoj por literoj kun supersignoj

[redakti | redakti fonton]
  • La flago-alfabeto por Esperanto havas verdajn flagojn por la ses supersignitaj literoj [1]
  • La flago-alfabeto por la sveda havas flagojn por la tri supersignitaj literoj [2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]