Saltu al enhavo

Ion Creangă

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ion Creangă
Persona informo
NomoIon Creangă
Dato de naskiĝo10-a de junio 1839
NaskiĝlokoHumuleşti
Dato de morto31-a de decembro 1889
MortolokoIaşi
Mortokialoepilepsia krizo [+]
Aĝo je morto50
Okupoj kaj profesioj
Okupojverkisto, poeto kaj instruisto
Geografio
Ŝtatorumana
Lingvoj
Parolata lingvorumana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Ion Creangă ([/iˈon ˈkre̯aŋɡə/] ; naskiĝis la 10-an de junio 1839 en Humuleşti, mortis la 31-an de decembro 1889 en Iaşi) estis rumana verkisto, poeto kaj instruisto

Unu el la ĉefaj verkistoj en la rumana literaturo de la 19-a jarcento, li estas plej konata pro sia volumo Infanaĝaj rememoroj, siaj romanetoj kaj noveloj, kaj siaj multaj anekdotoj.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Laŭ tio kion li skribis, Ion Creangă naskiĝis la 1-an de marto 1837 en Humuleşti, vilaĝo de la nuna komunumo Târgu Neamț en distrikto Neamț. Aliaj personoj pensas ke la aŭtoro naskiĝis la 10-an de junio. Neniuj dokumentoj konfirmas lian naskiĝtagon. Liaj gepatroj estis Ștefan kaj Smaranda.

Ion Creangă pasigis la infanaĝon en sia denaska vilaĝo. En 1847, li faris elementajn kursojn de la kantoro Basilo, en konstruaĵo aranĝinta de vilaĝanoj. Poste, li studis en Broșteni kaj Târgu Neamț, por fine iri al la kateĥista lernejo de Fălticeni. Li devis sekvi studadojn pri la pastreco, sed la lernejo kiu devus instrui tion malaktiviĝis. Tial li translokiĝis en urbon kaj lernis pastrecon en la seminario de Socola.

De 1855 ĝis 1859, Ion Creangă estis seminariano; li revenis hejmen, post kiam li akiris diplomon de profesia atesto. Li edziĝis kun Ileana Grigoriu kaj de tiam oficis en la preĝejo de 40 martiroj en Iaşi kaj aliaj paroĥoj.

Sufiĉe aĝinta kaj edziĝinta de tri jaroj, Creangă konsideris forlasi la pastran postenon. Li sekvis la kursojn de la normala lernejo de Vasile Lupu de Iaşi kaj iĝis instruisto en unu el la lernejoj de Iaşi, sen rezigni sian laboron de diakono.

Creangă en Esperanto

[redakti | redakti fonton]

El la verkoj de Ion Creangă aperis tre malmulte en Esperanto:

  • Oĉjo Johano Rado, tradukinto ne indikita. En Rumana bonhumoro en elektitaj rakontoj, Arnhem, 1932. Republikigita en UŜE-eĥo, n-ro 11, sept. 1933.
  • La trompita urso fare de vulpo. Trad. Arpad Ŝimon. En La leporo n-ro 9, 30 apr. 1958.