Komunumoj de Liĥtenŝtejno
Aspekto
La princlando Liĥtenŝtejno subdividiĝas en 11 komunumoj (germanlingve Gemeinden). Plejmultaj komunumoj nur konsistas el unu urbo aŭ vilaĝo. Kvin el ili troviĝas en la balotdistrikto Unterland ("malalta lando"), dum la ses aliaj komunumoj situas en la balotdistrikto Oberland ("alta lando").
- Balzers - la plej suda regiono de la lando. Ĝi cetere entenas la urbon Mäls.
- Eschen - norde. Cetere entenas la urbon Nendeln.
- Gamprin - ĉe la Rejno, tuj okcidente de Eschen. Cetere entenas la urbon Bendern.
- Mauren - norde, proksime al Eschen. Entenas la urbon Schaanwald.
- Planken - la plej malgranda komunumo, en nordcentra Liĥtenŝtejno.
- Ruggell - ĉe la Rejno. Ĝi estas la plej norda komunumo.
- Schaan - la plej multhoma komunumo, tuj norde de Vaduzo.
- Schellenberg - norde.
- Triesen - ĉe la Rejno, tuj sude de Vaduzo.
- Triesenberg - inter Vaduzo kaj Triesen. Entenas la urbojn Steg, Samina kaj Malbun.
- Vaduzo - la ĉefurbo, lokita centre de la lando, ĉe la Rejno kaj la orienta landlimo.
Tabelo
[redakti | redakti fonton]Flago | Poŝtkodo kaj nomo | Loĝantaro (31-a de dec. 2005) |
Areo (km²) | Urboj |
---|---|---|---|---|
Balotdistrikto Unterland | ||||
9491 Ruggell | 1925 | 7,4 | Ruggell | |
9488 Schellenberg | 974 | 3,5 | Schellenberg | |
9487 Gamprin | 1436 | 6,1 | Gamprin Bendern | |
9492 Eschen | 4076 | 10,3 | Eschen Nendeln | |
9493 Mauren | 3649 | 7,5 | Mauren Schaanwald | |
Balotdistrikto Oberland | ||||
9494 Schaan | 5811 | 26,8 | Schaan | |
9498 Planken | 366 | 5,3 | Planken | |
9490 Vaduz | 5047 | 17,3 | Vaduz | |
9497 Triesenberg | 2542 | 29,8 | Triesenberg, Masescha, Silum Gaflei, Steg, Malbun | |
9495 Triesen | 4643 | 26,4 | Triesen | |
9496 Balzers | 4436 | 19,6 | Balzers Mäls |