Kornwestheim
Kornwestheim | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo • stacidoma urbo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
Distrikto | Distrikto Ludwigsburg | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 07154 | |||||
Poŝtkodo | 70797–70806 | |||||
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7014 | |||||
Aŭtomobila kodo | LB | |||||
Oficiala Municipokodo | 08118046 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Dr. Ulrich Rommelfanger | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Adreso de la administrejo | Jakob-Sigle-Platz 1 70806 Kornwestheim | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 34130 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 48° 52′ N, 9° 11′ O (mapo)48.85989.1852Koordinatoj: 48° 52′ N, 9° 11′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 297 m | |||||
Areo | 14,64 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.kornwestheim.de | |||||
Kornwestheim - prononco [kornVESThajm] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ludwigsburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 34 130 loĝantojn.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kornwestheim situas en la suda baseno de Neckar ĉe la orienta marĝeno de la ebena pejzaĝo "pajla govo" (germane Strohgäu) en fekunda leŭsa parto nomata Longa Kampo. Sur la teritorio de la urbo fluas la rivereto Holzbach aŭ Gänsbach orienten al la rivero Neckar.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La sekvantaj komunumoj kaj urboj limas al la urbo Kornwestheim (en la senco de la horloĝo komencante en okcidento): Möglingen, Ludwigsburg kaj Remseck am Neckar, kiuj ĉiuj apartenas al la distrikto Ludwigsburg, kaj Stuttgart.
Konsisto de la urbo
[redakti | redakti fonton]Al la urbo apartenas la kerna urbo Kornwestheim kaj la municipo Pattonville. Ĉi-lasta fariĝis nur en la 1990-aj jaroj parto de Kornwestheim. Origine ĝi apartenis al Aldingen (hodiaŭ: Remseck am Neckar). La setlejo estis konstruita en la jaro 1954 de la Usona armeo. Post ĝia foriro celkooperativo aĉetis la terenon de la Germana Federacio kaj dividis ĝin inter la urbo Kornwestheim kaj la komunumo Remseck am Neckar. Tiam ĝi estis civile loĝigita kaj ĝia okcidenta parto nun apartenas al la urbo Kornwestheim, dum la pli granda orienta parto apartenas al la urbo Remseck am Neckar.
Sur la tereno de Kornwestheim troviĝas ankaŭ la forlasitaj setlejoj Hoftstätt, Birglingen, Lieberheim kaj Wihingen.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kornwestheim disponas pri pasaĝera stacidomo, kiu estas ĉefe servita de la regiontrajnlinioj de la urbo Stutgart S4 (Stuttgart–Marbach) kaj S5 (Stuttgart–Bietigheim). Tra la urbo pasas la ĉefstrato B27.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de "Westheim" datiĝas el la jaro 780 el la Codex Laureshamensis de la Monaĥejo Lorsch.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Tabelo pri la evoluo de la loĝantaro
-
Ŝufabriko Salamandro
-
Elektrejo ĉe Stuttgarter Strato
-
Nova fervoja stacidomo
-
Rigardo al ranĝostacio
-
Portalgruo sur la kontenertransŝarĝstacio
-
Gastejo Zum Löwen ĉe ĉefstrato
-
Malnova Akvoturo de la fervojo