Krāslava
Krāslava | ||
Urbo | ||
Vido al Krāslava
| ||
|
||
Oficiala nomo: Krāslava | ||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Municipo | Krāslava | |
Historia regiono | Latgalio | |
Rivero | Daŭgavo | |
Koordinatoj | 55° 53′ 42″ N 27° 09′ 54″ O / 55.89500 °N, 27.16500 °O (mapo) | |
Areo | 9,2 km² (920 ha) | |
Loĝantaro | 7 289 (29.01.2021) | |
Denseco | 792,28 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1923 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-5601, 5602, 5603 | |
Situo enkadre de Latvio
| ||
Situo enkadre de Eŭropo
| ||
Vikimedia Komunejo: Krāslava | ||
Retpaĝo: kraslava.lv | ||
Krāslava estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la sudoriento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Krāslava kaj situas en suda parto de la distrikto. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 44 km de Daugavpils kaj 266 km de Rigo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Krāslava estas unu el la plej malnovaj setlejoj menciitaj en skribaj fontoj en la teritorio de Latvio, formita en la 9-a jarcento proksime de la kasteltumulo ĉe la Daŭgavo-Dnepro akvovojo. De la 8-a jarcento, arkeologiaj trovaĵoj tipaj por latgaloj - antikva balta tribo - troveblas en la kasteltumulo. En la 11-a jarcento, la Krāslava regiono apartenis al la latgala ŝtato Jersika, kiu estis vasalo de la Princlando de Polack.
En la 13-a jarcento la teritorio estis inkludita en Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1865, la fervojo Rigo-Daugavpils-Vicebsko estis konstruita tra Krāslava. En 1918-1920 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]
Geografio
[redakti | redakti fonton]Urbo situas en la Latgalia altebenaĵo (latve Latgales augstiene), en antikva valo de Daŭgavo.[3] La rivero Daŭgavo fluas tra la urbo. La plej granda parto de la urbo situas sur la dekstra bordo de la Daugava, la parto en maldekstra bordo estas nomita Priedaine.[4]
Averaĝa temperaturo estas -7°C en januaro kaj +17 - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 700-750 mm jare.[3]
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 6 854 personoj sur areo de 9,16 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 748 loĝantoj/km².
Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj kune | Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Poloj | Ukrainoj | Ciganoj | Litovoj | Estonoj | Judoj | La cetero |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1989 | 12520 | 4294 | 3843 | 2766 | 1139 | 187 | N/A | 50 | 13 | N/A | 225 |
2000 | 11412 | 4567 | 2940 | 2305 | 1190 | 131 | 133 | 53 | 5 | 18 | 70 |
2011 | 9112 | 4085 | 2309 | 1548 | 849 | 112 | N/A | 37 | N/A | N/A | N/A |
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefŝoseoj de la urbo estas A6 Rigo-Daugavpils-Belorusio, aliaj gravaj ŝoseoj estas P69 Skrudaliena-Krāslava, P62 Krāslava-Madona kaj P61 Krāslava-Dagda. Lokaj vojoj de la urbo estas V633 Krāslava-Robeždaugava kaj V636 Krāslava-Aglona. La fervoja stacidomo sur linio Rigo-Vicebsko estas 3,5 km norde de la urbo, en 2022 unu persontrajno ĉiutage veturas al Rigo.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Krāslava grandbieno ("Plater palaco")
- Plater libraro
- Katolikaj, luteraj kaj ortodoksaj preĝejoj
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Urbocentro.
-
Grandbieno.
-
Urba muzeo de historio kaj arto.
-
Daŭgavo de Priedaine.
-
Strato.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Krāslava en Vikimedia Komunejo