Laŭdego de la Sankta Kruco
En la ortodoksaj, romkatolikaj kaj anglikanaj kristanaj eklezioj, tiu festo okazas la 14-an de septembro (laŭ ilia eklezia kalendaro). La festo ankaŭ nomiĝas Gloro de la Kruco aŭ Krucofesto, krucotrovo kaj krucaltigo.[1]
Enhavo kaj historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi rememoras la krucon, sur kiu Jesuo Kristo mortis en la jaro 33-a, la instrumento, laŭ la fido de kristanoj, de la savo de la homaro--sed samtempe la simbolo de la homa krueleco, kiun Dio venkis en lia Filo.
La daton de tiu festo kaŭzis la patrino de la imperiestro Konstantino, Sankta Helena, kiu, laŭ la legendo, trovis la veran krucon kiam ŝi faris pilgrimo al Jerusalemo. Kvankam, ĉar ŝi iris al Jerusalem nur en la kvara jarcento post Kristo, oni devas kredi, ke se ŝi trovis la veran krucon (kiun neniu konservus kiam Jesuo mortis), ĝi estus vere miraklo--sed miraklo por kiu oni ne trovis grandan kialon. Tamen, hodiaŭaj kristanoj observas tiun feston por memori la krucon de Jesuo kaj tutan ĝian signifon por la homaro, kaj ne la (mitan aŭ ne) trovaĵon de Sankta Helena en Jerusalemo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Festo de la Kruco
- Adorado de Kruco
- Vera Kruco
- Katedralo Gloro de la Kruco (Uĵhorodo), grek-katolika kirko en Ukrainio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Peter Gerloff: Kreuzerhöhung; kantoj je krucaltigo
- Martin Löwenstein SJ: prediko dum universitata diservo en Frankfurto, 2008
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kp. Kristana Glosaro de Bernhard Eichkorn.
|