Luciano Pavarotti
Luciano Pavarotti | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Kromnomo | Reĝo de alta C |
Naskiĝo | 12-an de oktobro 1935 en Modeno |
Morto | 6-an de septembro 2007 (71-jaraĝa) en Modeno |
Edz(in)o | Adua Veroni • Nicoletta Mantovani |
Deveno | Italio |
Ĝenroj | opero |
Profesio | aktoro, operkantisto, muzikisto |
Tipo de voĉo | tenoro |
Aktivaj jaroj | 1961 – 2004 |
Retejo | www.lucianopavarotti.com |
Persona informo | |
Mortokialo | Pankreata kancero |
Tombo | cemetery of Montale Rangone (en) |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–2007) Reĝlando Italio (1935–1946) |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Fernando Pavarotti (en) |
Frat(in)o | Gabriella Pavarotti (en) |
Edz(in)o | Nicoletta Mantovani (mul) (2003–) Adua Veroni (mul) (1961–2000) |
Infanoj | 4 |
Okupo | |
Okupo | operkantisto filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.lucianopavarotti.com/ |
Luciano PAVAROTTI estis lirika tenora operkantisto, kaj li famiĝis precipe pri elkantado de altaj sonoj. Li apartenas krom José Carreras kaj Plácido Domingo al la tielnomataj La tri tenoroj (tiu formiĝis dum la futbala mondpokalo de 1990).
Li venis el muzikista familio, sed li studis en la naskiĝloko en la instruistoeduka altlernejo (1955), poste instruis en bazlernejo du jarojn, sed samtempe lernis private operkantadon en Modena ĉe Arrigo Pola kaj ĉe Ettore Campogalliani en Mantovo. Post kiam li gajnis la kantokonkurson de Concorso Internationale, en 1961 debutis en operejo Reggio Emilia. Poste li kantis en Eŭropo kaj Aŭstralio kaj ekde 1971 regule en la novjorka Metropola Operejo. Pavarotti ofte aperis en koncertoj, televido kaj pro tio li iĝis konata eĉ krom la operamikoj.
Oni taksas Pavarotti la plej bona operkantisto de bel canto, kiu povas en pure elkanti eĉ la plej altajn sonojn.
Liaj plej famaj operaj roloj estas princo de "Rigoletto", Tonjo el "La Filino de la regimento", Arturo el "La Puritanoj" kaj Radames el "Aida".
Li finis sian karieron kiel operkantisto per tri festitaj surscenigoj de Puccini-a Tosca en la Metropola Operejo, Novjorko, en 2004.
En 2001 Pavarotti estis premiita per la World Social Award kaj per Nansen-premio por rifuĝintoj.
Diskografio (Elektoj)
[redakti | redakti fonton]- O sole mio (1979)
- Mamma (1984)
- Passione (1985)
- Tutto Pavarotti (1989)
- The essential Pavarotti (1990)
- Ti amo - greatest love songs (1993)
- Pavarotti Plus (1997)
- Pavarotti greatest hits - the ultimate collection (1997)
Filmografio
[redakti | redakti fonton]- Amata Giorgio (1982)
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Luciano Pavarotti plurfoje esprimis simpation al la Esperanto-movado. Li estis membro de la Honora Komitato de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Florenco en la jaro 2006.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala paĝo de Luciano Pavarotti Arkivigite je 1999-10-02 per la retarkivo Wayback Machine