MSN
MSN | ||
---|---|---|
retportalo vd | ||
Dum | 24-a de aŭgusto 1995 - nekonata/nuntempe | |
Agokampo | retportalo | |
Posedata de | Microsoft vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
MSN (aŭ Microsoft Service Network) estas komputilreta servo (origine kreita por esti paralelo al Interreto) farita de la konzernoMikrosofto je la 24-a de aŭgusto 1995, kiam Vindozo 95 estis ekvendita. La nomo MSN estis disvastigita kun la Mikrosoftaj retpoŝta servo Hotmail kaj tujmesaĝilo MSN Messenger, kune kun aliaj Mikrosoftaj servoj kaj retejoj. MSN ŝanĝiĝos al Vindozo Live en 2006, kiam Mikrosoft malfermos siajn retservojn kaj retprogramojn. Proveldono de Vindozo Live estas nun havebla.
Kun 9 milionoj da uzantoj MSN estas la dua Interreta servo en Usono post America Online kun 26,5 milionoj.
Per ĝi, multaj Esperantistoj interbabilas kaj ili eĉ kreas ĉiutagajn konferencojn kun 3 ĝis 20 partoprenantoj. Ankaŭ ekzistas du retadresaj iloj por kunvenigi la Esperantajn babilantojn per MSN:
- tuj@lernu.net
- msn1984@bbqun.com
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- MSN Blogo Arkivigite je 2014-06-25 per la retarkivo Wayback Machine
- MSN Kuriero Arkivigite je 2008-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- MSN Grupoj Arkivigite je 2009-02-21 per la retarkivo Wayback Machine