Maronita eklezio
Aspekto
Maronita eklezio | ||
---|---|---|
La maronita katedralo de Halepo | ||
Geografiaj lokoj | Libano, Sirio, Kipro, Egiptio, Usono, Meksiko, Brazilo, Kanado, Aŭstralio, kaj Argentino | |
Fondinto | Sankta Marono | |
Nombro de membroj | 3 222 000 | |
La Maronita eklezio (sirie: ܡܪܘܢܝܶܐ Maronaje, arabe موارنة =Mawārina) estas proprajura katolika eklezio. Ĝiaj diservoj sekvas orientajn ritojn kaj ĝia hierarkio proksimas al la ortodoksaj-orientaj eklezioj, sed ĝi agnoskas la papon de Romo kiel superulon.
La plena nomo de la eklezio estas "La sola ortodoksa katolika-ĥaldea maronita eklezio de la melkitoj"; ĝia estro nomiĝas "maronita patriarko de Antioĥio kaj la tuta oriento".
La maronitoj estas unu el la plej grandaj kaj malnovaj religiaj kunularoj de Libano; ilia eklezia lingvo estas la orient-siria, ilia ĉiutaga lingvo la araba. La nomo devenas de la laŭdira fondinto, sankta Marono, siria monaĥo, kiu vivis ĉirkaŭ 400.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
La unua Maronita Patriarko Sankta Marono