Neumünster
Neumünster | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • urban district in Schleswig-Holstein | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Ŝlesvigo-Holstinio | |||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 04321 | |||||
Poŝtkodo | 24534 - 24539 | |||||
Aŭtomobila kodo | NMS | |||||
Oficiala Municipokodo | 01004000 | |||||
NUTS | DEF04 | |||||
Subdivido | 9 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Hartmut Unterlehberg | |||||
Titolo de komunumestro | Oberbürgermeister | |||||
Partio de komunumestro | SPD | |||||
Adreso de la administrejo | Großflecken 59 24534 Neumünster | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 79502 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 54° 4′ N, 9° 59′ O (mapo)54.0713888888899.99Koordinatoj: 54° 4′ N, 9° 59′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 22 m | |||||
Areo | 71,57 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.neumuenster.de/ | |||||
Neumünster - platgermane Neemünster - estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio. Fine de junio 2006 la urbo havis 78.137 loĝantojn.
Situo
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la centro de la federacia lando, je sama distanco de la Norda kaj Balta Maroj. La urbon ĉirkaŭas la distriktoj Rendsburg-Eckernförde okcidente kaj norde, Plön oriente kaj Segeberg sude. La urbo pseŭdonime rolas en la romano Bauern, Bonzen und Bomben de Hans Fallada.
Esperanto en Neumünster
[redakti | redakti fonton]En la urbo dufoje okazis la Internacia Seminario de la Esperanto-Junularo, organizita de GEJ: Unuafoje inter la 27-a de decembro 1989 kaj la 3-a de januaro 1990, kiam la 33-a Internacia Seminario pritraktis la temon "Sovetunio", kun pluraj partoprenantoj ekzemple el la junularaj Esperanto-movadoj de la ŝtatoj de Baltio, kiuj raportis pri la enlandaj civitanaj movadoj pri sendependiĝo de Sovetunio, kaj duafoje inter la 27-a de decembro 1993 kaj la 3-a de januaro 1994, kiam la 37-a Internacia Seminario pritraktis la pli ĝeneralan temon "rilatoj inter ŝtatoj", kun la fokuso pri interŝtataj unuiĝoj, kiel la Eŭropa Unio kun la novaj demokratiaj ŝtatoj de meza kaj orienta Eŭropo petantaj aliĝon, la Nordia kunlaboro, la AKP-ŝtatoj ktp.