Nuklea centralo Ignalina
nuklea centralo Ignalina | |||
---|---|---|---|
Bloko 1 | |||
Situo | |||
Geografia situo | 55° 36′ 16″ N, 26° 33′ 45″ O (mapo)55.60444444444426.5625Koordinatoj: 55° 36′ 16″ N, 26° 33′ 45″ O (mapo) | ||
| |||
Lando: | Litovio | ||
Datumoj | |||
Posedanto: | ŝtato Litovio | ||
Funkciiganto: | VĮ Ignalinos atominė elektrinė | ||
Ekkonstruo: | 1974 | ||
Komerca ekfunkcio: | la 1-an de majo 1984 | ||
Malfunkciigo: | la 31-an de decembro 2009 | ||
Projektofino: | ankoraŭ ne antaŭvideblas | ||
Retejo: | atoma centralo Ignalina | ||
Informstato: | la 7-an de junio 2011 | ||
La nuklea centralo Ignalina troviĝas en la nordoriento de Litovio, proksime de la urbo Visaginas. Ĝi distancas proksimume 45 kilometrojn de la urbo Ignalina kaj situas rande de la subdistrikta komunumo Ignalina.
La nuklea centralo havas du atomreaktorojn ("blokojn") de la teknika tipo RBMK-1500. Tiuj blokoj povis produkti po 1500 megavatojn da elektro, per tiu nombro estas la plej potencaj atomreaktoroj tutmonde. Same kiel en la eksa nuklea centralo de Ĉernobilo en Ukrainio la nuklea fisio en tiuj reaktoroj estis kontrolata per grafito.
Dum la jaro 1987 la dua el origine tri planitaj reaktoroj ekproduktis elektron - pro la katastrofo de Ĉernobilo dum la antaŭa jaro 1986 oni ne finis la konstruadon de la tria reaktoro. En Ignalina tamen ne okazis iuj gravaj akcidentoj.
Origine la nuklea centralo provizis 80 procentojn de la elektro bezonata en Litovio. Okaze de la akcepto de Litovio kiel membroŝtato de la Eŭropa Unio oni pro riskokalkulo malŝaltis la unuan reaktoron dum printempo 2005. Laŭ la traktato pri aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio estis interkonsentite, dum 2009 ankaŭ malŝalti la duan reaktoron. Pro tiuj du decidoj la litova energia centralo Elektrėnai, kiu ĉerpas energion el oleo kaj gaso, ricevis pli grandan signifon. Litovio ricevis monkompenson de la Eŭropa Unio por finance helpi dum la ŝanĝo de energifontoj.
Kadre de la parlamenta baloto en Litovio la 12-an de oktobro 2008 okazis referendumo, kiu celis decidi pri ebla plilongigo de la funkciopermeso por la nuklea centralo. Laŭvorte la decidenda teksto estis: "Pritariu, kad Ignalinos atominės elektrinės darbas būtų pratęstas iki techniškai saugių terminų, bet ne ilgiau, negu kol bus pastatyta nauja atominė elektrinė"[1] ("Mi voĉdonas por tio, ke la laboro de la atoma elektrejo Ignalina estu daŭrigata ĝis la fino de la teknike sekura tempo, sed ne pli longe, ol kiam estus starigita nova atoma elektrejo."). La referendumon nur partoprenis 48,8 procentoj de la balotorajtaj civitanoj, kaj sekve ĝi estas nevalida. La devigo plene malŝalti la nuklean centralon ĝis la fino de la jaro 2009 do ne ŝanĝiĝis.