Otariedoj
Orelfoko, otariedo aŭ otario[1] estas iu ajn membro de la familio de marmamuloj nome Otariedoj, unu el la tri grupoj de pinipedoj. Ili enhavas 15 vivantajn speciojn en sep genroj (alia specio iĝis formortinta en la 1950-aj jaroj) kaj estas komune konataj ĉu kiel marleonoj aŭ felfokoj, distingaj el veraj fokoj (fokedoj) kaj la rosmaro (odobenedoj). Otariedoj estas adaptitaj al duonakveca vivovstilo, kaj manĝas kaj migras surakve, sed reproduktiĝas kaj ripozas sur tero aŭ glacio. Ili loĝas en ĉepolusaj, moderklimataj, kaj ekvatoraj akvoj tra Pacifiko kaj Suda Oceano kaj sudo de Hinda kaj Atlantika Oceanoj. Ili estas certe forestaj el norda Atlantiko.
La vortoj 'otariedo' kaj 'otario' derivas el la greka otarion kun signifo "oreleto",[2] reference al malgrandaj sed videblaj eksteraj orelklapoj (aŭrikloj), kiuj distingas ilin el la Fokedoj.
Genroj kaj specioj
[redakti | redakti fonton]Otariidae aŭ (Orelfokoj [3]) (13 specioj)
- subfamilio : Arktocefalenoj - Arctocephalinae
- genro : arktocefalo - Arctocephalus (Marursoj)
- specio : Bruna arktocefalo - Arctocephalus pusillus
- specio : Forstera arktocefalo - Arctocephalus forsteri
- specio : rabia arktocefalo - Arctocephalus doriferus
- specio : Ĉeantarkta foko aŭ Tropika arktocefalo - Arctocephalus tropicalis
- specio : suda arktocefalo - Arctocephalus australis
- specio : gvadalupa arktocefalo - Arctocephalus philipii
- specio : Gazela arktocefalo aŭ Antarkta marurso - Arctocephalus gazella
- genro : kalorino - Callorhinus
- specio : kalorino - Callorhinus ursinus
- genro : arktocefalo - Arctocephalus (Marursoj)
- subfamilio : Otarienoj - Otariinae
- genro : eŭmetopio - Eumetopias
- specio : eŭmetopio - Eumetopias jubatus
- genro : neofoko - Neophoca
- specio : griza neofoko - Neophoca cinerea
- specio : neofoko novzelanda - Neophoca hookeri
- genro : otario - Otaria
- specio : otario kolharara - Otaria byronia (sin. Otaria flavescens)
- genro : zalofo - Zalophus
- specio : zalofo malhela - Zalophus californianus
- genro : eŭmetopio - Eumetopias
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ otario. PIV. Alirita 2018-01-07 .
- ↑ "Otary, n., etymology of" The Oxford English Dictionary. 2nd ed. 1989. OED Online. Oxford University Press. http://dictionary.oed.com/ Arkivigite je 2006-06-25 per la retarkivo Wayback Machine Alirita Novembre de 2007
- ↑ Ankaŭ la N.B.N.-nomo estas *Orelfokoj*
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Berta, A., kaj L. Sumich (1999) Marine Mammals: Evolutionary Biology. San Diego: Academic Press.
- Gentry, R. L (1998) Behavior and Ecology of the Northern Fur Seal. Princeton: Princeton University Press.
- Perrin, W. F., B. Würsig, and J. G. M. Thewissen (2002) Encyclopedia of Marine Mammals. San Diego: Academic Press.
- Riedman, M. (1990) The Pinnipeds: Seals, Sea Lions and Walruses. Berkeley: University of California Press.