Saltu al enhavo

Polibio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Πολύϐιος
(210 a. K. - 128 a. K.)
"Historiarvm Qvae Svpersvnt" verko de Polibio eldonita en 1763 de Johannes Paulus Crausium.
"Historiarvm Qvae Svpersvnt" verko de Polibio eldonita en 1763 de Johannes Paulus Crausium.
Persona informo
Πολύβιος
Naskiĝo 210 a. K.
en "Megalopoli", Arkadio, Grekio
Morto 128 a. K.
en Peloponezo, Grekio
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ĉevalfalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Aĥaja Ligo Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Lycortas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo historiisto
militisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj The Histories vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Polibio (greke Πολύβιος /pobios/; naskiĝis ĉirkaŭ 210 a.K. en Megalopolis, Arkadio en la preskaŭinsulo Peloponezo kaj mortis ĉirkaŭ 128 a.K.) estis elstara helena historiisto de la 2-a jarcento a.K.

Lia patro, Likortas (malnovgreke Λυκόρτας, Likórtas), estis gvidanto de la alianco de Aĥeo, kiu batalis per lastaj fortoj defendi sian liberecon kontraŭ Romio. Ankaŭ Polibio agadis kiel ŝtatano kaj armeestro en tiu alianca kadro. Li estis inter la 1000 nobeloj postulita de Romio, post venko super Perseo en 166. Tiel li venis en Romon, en domon de Lucius Aemilius Paulus. Li amikiĝis kun Scipiono Afrika la Juna, kiun li dumtempe edukis, kaj ili kune plektis planojn pri grandeco de Romio. Post tio – kiel sincera adoranto de la romia grandeco, li agadis kiel pacigulo inter Romio kaj sia patrujo. Li tiel eluzis sian influon, ke oni starigis skulptaĵojn por li en lia patrujo.

Li komencis sian grandan 40-voluman verkaron, en kiu li volis prezenti la kaŭzojn de la mondpotenciĝo de la roma imperio. Li verkis la historion ekde la Unua Punika milito ĝis detruo de Kartago kaj Korinto (-264 al -146). El la granda verkaro restis nur la unuaj 5 volumoj.

Tito Livio sekvis lin per verkado pri la Dua Punika milito, sed ne povas atingi tiun nivelon.

Polibio estis preciza fontokolektanto, kaj akraokula objektiva historiisto. Li prezentis la rekonitan veron simple per retorikaj superfluaĵoj, montrante la etikan necesecon kaj devon de la eventoj. Lia milita kaj ŝtatvira faksperto estas impona.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]