Saltu al enhavo

Popoliniciato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Junuloj de la Verda Partio de Svislando dum varba aktiveco por sia popoliniciato kontraŭ apudvojaj veturiloj

Popoliniciato (laŭ historia formo popoliniciativo [1]) en certaj landoj ankaŭ nomita civitana postulopopola postulo estas instrumento de rekta demokratio. Ekzistas diversaj sistemoj de popoliniciato. Popoliniciato baziĝas sur la principo, ke civitanoj povas kolektinte certan kvanton da subskriboj submeti al la parlamento proponon. La popoliniciaton oni ne miksu kun la referendumo. Dum per referendumo civitanoj povas postuli publikan baloton kolektinte certan nombron da subskriboj, pere de popoliniciato eblas submeti novan proponon al parlamento aŭ al balotado.[2]

Diversaj sistemoj de popoliniciato

[redakti | redakti fonton]

Sugesto al la parlamento

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas landoj aŭ regionoj, kie popoliniciatoj submetitaj al parlamento devas esti diskutitaj de tiu parlamento. La parlamento tiam estas libera akcepti aŭ malakcepti la proponon. Tia sistemo ekzistas en diversaj federaciaj landoj de Germanio kaj en simila formo ankaŭ en Aŭstrio kaj ankaŭ en diversaj ŝtatoj de Usono.

Okazigo de publika baloto

[redakti | redakti fonton]

Pli forta instrumento de popoliniciato estas sistemo de iniciato, kiu formulas proponon, kiu post kolekto de certa kvanto da subskriboj devas esti voĉdonita en publika baloto. Tia rajto ekzistas en Italio post kolekto de unu miliono da subskriboj. Plej ampleksa la popoliniciata rajto estas en Svislando. Je federacia nivelo pere de federacia popoliniciato kolektinte 10 0000 subskribojn de svisaj civitanoj la popolo povas postuli modifon de la konstitucio. Je kantona kaj komunuma nivelo en Svislando pere de popoliniciato eblas postuli modifon de la konstitucioj kaj enkondukon de novaj leĝoj. La nombro da subskriboj necesaj dependas de la grando de la kantono kaj komunumo.[3]

Unuopula iniciato

[redakti | redakti fonton]

En la svisa Kantono Zuriko ekzistas eĉ la rajto, ke unuopulo povas fari unuopulan iniciaton, submetante pere de simpla letero proponon al la loka aŭ kantona parlamento, pri kiu la parlamento devas en la daŭro de ses monatoj voĉdoni. Se la parlamento subtenas la proponon, ĝi devas esti submetita al la popolo por voĉdono.[4]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Laŭ la rekomendo de publika sesio de Akademio de Esperanto dum la 99-a UK en Bonaero la esprimo popoliniciato estas tute samsignifa kun la historia esprimo popoliniciativo, kiu tial estas evitinda.
  2. Vidu: Edmond Privat: "Federala Sperto", Universala Ligo, Ĝenevo 1958
  3. D-ro Arthur Baur: "La Fenomeno Svislando", Berno 1979
  4. Dietrich Michael Weidmann: Propono por Konstitucio de la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo, Zuriko 1998[rompita ligilo]