Richard Nixon
Richard Milhous NIXON [riĉerd milhaŭs niksen] (naskiĝis la 9-an de januaro 1913, en Yorba Linda, Kalifornio, mortis, 81-jaraĝa, la 22-an de aprilo 1994 en Novjorko) estis la tridek-sepa prezidanto de Usono. Li estis membro de la Respublikana Partio. Nixon estas la sola homo, kiu demisiis de la prezidenta ofico. Li ankaŭ estas la sola homo, kiu elektiĝis kaj dufoje prezidanto, kaj dufoje vic-prezidanto.
Nixon estis kvakero. Li mezuris 180 cm kaj pezis 82 kg. Lia edzino estis Thelma Catherine "Pat" Ryan, kaj la paro havis du filinojn. Lia pli juna filino Julie edziniĝis kun David Eisenhower, nepo de la usona prezidanto Dwight D. Eisenhower.
Nixon estis advokato. Dum la Dua Mondmilito li servis en la usona mararmeo. Nixon elektiĝis en 1946 al la usona Domo de Reprezentantoj, kaj en 1950 al la Senato. En 1952 kaj 1956 li elektiĝis vic-prezidanto sub Dwight Eisenhower. En 1960 li perdis la prezidantan elekton kontraŭ John F. Kennedy. En 1962 li perdis la Kalifornian ŝtatestran elekton. Tamen, Nixon gajnis la prezidantajn elektojn en 1968 kaj 1972.
Dum lia prezidanteco (1969-1974) okazis;
- 1969- Surluniĝo de usonaj astronaŭtoj - la 2-an de julio
- 1972- Novaj usonaj rilatoj kun Ĉinio
- 1972- Traktato de SALT (Negocadoj pri Strategia Armila Limigo) kun Sovetio
- 1972- Watergate - Invado de la estrejo de la Demokrata Partio
- 1973- Batalĉeso en Vjetnamio
- 1974- Formala akuzo de Nixon- por lia obstrukcado de justico- li demisiis la 9-an de aŭgusto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala biografio laŭ la Blanka Domo Arkivigite je 2006-12-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.nixonfoundation.org fondaĵo Richard Nixon - lia librejo kaj naskiĝdomo]
- la sonbendoj el la Blanka Domo pri Richard Nixon aŭskulteblaj rete Arkivigite je 2006-04-28 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo watergate.info pri la samnoma skandalo
-
Nixon kaj Elvis Presley en 1970
Ĉefaj eventoj (1945–1961) | Ĉefaj eventoj (1962–1991) | Specifaj artikoloj | Ĉefaj partoprenintoj | Pliaj gravaj personoj |
---|---|---|---|---|
Ĝenerala kronologio:
|
1960-aj jaroj (daŭrigo):
Daŭrantaj konfliktoj: |
|
Politikaj ĉefuloj: |
Politikaj ĉefuloj: |
|
|