Saltu al enhavo

Ses futojn sub tero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ses futojn sub tero
Ses futojn sub tero
Ses futojn sub tero
televida serio
Originala titolo Six Feet Under
Originala lingvo angla lingvo
Aktoroj * Peter Krause: Nathaniel Fisher Jr.
Muziko de
Amplekso
Sezonoj 5
Epizodoj 63
Daŭro sen reklamoj 60
Elsendo
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

Ses futojn sub tero (angle Six Feet Under) estas usona televida serio konsistanta je 63 epizodoj kaj kreita de Alan Ball. Ĝi estis elsendita de la 3-a de julio 2001 ĝis la 21-a de aŭgusto 2005 sur HBO. Temas pri Fisher-familio kiu posedas negocon de entombigejo.

La serio gajnis multajn premiojn, inkluzive de 3 Premioj Oraj Globoj, 9 Premioj Emmy kaj 32 aliaj premioj. Aldone ĝi konstante ricevis grandan laŭdon, pozitivajn recenzojn, kaj fanfaron tra la jaroj, precipe por la scenejo kaj aktorado, same kiel altajn rangigojn sur HBO. La serio estis konstante priskribita fare de multaj televidaj kritikistoj kiel unu el la plej bonaj televidserioj de ĉiuj tempoj, kaj ĝia finalo eĉ estas konsiderita de multaj kiel la plej bona finalo de ĉiuj tempoj.

Intriga resumo

[redakti | redakti fonton]

La serio malfermiĝas kun la morto de la estro de la familio Fisher kiu funkcias kiel la direktoro de la funebra hejmo nomata Fisher and Sons. Post lia morto, liaj du filoj transprenas la administradon de la komerco - la plej aĝa frato, Nathaniel (Nate) kaj la meza frato Davido. La Fisher-familio ankaŭ inkludas patrinon Ruth kaj fratineton Claire. Diversaj amikoj de la familio aliĝas al la intrigo: Federico Diaz, kiu laboras ĉe la funebra domo, Brenda, la intertempa amatino de Nate, kaj Keith Charles, la partnero de Davido.

Dum la serio la roluloj travivas multajn malordojn de sufero kaj malĝojo kune kun humuro kaj rido. La serio estas karakterizita kiel multi-ĝenra, eble la ununuran serion en kiu unu momenton oni trovas onin krevi de rido kaj la venontan momenton oni spertas doloron kaj malĝojon kaj rompiĝas en larmoj.

Menciindas ke ĉiu epizodo komencas per ia sceno de morto de anonimulo rezulte de ĉiaspeca akcideno mortkaŭzanta. La epizodo temas pri la entombigaj aranĝoj de la ĵusmortinto flank-al-flanke kun la rilatoj ene de la familio kaj kutime kun fokuso de iu familia membro.

Aktoroj - roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Peter Krause kiel Nate Fisher - la plej aĝa infano, kiu ĉiam serĉas signifon en sia vivo, alfrontante la perspektivon de sia propra morto.
  • Michael C. Hall kiel David Fisher - la meza infano, li havas streĉitan personecon kaj kombatas kun esti samseksema.
  • Frances Conroy kiel Ruth Fisher - la patrino, ŝi estas emocie subpremita kaj provanta formi novan vivon, sendependan de ŝia antaŭa.
  • Lauren Ambrose kiel Claire Fisher - la plej juna infano, ŝi estas ribelema sed kreiva.
  • Freddy Rodriguez kiel Federico Diaz - la komercpartnero de la Fisher-familio, li estas familioviro.
  • Mathew St. Patrick kiel Keith Charles - la partnero de Davido, li estas policisto ĉe la LAPD.
  • Rachel Griffiths kiel Brenda Chenowith - la partnero de Nate, ŝi luktas kun depresio.
  • Jeremy Sisto kiel Billy Chenowith - la pli juna frato de Brenda, li havas manidepresivan malsanon (ĉefa sezono 1; revenantaj sezonoj 2-5).
  • James Cromwell kiel George Sibley - profesoro de geologio, li estas la dua edzo de Ruth (revenanta sezono 3; ĉefaj sezonoj 4-5).
  • Justina Machado kiel Vanessa Diaz - la edzino de Federico, ŝi estas profesia flegistino (revenantaj sezonoj 1-4; ĉefa sezono 5).