Transilvanio
Transilvanio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Regiono | |||||
Blazono | |||||
| |||||
Lando | Rumanio | ||||
- koordinatoj | 46° 46′ 0″ N, 23° 35′ 0″ O (mapo)46.76666666666723.583333333333Koordinatoj: 46° 46′ 0″ N, 23° 35′ 0″ O (mapo) | ||||
Plej alta punkto | Negoiu Peak [+] | ||||
Akvokolektejo | 100 293 km² (10 029 300 ha) [+] | ||||
Areo | 100 293 km² (10 029 300 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
|
|||||
Transilvanio | |||||
Vikimedia Komunejo: Transylvania [+] | |||||
Transilvanio ("lando trans la arbaro") (rumane Transilvania; hungare Erdély; germane Siebenbürgen) estas historia regiono en la okcidenta kaj centra parto de Rumanio precipe en Baseno de Transilvanio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La teritorio konata hodiaŭ kiel Transilvanio konsistas el la historia Transilvanio, el partoj de la regionoj Banato (hung. Bánát), Bihor (hung. Bihar), Satu Mare (hung. Szatmár) kaj el Maramureș (hung. Máramaros). Ĝi estas dividita en 16 distriktojn (rumanlingve: județe), kiuj kovras preskaŭ 103.600 km2 en la centra kaj nordokcidenta Rumanio kaj ampleksas pli ol duonon de la landareo de Rumanio. La sudorienta parto de la historia Transilvanio nomiĝas rumane Ţinutul Secuiesc. La 16 distriktoj estas:
- Distrikto Alba,
- Distrikto Arad,
- Distrikto Bihor,
- Distrikto Bistrița-Năsăud,
- Distrikto Brașov,
- Distrikto Caraș-Severin,
- Distrikto Cluj,
- Distrikto Covasna,
- Distrikto Harghita,
- Distrikto Hunedoara,
- Distrikto Maramureș,
- Distrikto Mureș,
- Distrikto Sălaj,
- Distrikto Satu Mare,
- Distrikto Sibiu,
- Distrikto Timiș.
En la transilvania altebenaĵo, alta de 300 ĝis 500 metroj, fluas la riveroj Mureş (rivero), Someş, Criş, Olt (rivero), kaj aliaj riverenfluaĵetoj de Danubo.
Cluj-Napoca (318.027) estas la plej granda urbo.
Aliaj grandaj urboj estas Timișoara (317.651), Brașov (283.901), Oradea (206.527), Arad (172.824), Sibiu (155.045), Târgu Mureș (149.577), Baia Mare (137.976), Satu Mare (115.630).
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton](historie)
Jaro | Entute | Rumanoj | Hungaroj | Germanoj |
---|---|---|---|---|
1850 | 1.823.222 | 57,2 % | 26,8 % | 10,5 % |
1869 | 4.224,436 | 59 % | 25 % | 9,5 % |
1880 | 4.032.851 | 57 % | 26 % | 9,0 % |
1890 | 4.429.564 | 56 % | 27,1 % | 12,5 % |
1900 | 4.840.722 | 55 % | 29,5 % % | 11,9 % |
1910 | 5.262.495 | 53,7 % | 31,6 % | 10,7 % |
1919 | 5.259.918 | 57,1 % | 26,5 % | 9,8 % |
1920 | 5.208.345 | 57,3 % | 25,5 % | 10,6 % |
1930 | 5.114.214 | 58,3 % | 26,7 % | 9,7 % |
1941 | 5.548.363 | 55,9 % | 29,5 % | 9 % |
1948 | 5.761.127 | 65,1 % | 25,7 % | 5,8 % |
1956 | 6.232.312 | 65,5 % | 25,9 % | 6 % |
1966 | 6.736.046 | 68 % | 24,2 % | 5,6 % |
1977 | 7.500.229 | 69,4 % | 22,6 % | 4,6 % |
1992 | 7.723.313 | 75,3 % | 21 % | 1,2 % |
Pri germanoj vidu artikolon Transilvaniaj saksoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Transilvanio estas plena de mineralaj rimedoj, notinde lignito, fero, plumbo, mangano, oro, kupro, natura gaso, salo, marmoro kaj sulfuro. Estas grandaj industrioj por fero kaj ŝtalo, kemiaĵoj kaj teksaĵoj. Brutbredado, agrikulturo, vino-produktado kaj frukto-kultivado estas gravaj profesioj. Ligno estas alia valora rimedo.
Historio
[redakti | redakti fonton]Transilvanio | |||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
latine Transsilvania, rumane Ardeal aŭ Transilvania, hungare Erdély, germane Siebenbürgen aŭ Transsilvanien | |||||||||||||
| |||||||||||||
historia regiono • historia lando • suverena ŝtato | |||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||
Nacia konsisto:
|
|||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||
ĉ.1110-1570 aŭtonoma vojevodio ene de Hungario
1570-1711 satelita ŝtato de Otomana imperio | |||||||||||||
Patrina lando:
|
Hungario, escepte de 1570-1711
| ||||||||||||
Estiĝo:
|
Princlando kreita kiel oficiale sendependa, sed fakte satelita ŝtato de Otomana imperio
| ||||||||||||
Pereo:
|
Aŭstra-hungara interkonsento; Transilvanio perdas sian aŭtonomion interne de Hungario
| ||||||||||||
| |||||||||||||
La germanoj nomas ĝin Siebenbürgen ("sep burgoj"). La hungara nomo estas Erdély ("trans la arbaro"). La disiĝon de Hungario proklamis la landkunveno de Transilvanio en 1566 en la urbo Cluj. Ĝia sendependeco ĉesis tute en 1699, kiam ĝi fariĝis unu el la provincoj de la Habsburga imperio. La reunuiĝo kun Hungario estis proklamita la 30-an de majo 1848 en la landkunveno en Cluj, sed tiu estis nuligita inter 1849 kaj 1867. De tiam fariĝis denove parto de la hungara reĝlando ene de la monarkio Aŭstrio-Hungario ĝis 1919, kiam fariĝis parto de Rumanio. Inter 1940 kaj 1944 Nord-Transilvanio kaj Sikullando denove apartenis al Hungario.
Kronologio historia de Transilvanio inter la jaroj 1000 kaj 1920
- La unua princo de Transilvanio 890-904: Gelou, "dux rumana"[1]
- 904 Paco de Esculeu; post la morto de Gelou, Tuhutum iĝas Princo de Transilvanio
- Ĉirkaŭ la jaro 1000 reĝo Stefano la 1-a estigas la hungaran ŝtaton, ekkomenciĝas la integrado de Transilvanio.
- 11-a jarcento. Estiĝas la episkopujo de Alba Iulia, invadoj de peĉenegoj kaj kunoj.
- 12-a jarcento. Por defendi la landlimojn oni koloniigas helptrupojn en Transilvanion.
- Ekde la mezo de la 12-a jarcento aperas germanaj koloniantoj en la suda kaj nord-okcidenta, kaj sikulaj koloniantoj en la orienta kaj okcidenta parto de Transilvanio.
- 1191. Estiĝas la prepostujo de Sibiu.
- 1211-1125. Germana kavalirordeno en Transilvanio.
- 1224. Andreanum de Andreo la 2-a por germanaj hospites.
- 1241-1242. Detruoj de mongoloj en Karpatbaseno.
- 1285. La dua invado de la mongoloj.
- Fino de la 13-a jarcento. La potenco de vojevodoj plifortiĝas.
- 1395. La unua invado turka.
- 1437-1438. Kamparanribelo en Transilvanio, Unio trium nationum.
- 1458. Plifortigo de Unio trium nationum
- 1467. Ribelo transilvania kontraŭ Matiaso la 1-a.
- 1479. Venko de la transilvania militaro ĉe Şibot super la turkoj.
- 1514. Kamparanrevolucio de György Dózsa.
- 1526. En la batalo Mohács la turkoj disbatis la militaron de Ludoviko la 2-a. Falo de la mezepoka hungara reĝlando.
- 1538. La pactraktato de Oradea dispecigas Hungarion.
- 1541. La turkoj invadas la mezan parton de Hungario. La lando dividiĝis en tri partojn. Transilvanio venis sub la regon de la turkoj.
- 1544. Oni aligis Partes adnexaen al Transilvanio.
- 1568. La landkunveno de Turda rekonas la luteranisman, reformitan, katolikan kaj unitariisman religiojn.
- 1571-1711. La Princlando Transilvanio (romanlingve: Principatul Transilvaniei) estis duon-dependa ŝtato, sub la suzereneco de la Otomana Imperio, kaj ĉefe estrita de kalvinaj hungaraj princoj. Ĝi ekzistis de 1571 ĝis 1711.
- 1593-1606. Taŭzita situacio en Transilvanio dum la Dekkvinjara milito.
- 1599-1600. Mikaelo de Valaĥio, reganto de Valaĥio okupas Moldavion kaj Transilvanion.
- 1604-1606. Ribelo kontraŭhabsburga de Stefano Bocskai.
- 1613. Komenco de orepoko de Transilvanio sekve de la elekto de Gabrielo Bethlen kaj ĝia daŭrigo ankaŭ dum la regado de Georgo Rákóczi la 1-a (1630-1648).
- 1619-1648. Partopreno de transilvaniaj regantoj en la Tridekjara milito.
- 1661. Plifortiĝas la influo de la turkoj en Transilvanio sekve de starigo de kandidato por reganto fare de la turkoj.
- 1672. Apafi la 1-a koloniigas armenojn el Moldavio al (Dumbrăveni, Gheorgheni, Gherla).
- 1681-1693 Apafi la 2-a. Leopoldo la 1-a ne fortigis lian elekton.
- 1683. La Habsburgoj konkeras la regionojn submetigitajn de la turkoj.
- 1688. Akceptado de la regado de Leopoldo la 1-a de Transilvanio.
- 1690. Diploma Leopoldinum certigas la validon de la konstitucio de Transilvanio.
- 1697. Estiĝo de eklezio grek-katolika.
- 1699. La paco de Karlowitz, (en la serba lingvo Sremski Karlovci) plifortigas la regadon de la Habsburgoj super Hungario kaj Transilvanio.
- 1703-1711. Kontraŭhabsburga ribelo de Francisko Rákóczi la 2-a.
- 1751. La administradon de Transilvanio transprenas la Transilvania Pordega Kancelario funkcianta en Vieno.
- 1762-1770. Deklarigo de landlimgardaj regionoj en Transilvanio.
- 1764. Venko de la aŭstraj trupoj super la ribelo de la sikuloj (Siculicidium).
- 1765. Transilvanio fariĝas grandprinclando.
- 1767. La reformo unua de Maria Tereza pri la rilatoj bienuloj-servutuloj (urbario].
- 1784. Rumana kamparanribelo de Horia.
- 1791. Suplex Libellus Valachorum (Libreto petega de valaĥoj) al imperiestro Leopoldo la 2-a.
- 1804-1806 La estiĝo de la Aŭstra imperio.
- 1848-1849. Revolucio en Transilvanio kaj ĝia provizora unuiĝo kun Hungario, ĉesigo de servutuleco.
- 1867. Transilvanio fariĝas organika parto de Hungario sekve de Aŭstra-hungara interkonsento.
- 1868. Prononciamentum de la rumana kunveno en Blaj; la hungara leĝo pri naciaj malplimultoj.
- 1876. La hungara administracia reformo.
- 1877. Komenco de nacia batalo sekve de la aperigo de ediktoj celintaj la hungariĝon.
- 1892. Memorandum de rumanoj al la imperiestro.
- 1914. Komenco de Unua mondmilito. Rumanio restas neŭtrala.
- 1916. La invado de rumanaj trupoj en Transilvanion.
- 1918. La disfalo de Aŭstrio-Hungario. Deklaracio de aliĝo de transilvaniaj rumanoj en Alba Iulia pri la unuiĝo kun la Rumana Reĝlando.
- 1919. La rumanaj trupoj invadas Transilvanion, oni organizas la provizoran administracion. La packontrakto de Entento kun Rumanio, malplimultdefenda traktato.
- 1920. La pactraktato de Entento kun Hungario, la plena integriĝo de Transilvanio kaj pluraj orienthungariaj komitatoj en la Rumanan Reĝlandon.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Edouard Sayous, Histoire generale des Hongrois, Budapest/Paris 1900, pag.25
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Harald Roth: Kis Erdély-történet (Mică istorie a Transilvaniei - en hungarlingva tradukaĵo), 1999.
- Ajtay Ferenc: Erdély természeti csodái (Naturaj mirakloj de Transilvanujo). Kolozsvár, 2005.
- Áros Károly: Erdélyi magyar sportolók az olimpiákon, (Gesportistoj hungaraj de Transilvanujo en olimpikoj) 2002.
- Cziráki Zsuzsanna: Az erdélyi szászok története. Erdélyi szász irodalomtörténet(Historio ge transilvanujaj saksoj). Imedias Kiadó. 2006.
- Erdély-Útikönyv (gvidlibro) (hungare), Kelet-Nyugat, 2005, Budapest. Aŭtoroj: Sós Judit, Farkas Zoltán
- Gazdovits Miklós:Az erdélyi örmények története La historio de transilvaniaj armenoj. Kriterion Könyvkiadó, Kolozsvár, 2006.
- Gilyén Nándor-Imre Lajos: Erdély népi építészete (Popolarkitekturo de Transilvanujo-reciprokinfluoj), 2006.
- Harald Roth: Kleine Geschichte Siebenbürgens, Böhlau Verlag, 1996. (germane].
- Sebestyén Mihály: Erdélyi fejedelmek (hungare). (Landestroj de Transilvanio). Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 1994.
- Szabó M. Attila-Szabó M. Erzsébet:Erdélyi helységnévszótár (Loknomvortaro de Transilvanujo en rumana, hungara kaj germana lingvoj) , 2003.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Departementoj de reĝlando Hungario
- Eŭrazia Stepo
- Listo de anoj de la Ligo de transilvaniaj hungaraj verkistoj
- Listo de transilvaniaj hungaroj.
- Listo de framasonistoj transilvaniaj hungaraj
- Listo de gazetoj en hungara lingvo en Rumanio
- Listo de geaktoroj transilvaniaj hungaraj.
- Listo de komponistoj kaj muzikistoj transilvaniaj hungaraj.
- Listo de memuaroj transilvaniaj en hungara lingvo pri la dua mondmilito.
- Listo de naivismaj artistoj transilvaniaj hungaraj en Rumanio.
- Listo de olimpikanoj rumaniaj hungaraj.
- Listo de pentristoj kaj grafikistoj transilvaniaj hungaraj
- Listo de pentristoj-lignaĵistoj transivaniaj
- Listo de regantoj de Transilvanio.
- Listo de rumanujaj hungaraj poetoj kaj verkistoj
- Listo de saksaj urboj kaj vilaĝoj en Transilvanio.
- Listo de saksaj verkistoj kaj poetoj transilvaniaj
- Listo de transilvaniaj hungaraj skulptistoj.
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Edouard Sayous, Histoire, pag.25 https://archive.org/details/histoiregnra00sayouoft
- Administraciaj mapoj de transilvaniaj distriktoj Arkivigite je 2013-03-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Transilvania kaj moldavia loknomvortaro Arkivigite je 2014-10-29 per la retarkivo Wayback Machine (hungare).
- Fotoalbumo (hungare).
- Popolmuzikradio (hungare, angle, rumane kaj slovake).
- Rumaniana hungara arto inter 1965 kaj 1975 (hungare).
- Historio de Transilvanio (angle kaj hungare)
- Loknomvortaro Arkivigite je 2014-10-29 per la retarkivo Wayback Machine (rumane, hungare kaj germane).
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine (hungare)
- Enciklopedio de rumania hungara literaturo (hungare).
- Instituto-Transilvanio (germane).