Una giornata particolare
Una giornata particolare | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Una giornata particolare |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1977, 12 aŭg. 1977, 25 sep. 1977 |
Ĝenro | drama filmo, samseksemeca filmo |
Kameraado | Pasqualino De Santis |
Reĝisoro(j) | Ettore Scola |
Produktisto(j) | Carlo Ponti • Richard Hellman |
Scenaro | Maurizio Costanzo • Ruggero Maccari • Ettore Scola • Claude Fournier |
Filmita en | Romo |
Loko de rakonto | Romo |
Muziko de | Armando Trovaioli |
Rolantoj | Sophia Loren • Marcello Mastroianni • John Vernon • Alessandra Mussolini • Françoise Berd • Vittorio Guerrieri • Adolf Hitler • Benito Mussolini |
Honorigoj | Premio César por la Plej Bona Fremda Filmo • premio Ora Globo de la plej bona internacia ne-anglalingva filmo |
IMDb | |
Una giornata particolare (Tre difinita tago, Speciala tago) estas itala filmo de 1977 de la reĝisoro Ettore Scola.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]En Faŝisma Italio la filmo rakontas la hazardan renkonton inter du najbaroj kiuj ne ĉeestas en parado honora al Hitlero en la 6a de majo 1938 en Romo: nome tre difinita tago. Antonietta (Sofia Loren), estas dommastrino kaj patrino de ses filoj, kaj Gabriele (Marcello Mastroianni), estas samseksa ĵurnalisto. Ambaŭ suferas nekontentigajn vivojn kaj interparolas dum horoj, dum la ceteraj loĝantoj de la loĝejaro estas en la festoparado. Ŝi kunhavas la faŝismajn sentojn de la ceteraj familanoj (edzo kaj filoj), sed suferas pro manko de respekto al ŝi. Li suferas diskriminacion pro sia samseksemo kaj eĉ politika persekutado. Ambaŭ konsolas sin unu la alian, sed je la fino ambaŭ devas reveni al siaj vivoj.
Geaktoraro kaj roluloj
[redakti | redakti fonton]- Sophia Loren ... Antonietta Taberi
- Marcello Mastroianni ... Gabriele
- John Vernon ... Emanuele Taberi
- Françoise Berd ... Concierge
- Patrizia Basso ... Romana Taberi
- Tiziano De Persio ... Arnaldo Taberi
- Maurizio Di Paolantonio ... Fabio Taberi
- Antonio Garibaldi ... Littorio Taberi
- Vittorio Guerrieri ... Umberto Taberi
- Alessandra Mussolini ... Maria Luisa Taberi