Mitridate, re di Ponto

triakta opero far Volfgango Amadeo Mozarto

Mitridate, re di Ponto (Mitridato, reĝo de Pontuo), K. 87 (74a), estas frua serioza opero triakta de Wolfgang Amadeus Mozart. La libreto estis de Vittorio Amedeo Cigna-Santi, laŭ la itallingva traduko fare de Giuseppe Parini de la teatraĵo de Jean Racine nome Mithridate.

Mitridate, re di Ponto
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro serioza opero
vdr

Mozart verkis Mitridate dum turneo tra Italio en 1770. La muzikologo Daniel E. Freeman pruvis, ke la verko estis komponita uzante klarajn referencojn al la opero La Nitteti de Josef Mysliveček.[1] Tiu lasta estis la opero preparata por produktado en Bolonjo kiam Mozart renkontiĝis kun Mysliveček por la unua fojo estante kun sia patro en Marto 1770. Mysliveček vizitis la Mozart-ojn ofte en Bolonjo dum la somero de 1770 dum Wolfgang estis laborante por Mitridate. Mozart lernis pri komponado el sia malnova amiko kaj ankaŭ aligis kelkajn el liaj muzikaj motivoj al sia propra operkomponado. La opero estis por la unua fojo ludita en la Teatro Regio Ducale, Milano, la 26an de Decembro 1770 (dum la Milana Karnavalo). Ĝi estis sukceso, ludita 21 fojojn spite dubojn pro la ekstrema junaĝo de Mozart – li estis 14-jaraĝa tiam. Ne okazis reludado ĝis la 20-a jarcento.

La opero uzas "virtuoso" ariojn por la ĉefaj roloj, sed nur du ensemblajn pecojn: la fina dueto de la Akto 2 inter Aspasia kaj Sifare ("Se viver non degg’io"), kaj la mallonga kvinteto fine de la opero en maniero karaktera de la normiga baroka serioza opero laŭ kiu la verko finiĝas per mallonga koruso nome tutti.

La historio kiun rakontas la opero okazas en Ninfea, havrno de Krimeo en la Regno Ponto en la jaro 63 a.K. Mitridato la 6-a de Ponto (132-63 a.K.) estas la ĉefrolulo de la verko. Komplikita en sia luktado kontraŭ la romianoj, li lasis sian amatinon Aspasia zorgita de siaj filoj: nome Farnace kaj Sifare. Post esti venkita, oni supozas, ke Mitridato mortis.

  1. Speciale Daniel E. Freeman, Josef Mysliveček, "Il Boemo" (Sterling Heights, Michigan: Harmonie Park Press, 2009), pp. 229–35.