Wolfgang Amadeus Mozart

aŭstra komponisto
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 13 jun. 2024.

Wolfgang Amadeus MOZART ([ˈvɔlfgaŋ amaˈdeːʊs ˈmoːt͡sart], Esperantigite: Volfgango Amadeo MOZARTO, laŭ la franceca PIV-formo Mozarto; aŭ laŭprononce Mocarto Arkivigite je 2013-05-18 per la retarkivo Wayback Machine [1]) aŭ plennome (latine): Jo(h)annes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus MOZART[2] (naskiĝis la 27-an de januaro 1756 en Salcburgo, mortis la 5-an de decembro 1791 en Vieno) estis unu el la plej gravaj muzikistoj de la muzika historio, mirinfano, virtuozo, komponisto, majstro de la Klasikismo kaj konsiderata unu de la plej influaj kaj elstaraj muzikistoj de la historio de la klasika muziko.[3][4]

Wolfgang Amadeus Mozart
Persona informo
Naskonomo Joannes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus Mozart
Naskiĝo 27-an de januaro 1756 (1756-01-27)
en Salcburgo, princĉefepiskoplando Salcburgo,  Sankta Romia Imperio
Morto 5-an de decembro 1791 (1791-12-05) (35-jaraĝa)
en Vieno, arkiduklando Aŭstrio,  Sankta Romia Imperio
Mortokialo nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata
Tombo St. Marx Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germanaitalaanglafrancalatina
Loĝloko Naskiĝdomo de Mozart
Ŝtataneco princĉefepiskoplando Salcburgo
arkiduklando Aŭstrio
Sankta Romia Imperio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Wolfgang Amadeus Mozart
Memorigilo Wolfgang Amadeus Mozart
Familio
Patro Leopold Mozart Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Anna Maria Mozart Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Maria Anna Mozart Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Constanze Mozart (1782–1791) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Carl Thomas Mozart, Franz Xaver Wolfgang Mozart (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
muzikisto
orgenisto
pianisto
muzikinstruisto
violonisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Die Zauberflöte
La geedziĝo de Figaro
Don Giovanni
Tiel Ĉiuj Inoj
La Forrabo el la Serajlo
Simfonio Numero 40
Eine kleine Nachtmusik
Rekviemo
vdr

La mozarta verkaro enhavas ĉiujn muzikajn ĝenrojn de sia epoko kaj inkludas pli ol sescent verkojn, plejparte agnoskitaj kiel majstroverkoj de la simfonia muziko, konĉerta, ĉambra, por piano, opera kaj korusa, per kio li atingis internaciajn popularecon kaj disvastigon.

En sia plej frua infanaĝo en Salzburgo, Mozart montris mirindan kapablon en la regado de instrumentoj de klavaroj kaj de la violono. Estante nur kvin-jaraĝa li jam komponis muzikajn verkojn kaj liaj ludoj estis aprezataj de la aristokrataro kaj reĝfamilianoj de tuta Eŭropo. Estante nur deksep-jaraĝa li estis dungita kiel muzikisto en la kortego de Salzburgo, sed lia maltrankvilemo kondukis lin vojaĝi serĉe de pli altnivela posteno, ĉiam komponante fekundege. Dum sia vizito al Vieno en 1781, maldungita el sia posteno en la kortego, li decidis instaliĝi en tiu urbo, kie li atingis la famon kiun li retenis por la cetero de sia vivo, spite trapasi malfacilajn financajn situaciojn. En siaj finaj jaroj, li komponis multajn de siaj plej konataj simfonioj, konĉertoj kaj operoj, same kiel sian Rekviemon. La bedaŭrinde subitaj kaj strangaj cirkonstancoj de lia frua morto estis celo de multnombraj spekulativoj plialtigitaj al la kategorio de mito, inter kiuj tre diversaj diagnozoj de malsanoj kaj nun konsiderataj malverŝajna venenigo, almenaŭ intence.

Laŭ muzikkritikistoj kiel Nicholas Till, Mozart ĉiam entuziasme lernis el aliaj muzikistoj kaj disvolvigis splendon kaj maturecon de stilo kiu gamis el brilo kaj eleganteco, ĝis malhelo kaj pasio — ĉio bone fundamentita sur rigardo al la homaro «elaĉetita per arto, pardonita kaj reamikigita kun la naturo kaj la absoluteco»—.[5] Lia influo sur la tuta okcidenta klasika muziko posta estas profunda; Ludwig van Beethoven verkis siajn unuajn komponojn je la ombro de Mozart, pri kiu Joseph Haydn skribis, ke «la estonteco ne vidos tian talenton alian fojon en cent jaroj».[6]

La mirinfano (17561766)

redakti
 
La naskiĝdomo de W. A. Mozart en Salcburgo.

Mozart naskiĝis la 27-an de januaro 1756 je la oka vespere kiel sepa kaj dua supervivanta infano de la familio en Salcburgo en la Getreidegasse 9 en triĉambra apartamento de la plurfamilia loĝdomo (Hagenauer Haus).[7] Lia suvereno estis la salcburga ĉefepiskopo Sigismundo Kristoforo de Schrattenbach. Lia patro, Leopold Mozart, devenis el Augsburg[8] kaj estis violonisto kaj ekde 1763 vickapelestro. Lia patrino, Anna Maria Pertl, devenis de Sankt Gilgen. Jam la antaŭtagmezon post sia naskiĝo, li estis baptita en la katedralo de Salcburgo kaj ricevis la nomojn Joannes Chrysostomus Wolfgangus Theophilus. Oni vokis lin Wolfgang, WolferlWoferl.[9]

Jam kvarjara li kaj lia kvin jarojn pli aĝa fratino Maria Anna Walburga Ignatia, nomata „Nannerl“, estis instruata de la patro, kiu estis profesoro en la benediktana Universitato de Salcburgo,[10] pri muziko, piano, violono kaj komponado. Jam en 1761 lia patro indikis sur Andante kaj Allegro „Wolfgangerl Compositiones“ (tio estas komponaĵo de Wolfgang), sekvis alia Allegro kaj Menuetto datitaj de la 11-a kaj 16-a de decembro 1761.[11] (La erare ree nomita unua komponaĵo, menueto G-Dur estiĝis verŝajne nur en 1764). Rapide videblis ankaŭ la talento pri piano kaj violono de Mozart. En 1762 li unue ludis publike. Inter siaj kvara kaj sesa vivojaroj li komponis 22 muzikaĵojn.

Unuaj koncertvojaĝoj kun Wolfgang, lia fratino Nannerl kaj la gepatroj okazis komence de la jaro 1762 al Munkeno kaj aŭtune al Passau kaj Vieno por prezenti la talentriĉajn infanojn. Post la sukceso de la mirinfano en Munkeno kaj Vieno la familio ekvojaĝis la 9-an de junio 1763 al granda turneo tra Germanio kaj okcidenta Eŭropo ĝis reveno al Salcburgo la 29-an de novembro 1766. La turneo daŭris do entute tri jarojn kaj duonon: Munkeno, Augsburg, Ludwigsburg, Schwetzingen, Heidelberg, Mainz, Frankfurt am Main, Koblenz, Köln, Aachen, Bruselo, Parizo (alveno la 18-an de novembro 1763), Versailles, Londono (alveno la 23-an de aprilo 1764), Dover, Belgio, Den Haag, Amsterdam, Utrecht, Mechelen, denove Parizo (alveno la 10-an de majo 1766), Dijon, Lyon, Genf, Lausanne, Bern, Zürich, Donaueschingen, Ulm kaj Munkeno, kie la infanoj muzikis ĉekortege aŭ en publikaj akademioj. Dum tiu vojaĝo estiĝis interalie la unuaj sonatoj por piano kaj violono.

Grava efiko de tiu vojaĝo estis, ke Mozart renkontiĝis en Londono kun la italaj simfonio kaj opero. Li konatiĝis tie ankaŭ kun Johann Christian Bach, kiu iĝis ofte modelo por li. En 1778 Mozart skribis hejmen el Parizo post renkontiĝo: „…mi amas lin (kiel vi ja certe scias) tutkore – kaj multe respektas lin.“.

Unuaj komponaĵoj en Vieno kaj vojaĝo al Italio (17661771)

redakti
 
W.A. Mozart en kortega vesto sur olepentraĵo el la jaro 1763. Lia patro skribis en letero de la 19-a de oktobro 1762: „…Ĉu vi volas scii kia estas la vesto de Woferl? – Ĝi estas el la plej fajna ŝtofo violkolora…. Ĝi estis farita por la princo Maximilian…“.

Post hejmenveno sekvis unuaj originalaj prezentaĵoj en Salcburgo, interalie ankaŭ tiu de la opero Die Schuldigkeit des ersten Gebotes (La ŝuldeco de la unua ordono), kiun la dekunujara Mozart komponis kune kun la multe pli maljunaj salcburgaj kortegmuzikistoj Anton Cajetan Adlgasser kaj Michael Haydn. Septembre sekvis dua vojaĝo kun la familio al Vieno. Por fuĝi la epidemion de variolo ili veturis al Brünn kaj Olmütz. Tamen eĉ tie la malsano atingis Wolfgang kaj lian fratinon kaj forlasis laŭ diversaj biografioj cikatrojn en lia vizaĝo. Post resaniĝo de la infanoj Mozart revenis al Vieno la 10-an de januaro 1768 kie li finpretigis kaj kantludon Bastien und Bastienne (KV 50), la Waisenhausmesse (Orfeja meso (KV 139) komikan operon La finta semplice (KV 51). Kvankam tiu lasta estis mendita de la germana imperiestro Francisko la 1-a Stefano ĝi ne estis prezentita pro intrigoj de la tiel nomata itala partio ĉirkaŭ la kortega dirigento Giuseppe Affligio.

Inter 1767 kaj 1769 Mozart ree loĝis en la benediktana abatejo Seeon. Ĝis 1771 liaj ofertorioj estis prezentitaj tie. Mozart verkis du ofertoriojn aparte por la abatejo Seeon: „Scande coeli limina“ (KV 34; 1769) kaj „Internatos Mulierum“ (KV 72; 1771). La tiel nomata Mozarteiche (Kverko de Mozart), sub kiu li ŝatis sidi laŭdire, kreskas ĝis nun ĉe la Seeon-a lago.

Post 15 monatoj en Vieno Mozart revenis kun sia familio al Salcburgo la 5-an de januaro 1769. Ĉi tie oni fine prezentis la 1-an de majo La finta semplice. La 27-an de oktobro de la sama jaro li ricevis sian unuan postenon kiel tria koncertestro de la salcburga kortega kapelo, kvankam li ne ricevis prie pagon.

 
Mozart (ĉepiane) muzikas kun la samaĝa Thomas Linley (la juna) (violono). Florenco, 1770.

Apenaŭ tri semajnojn poste, la 13-an de decembro 1769, li ekvojaĝis kun sia patro al la unua el siaj tri sukcesplenaj vojaĝoj al Italio, kiu de marto ĝis aŭgusto 1771, kaj decembro 1771 ĝis oktobro 1772, daŭris entute preskaŭ tri jarojn kaj duonon.

Dum la unua vojaĝo ili iris al Verona, Milano, Bolonjo, Florenco, Romo, Napolo, Turino, Venecio, Padua, Vicenza, Verona, Innsbruck kaj reen al Salcburgo. Ĉi tie Mozart ripozis ĝis la aŭtuno, antaŭ ol ekiri al tria restado en Milano. La papo Klemento la 14-a nomumis lin en 1770 kavaliro de la ora sprono, tamen kontraŭe al Gluck, li neniam uzis la privilegion nomi sin kavaliro. En Romo li sukcesis post nur unu aŭ dufoja aŭdo de la novvoĉa Miserere de Gregorio Allegri, skribi senerare ties bazan strukturon de tiu partituro, kiun tenis sub severa sekreto la Vatikano.[12]

En Bolonjo ĉe la pastro Giovanni Battista Martini Mozart studis la kontrapunkton. Post sukcesa ekzameno, li estis akceptita 14-jara en la fama Accademia Filarmonica di Bologna. Tie li renkontis famajn muzikistojn kiel Giovanni Battista Sammartini, Niccolò Piccinni, Pietro Nardini kaj Giovanni Paisiello. La 26-an de decembro 1770 li spertis la unuan prezentadon de sia opero Mitridate, Rè di Ponto (KV 87) en Milano. La sukceso estis tia, kia ĝi kaŭzis du aliajn mendojn, tiujn de la Serenata teatrale Ascanio in Alba (KV 111, unua prezentado en Milano la 17-an de oktobro 1771) kaj tiun de Dramma per musica Lucio Silla (KV 135), unua prezentado en Milano en la sezono 1772/73. La 15-an de decembro 1771 patro kaj filo revenis al Salcburgo, post kiam esperoj al salajrita posteno en Italio ne plenumiĝis.[13]

Koncertestro en Salcburgo (17721777)

redakti
 
Dancestrodomo, loĝdomo de la familio Mozart ekde 1773

En la jaro 1772 Josef Franz de Paula Hieronymus von Colloredo-Waldsee-Mels elektiĝis ĉefepiskopo de Salcburgo post la mortinta Sigismund Christoph, grafo de Schrattenbach. La nova princo nomumis Wolfgang-on salajrita koncertestro de la salzburga kortega kapelo en aŭgusto. Sed tio ne haltigis la vojaĝojn kun lia patro. Wolfgang provis fuĝi la severan regularon de la salcburga servo: de la 24-a de oktobro 1772 ĝis la 13-a de marto sekvis tria vojaĝo al Italio por ĉeesti la unuan prezentadon de Lucio Silla,. Dum tiu vojaĝo estiĝis ankaŭ la Exsultate, jubilate. De la mezo de julio ĝis preskaŭ la fino de septembro 1773 okazis la tria vojaĝo al Vieno.[14] Samjare estiĝis lia unua konĉerto por piano. Ekde oktobro 1773 la familio Mozart loĝis en la unua etaĝo de la Tanzmeisterhauses, la dancestrodomo, kiu antaŭe apartenis al la salcburga kortega dancestro Franz Gottlieb Spöckner (ĉirkaŭ 17051767).

Post pli longa paŭzo sekvis la 6-an de decembro 1774 vojaĝo al la proksima Munkeno por la unua prezentado de la komika opero La finta giardiniera (KV 196).[15] La 13-an de januaro 1775 kaj post la reveno la 7-an de marto Mozart provis denove establiĝi en Salcburgo kiel artisto de la muziko. Tiel li unue prezentigis la 23-an de aprilo 1775 en Salcburgo la "muzikan dramon" Il rè pastore, kiun tamen la publiko ne ŝatis. Post plurfoja sensukcesa peto pri ferioj, li transdonis en 1777 sian demisipeton al la princo-episkopo por forlasi la salcburgan kortegan kapelon.[16]

Serĉante postenon kaj denove en Salcburgo (17771781)

redakti
 
W. A. Mozart 21-jaraĝa kun la Ordeno de la ora sprono (ampleksigo).

Post forlaso de la princa servo, W. A. Mozart ekvojaĝis la 23-an de septembro 1777 kun sia patrino al urbovojaĝo. Tiel li provis trovi novan pli bonan postenon. Unue li vane prezentis sin ĉe la bavaria duka kortego en Munkeno, poste en Augsburg kaj ĉe la kortego de la Mannheim-a princo-elektisto Karolo Teodoro, kie li renkontis la princo-elektistan orkestron kaj ties kapelestro, sian postan amikon Christian Cannabich. Sed ankaŭ ĉi tie li ricevis nek postenon nek ian muzikan mendon. Sed li ekkonis la familion Weber kaj ties filino Aloysia, juna kantistino kaj onta munkena primadonna, en kiun li enamiĝis.

Post kvin monatoj en Mannheim, li kaj lia patrino, pelita de la patro, pluvojaĝis al Parizo, kie ili alvenis la 23-an de marto 1778.[17] Tie Mozart povis almenaŭ prezentis sian baletmuzikon Les petits riens, sed krom tio ne havis aliajn sukcesojn. La 3-an de julio, je la 10-a vespere mortis lia patrino.

La hejmenvojaĝo al Salcburgo, kiun li kontraŭvole entreprenis apenaŭ tri monatojn poste (la 26-an de septembro) por transpreni la postenon de kortega orgenisto, gvidis lin tra Strasburgo, Mannheim kaj la abatejo Kaisersheim al Munkeno, kie li denove renkontis la familion Weber. Nur meze de januaro 1779 li atingis sian hejmurbon kaj estis nomumita kelkajn tagojn poste, la 17-an de januaro, kortega orgenisto. Tiam li komponis la Krönungsmesse (KV 317).

Tiu rea provo pri posteno en Salcburgo sukcesis pli-malpli dum 20 monatoj, kvankam la rilato al la ĉefepiskopo estis streĉita, ĉar tiu malpermesis al Mozart partoprenon en bone pagitaj koncertoj en Vieno. Dum alia vojaĝo la 5-an de novembro 1780 Mozart partoprenis en Munkeno la unuan prezentadon de sia opero Idomeneo (KV 366) la 29-an de januaro 1781.[18] Post tio Mozart partoprenis en Vieno laŭ ordono de la ĉefepiskopo akademiojn de la salcburgaj kortegaj muzikistoj.[19] Post du disputoj kun la ĉefepiskopo survenis fina rompo. Mozart demisiis la 8-an de junio 1781, ekloĝis en Vieno kaj prilaboris sian vivon dum la sekvaj jaroj per koncertoj en privataj aŭ publikaj akademioj.[20]

Komponisto en Vieno (17811788)

redakti
 
Titolpaĝo de la libreto de La geedziĝo de Figaro, Prago, 1786.

Liberigita de la salzburgaj devoj la nun sendependa komponisto kaj muzikinstruisto, kiu daŭre serĉis mendantojn aŭ pianolernantojn, verkis siajn plej grandajn operojn. La 16-an de julio 1782 estis unue prezentita en Vieno la kantludo Die Entführung aus dem Serail (KV 384), mendita de la imperiestro de la sankta romia imperio, Jozefo la 2-a. Sekvis la 1-an de majo 1787 la unua prezentado de la komika opero La geedziĝo de Figaro (KV 492), la 29-an de oktobro 1787 la unua prezentado de la dramo Don Giovanni (KV 527) en Prago, la 26-an de januaro 1790 la unua prezentado de la komika opero Così fan tutte (KV 588) denove en Vieno, la 6-an de septembro 1791 la unua prezentado de la opero La clemenza di Tito (KV 621) en Prago kaj la 30-an de septembro 1791 la unua prezentado de la granda opero Die Zauberflöte (KV 620) en la teatro de Emanuel Schikaneder. Rakonto kaj teksto de la Zauberflöte devenas de Emanuel Schikaneder kaj montras miksaĵon inter la antaŭa verko „Der Stein der Weisen“, fabelo de Wieland kaj framasonismaj atributoj.

En tiu epoko Mozart komponis ankaŭ la Messe in c-Moll (KV 427) (1783) kaj gravajn porinstrumentajn verkojn: la ses arĉaj kvartetoj dediĉitaj al Joseph Haydn (KV 387, 421, 428, 458, 464, 465) (1785), la 36-a simfonio (KV 425), la 38-a simfonio (KV 504) (1786) kaj Eine kleine Nachtmusik (KV 525) (1787), same kiel la tri lastaj simfonioj Es-maĵora (KV 543), g-minora (KV 550) kaj C-maĵora (41-a simfonio, KV 551) (1788).

Kun Constanze Weber,[21] kiun li edzinigis en la jaro 1782, li havis ses infanojn. Nur Carl Thomas (1784) kaj Franz Xaver Wolfgang (1791) transvivis la infanaĝon.

Lastaj verkoj kaj frua morto (1789–1791)

redakti
 
Desegno de Mozart farita de Dora Stock dum la vizito de Mozart al Dresdeno, Aprilo 1789.

Ĉirkaŭ la fino de la jardeko, la situacio de Mozart malboniĝis. Ĉirkaŭ 1786 li estis ĉesinta aperi ofte en publikaj koncertoj, kaj liaj enspezoj malaltiĝis draste.[22] Tiu estis malfacila epoko por muzikistoj en Vieno pro la Aŭstri-Turkia Milito (1787–1791): kaj la ĝenerala nivelo de prospereco kaj la kapablo de la aristokrataro subteni muzikon estis malpliiĝantaj.[23]

Meze de 1788, Mozart kaj lia familio estis translokiĝintaj el centra Vieno al la ĉeurbo Alsergrund.[22] Kvankam oni sugestis, ke Mozart celis malaltigi siajn lupagajn elspezojn per translokigo al ĉeurbo, kiel li mem skribis en sia letero al Michael von Puchberg, Mozart fakte ne malpliigis siajn elspezojn sed nur pliigis la hejman spacon je sia dispono.[24] Mozart ekpruntepetis monon, plej ofte el sia amiko kaj kolega framasono Puchberg; "bedaŭrinda serio de leteroj petantaj pruntojn" survivas.[25] Maynard Solomon kaj aliaj fakuloj sugestis, ke Mozart estis suferanta pro deprimo, kaj ŝajne lia muzika produktado malpliiĝis.[26] Gravaj verkoj de tiu periodo estas la lastaj tri simfonioj Es-maĵora (KV 543, 39a), g-minora (KV 550, 40a) kaj C-maĵora (41-a simfonio, KV 551, 41a) (ĉiuj el 1788), kaj la lasta el la tri Da Ponte operoj, nome Così fan tutte, premieris en 1790.

Ĉirkaŭ tiu epoko, Mozart faris kelkajn longajn veturojn espere plibonigi sian enspezojn, kaj vizitis Lepsikon, Dresdenon, kaj Berlinon en la printempo de 1789, kaj Frankfurt, Mannheim, kaj aliajn germanajn urbojn en 1790.

La lasta jaro de Mozart, ĝis la fina atako de lia malsano, tempo de alta produktiveco — kaj laŭ kelkaj rakontoj, de persona rekupero.[27] Lastaj studojWolff 2012 arde defendis novan rigardon al la kariero de Mozart en la fino de lia vivo kiel sur la pinto, interrompita de lia subita morto. Li komponis grandan produktadon, inklude kelkajn el siaj plej admiritaj verkoj: la opero Die Zauberflöte (La magia fluto); la fina pianokonĉerto (Pianokonĉerto No. 27, K-595 en B♭-maĵoro; la Klarinetkonĉerto K-622 en A-maĵoro; la lasta en sia serio de kordokvintetoj (Kordokvinteto No. 6, K-614 en E♭-maĵoro; la moteto Ave verum corpus K-618 en D-maĵoro; kaj la nefinita Rekviemo K-626.

La financa situacio de Mozart, fonto de anksio en 1790, finfine ekpliboniĝis. Kvankam la pruvaro estas nedefinitiva,[28] ŝajne riĉaj patronoj en Hungario kaj Amsterdamo promesis jarajn pagojn al Mozart reage al porokaza komponado. Oni supozas, ke li profitis el la vendado de dancmuziko verkita en sia rolo kiel imperia ĉambrokomponisto.[28] Mozart ne plu pruntepetis grandajn monsumojn el Puchberg kaj ekforpagis siajn ŝuldojn.[28]

Li espertis grandan kontentigon pro la publika sukceso de kelkaj el siaj verkoj, notinde La magia fluto (kiu estis ludita kelkajn fojojn en la mallonga periodo inter ties premiero kaj la morto de Mozart)[29] kaj la Malgranda Masona Kantato K-623, premieris la 17an de Novembro 1791.[30]

Mozart malsaniĝis estante en Prago por la premiero, la 6an de Septembro 1791, de sia opero La clemenza di Tito, kiu estis verkita en tiu sama jaro je komisio por la festoj de la kronigo de la imperiestro.[31] Li pluigis siajn profesiajn funkciojn por ioma tempo kaj dirigentis la premieron de La magia fluto la 30an de Septembro. Lia sano malboniĝis la 20an de Novembro, kiam li devis enlitiĝi, suferante pro svelado, doloro, kaj vomado.[32]

 
Postmorta pentraĵo de Barbara Krafft en 1819.

Mozart estis zorgita en siaj finaj tagoj de sia edzino kaj sia pli juna fratino, kaj estis flegita de la famili-doktoro, Thomas Franz Closset. Li estis mense okupita per la tasko fini sian Rekviemon, sed la pruvaro ke li diktis partojn al sia studento Franz Xaver Süssmayr estas minimuma.[33]

Mozart mortis en sia hejmo la 5an de Decembro 1791 (estante nur 35-jaraĝa) je la 12:55 a.t.m.[34] La New Grove tiel priskribas sian funebron:

 
 Mozart estis entombigita en komuna tombo, kongrue kun la tiutempa Viena kutimo, en la Tombejo de Sankta Marko ekster la urbo la 7an de Decembro. Se, kiel postaj informoj diris, oni ne planis plor-ĝemadon, tio estas kongrua kun la tiamaj vienaj funebraj kutimoj; poste Otto Jahn (1856) skribis, ke Salieri, Süssmayr, van Swieten kaj du aliaj muzikistoj ĉeestis. La rakonto pri ŝtormo kaj neĝo estas falsa; tiu tago estis trankvila kaj milda.[35] 

La esprimo "komuna tombo" referencas nek al komunuma tombo nek al tombo de malriĉuloj, sed individua tombo por komunulo (t.e., ne por la aristokrataro). Komunaj tomboj estis celo de elterigado post dek jaroj; dum la tomboj de aristokratoj ne estis celo de elterigado.[36]

La kaŭzo de la morto de Mozart ne estas konata certece. La oficiala registro de hitziges Frieselfieber ("akra milea febro", reference al erupcio kiu aspektas kiel milesemoj) estas pli simptoma priskribo ol diagnozo. Esploristoj sugestis pli ol cento de kaŭzoj por lia morto, inklude akutan reŭmatan febron,[37][38] streptokoka infekto,[39][40] trikinozo,[41][42] gripo, hidrarga veneniĝo, kaj rara rena misordo.[37]

La malriĉa funebro de Mozart ne respegulas sian elstarecon kun la publiko kiel komponisto; memorigaj servoj kaj koncertoj en Vieno kaj Prago estis abunde ĉeestataj. Ja, en la periodo tuj post lia morto, lia reputacio stariĝis substance. Solomon priskribas "senprecedencan tajdon de entuziasmo"[43] por lia verkaro; oni verkis biografiojn de Mozart unue fare de Friedrich Schlichtegroll, poste de Franz Xaver Niemetschek kaj de Georg Nikolaus von Nissen, kaj la publikigistoj rivalis por produkti kompletajn eldonojn de liaj verkoj.[43]

En 1991 oni nomis la jaron "La jaro de Mozart" okaze de 200-jara datreveno de lia morto.

Kvankam li vivis nur 36 jarojn, resume li verkis 626 muzikverkojn.

Listo de operoj

redakti

Vaste konata estas inter la esperantistaro Kanto de l' ligo[44] en traduko de Zamenhof:

Fratoj, manon donu kore,
kaj senzorge, sendolore
belan horon festu ni! ...

Alte teni homan nomon,
kore ami ĉiun homon
estu nia liga vort'

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti
  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-18. Alirita 2013-09-08 .
  2. Dum sia vivo li mem neniam uzis la nomkombinon "Wolfgang Amadeus", sed "Wolfgang Amadé" aŭ foje, pli-malpli ŝerce, "Wolfgangus Amadeus"; la nun kutiman formon de liaj antaŭnomoj oni ekuzis post lia morto. Foje li uzis pseŭdonimojn iom ŝercajn, ekzemple Edler von Sauschwanz = nobelo de porkina vosto, aŭ Franz v. Nasenblut = Francisko de elnaza sango.
  3. "Mozart: An Appreciation". classicfm.com.
  4. "The 50 Greatest Composers of All Time". www.classical-music.com. BBC Music Magazine. 30a de Januaro 2020. Alirita la 23an de Oktobro 2021.
  5. Till, p. 320.
  6. Robbins Landon, p. 171
  7. Arnold, Rosemarie; Taylor, Robert; Eisenschmid, Rainer (2009). Austria. Baedeker. ISBN 978-3-8297-6613-5. OCLC 416424772.
  8. Solomon 1995, p. 21
  9. Maria Anna (Nannerl) und Wolfgang Amadeus Mozart als Kinder. Arkivigite je 2022-04-11 per la retarkivo Wayback Machine Bildo kaj citaĵo el: Mozart. Bilder und Klänge. Katalog der Salzburger Landesausstellung im Schloß Kleßheim in Salzburg vom 23. März bis 3. November 1991.
  10. En: Peter Putzer: Die Alma Mater Benedictina als Barockphänomen. Zur Geschichte der Salzburger Benediktineruniversität. En: Barocker Geist und Raum. Die Salzburger Benediktineruniversität, eldonita de Christian Rohr, Salzburg 2003, p. 34.
  11. Deutsch 1965, p. 455
  12. R. Kopiez kaj A.C. Lehmann: Musicological Reports on Early 20th-Century Musical Prodigies: The Beginnings of an Objective Assessment.; En G. McPherson (eld.): Musical Prodigies: Interpretations from Psychology, Education, Musicology and Ethnomusicology. Oxford, Oxford University Press, pp. 169–184.
  13. Halliwell 1998, p. 172, 183–185
  14. Wolfgang Mozart: Mozart: A Life in Letters. Penguin UK, 2006, ISBN 978-0-14-144146-7 (google.co.uk Alirita la 23an de Oktobro 2021).
  15. Solomon 1995, p. 109
  16. Halliwell 1998, p. 225
  17. Deutsch 1965, p. 174
  18. Sadie 1980, p. 700
  19. Roswin Finkenzeller: Wir sind Mozart. Der Götterliebling als bayerisches Landeskind. En: aviso. Zeitschrift für Wissenschaft und Kunst in Bayern, 2008, pp. 122–125.
  20. Sadie 1998, p. §4
  21. Dompfarre St. Stephan, Wien: Matriken, Trauungsbuch 02-074, 271. En: Matricula Online. Alirita la 23an de Oktobro 2021.
  22. 22,0 22,1 Sadie 1998, §6
  23. Solomon 1995
  24. Lorenz 2010
  25. Sadie 1980, vol. 12, p. 710
  26. Steptoe 1990, p. 208
  27. Solomon 1995, §30
  28. 28,0 28,1 28,2 Solomon 1995, p. 477
  29. Solomon 1995, p. 487
  30. Kaj ne kiel antaŭe oni asertis la 15an de Novembro; vidu Abert 2007, p. 1307, fn 9
  31. Freeman 2021, paĝoj 193–230
  32. Solomon 1995, p. 491.
  33. Solomon 1995, pp. 493, 588.
  34. Mozart's final year and death—1791. Classic FM (UK).
  35. Sadie 1980, vol. 12, p. 716
  36. Walther Brauneis. Dies irae, dies illa—Day of wrath, day of wailing: Notes on the commissioning, origin and completion of Mozart's Requiem (KV 626).
  37. 37,0 37,1 Wakin 2010
  38. Crawford, Franklin, "Foul play ruled out in death of Wolfgang Amadeus Mozart", American Association for the Advancement of Science, 14a de Februaro 2000. Arkivigite je 2014-04-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-04-26. Alirita 2021-10-23 .
  39. Becker, Sander. "Voorlopig is Mozart bezweken aan streptokok", Trouw, 20a de Aŭgusto 2009. .
  40. Bakalar, Nicholas. "What Really Killed Mozart? Maybe Strep", 17a de Aŭgusto 2009.
  41. (11a de Junio 2001) “Special Article: What Really Killed Mozart?”, JAMA Internal Medicine 161 (11), p. 1381–1389. doi:10.1001/archinte.161.11.1381. 
  42. (22a de Aprilo 2002) “Editor's Correspondence: Trichinellosis Is Unlikely to Be Responsible for Mozart's Death”, JAMA Internal Medicine 162 (8), p. 946; author reply 946–947. doi:10.1001/archinte.162.8.946. 
  43. 43,0 43,1 Solomon 1995, p. 499
  44. Kanto de l' ligo. Arkivita el la originalo je 2004-08-22. Alirita 2004-07-16 .

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti