Saltu al enhavo

Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:49, 12 maj. 2024 farita de Kani (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
internacia parlamento
principal organ of the United Nations (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1945 vd
Sidejo Sidejo de UN
Lingvoj

araba lingvo
ĉina lingvo
angla lingvo
franca lingvo
rusa lingvo
hispana lingvovd

Filioj UNICEF
United Nations Commission on International Trade Law (en) Traduki
United Nations System Staff College (en) Traduki
Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado
Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj.

La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (angle United Nations General Assembly, mallongige UNGA) estas la plena kunveno de la membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉiun membroŝtaton povas reprezenti ĝis kvin personoj.

La Ĝenerala Asembleo kontrolas kaj akceptas la budĝeton de Unuiĝintaj Nacioj (artikolo 17 1, UN-ĉarto). Aldonaj taskoj estas konsilado kaj akcepto de rekomindaj rezolucioj. La Ĝenerala Asembleo povas trakti fakte ĉian demandon kun internacia graveco, krom se samtempe la Konsilio de Sekureco ĝin traktas (artikolo 10, UN-ĉarto).

La Prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estas posteno nomumita per la voĉoj de reprezentantoj en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj (UNGA) ĉiujare.

En la 10a de majo 2024 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj 143 el 193 membro-ŝtatoj favoris la akcepton de Palestino kiel tutrajta membro, kaj nur naŭ landoj kontraŭis, dum 25 sindetenis. Tio estis tre supera al la du trionoj postulitaj tiucele, tamen jam la Konsilio pri Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj estis malakceptinta la pasintan 18an de aprilo tiun eblon pro la nura vetoo fare de Usono, dum 12 ŝtat-membroj de la Konsilio apogis ĝin kaj du sindetenis.[1]

Trivialaĵo

[redakti | redakti fonton]

En 1960 dum protestoplena kunveno Nikita Ĥruŝĉov montris sian malkontenton, frapante la tablon per sia formetita ŝuo.

En 1974 Jaser Arafat parolonte aliris la pupitron kun pistolo ĉeflanke.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]