Saltu al enhavo

Ribelo en GDR en 1953

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Memorejo por la ribelo en Berlino

La Popolribelo de 1953 (germane Juniaufstand (Ribelo de Junio), Volksaufstand (Popolribelo), Arbeiteraufstand (Laboristribelo)) okazis la 17-an de junio 1953 en la Orienta Germanio.

Fono

Sovetia tanko en Leipzig atakante liberecemajn germanojn en ilia propra lando

La aranĝoj de la registaro de GDR por konstrui la socialismon laŭ sovetia modelo kreskigis ekde somero 1953 la malkontenton ene de la enloĝantaro. Produktado de konsumartikoloj ne kreskis pro koncentriĝo por evoluigo de la peza industrio. Post la morto de Josif Stalin la 5-an de marto 1953, la gvidantoj de SED ricevis ordonon fare de Moskvo promesi novan, pli liberalan kurson al civitanoj la 9-an de junio.

La 16-an de junio laboristoj ekstrikis kaj marŝis sur Stalin-aleo (poste iĝis Karl-Marx-Aleo) al la Domo de la ministerioj (Leipziga strato), la sidejo de la registaro de GDR. La sekvantan tagon (17-a de junio) aliĝis por protesti pli ol 10.000 dungitoj de la fabriko Stahl- und Walzwerke Henningsdorf. Post kiam okcident-berlinaj amaskomunikiloj raportis pri tiuj nekutimaj aferoj la demonstracioj ekis ankaŭ en aliaj grandurboj kaj industriaj centroj (ekz. Leipzig, Magdeburg, Halle, Bitterfeld kaj Jena) kaj kovris finfine la tutan ŝtaton.

Postuloj pri politikaj ŝanĝoj

La unue ekskluzive ekonomiaj postuloj (malpli da laboro kaj plimalkarigo de vivkondiĉoj) iĝis baldaŭ politikaj, nome: demisio de la ministroj kaj liberaj balotadoj. Estiĝis strikaj komitatoj kaj en pluraj urboj sturme prenitis partioficejoj. Policanoj senarmiligitis kaj politikaj arestitoj malliberigitis. La soveta urbokomandanto proklamis la danĝerstaton por Eosta Berlino, en la sekvinta tago por tuta GDR.

Kun Enkazerniĝintaj Policistoj (KVP) (poste iĝis Nacia Popolarmeo, La militfortoj de GDR), sovetaj trupoj ankoraŭ en la unua tago perforte ĉesigis la insurekcion en Berlino. Ne malpli ol 21 personoj mortkondamnitis fare de sovetiaj tribunaloj kaj ekzekutitis tuj; aliaj tiaj kondamnoj fare de GDR-tribunaloj kun ekzekuto sekvis dum la sekvintaj semajnoj kaj monatoj. Laŭ studaĵo de 2004 fare de Zentrum für Zeithistorische Forschungen (ZZF), dum la ribelo mortis minimume 55 homoj, nek pli ol 500 (Laŭ FRG), nek nur 25 (Laŭ GDR). Post la ribelo malliberiĝis ĉ. 1.400 personoj.[1] Malgraŭ protestoj daŭriĝis en multaj urboj kaj vilaĝoj post 17-an de junio.

Walter Ulbricht, la unua sekretario de SED, uzis la ribelon por plifortigi la propran pozicion kaj randenmeti eblajn konkurenculojn. En Okcidenta Berlino, La Charlottenburga Ŝoseo antaŭ Brandenburga Pordego alinomiĝis La Strato de 17-an de Junio en 1953 por honori tiun okazon. En FRG, La 17-an de junio iĝis nacia memortago ĝis 1990. Post la Germana reunuiĝo, Tago de la germana unueco ŝanĝiĝis el 17-an de junio al 3-an de oktobro kiel festotago de la Reunuiĝinta Germanio.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Eksteraj ligiloj