Saltu al enhavo

Ĉielarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duobla ĉielarko
Skemo pri la estiĝo de ĉielarko

Ĉielarko estas sepkolora arko sur la ĉielo, kontraŭflanke de la suno, formiĝanta pro refrakto kaj difrakto de la sunradioj en la pluveroj. Ĝi okazas kiam pluvas kaj la suno radias dorse de la observanto. La koloroj estas (en tiu ĉi sinsekvo): ruĝo, oranĝkoloro, flavo, verdo, bluo, indigo, violkoloro. Nevideblaj najbaraj koloroj estas infraruĝa kaj ultraviola.

Newton origine (1672) nomis nur kvin primarajn kolorojn: ruĝo, flavo, verdo, bluo kaj violkoloro. Poste li aldonis oranĝkoloron kaj indigon, donante sep kolorojn analoge al la nombro da muziknotoj.

ruĝa:     oranĝa:     flava:     verda:     blua:     indiga:     viola:    

La tiel nomata ĉefa ĉielarko konsistas el ringoj kun la koloroj de la spektro. Malofte aperas ankaŭ sekundara ĉielarko, se la radioj de la suno duoble reflektiĝas, rompiĝas en la pluvero. (Se la radioj nur unufoje reflektiĝas, aperas la ĉefa ĉielarko.)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]