17-a de oktobro
Aspekto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
oktobro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 17-a de oktobro estas la 290-a tago de la jaro (la 291-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 75 tagoj restas.
Je la 17-a de oktobro okazis, interalie:
Eventoj
[redakti | redakti fonton]- -539: Persa reĝo Ciro la Granda eniris Babilonon, kie li liberigis judojn
- 1346: Reĝlando Anglio gajnis la batalon de Neville's Cross kontraŭ reĝlando Skotlando - skota reĝo Davido la 2-a iris al mallibero
- 1404: Inocento la 7-a iĝis papo
- 1456: Germanio: Universitato Ernst Moritz Arndt en Greifswald fondiĝis
- 1469: Hispana nobelo Fernando la 2-a nuptis Izabelan la 1-a
- 1483: Ĝenerala inkvizitoro de Kastilio Tomás de Torquemada estis krome nomumita de papo Siksto la 4-a ĝenerala inkvizitoro de Aragono
- 1600: Sveda armeo konkeris Pärnu - kadre de la pola-sveda milito (1600-1611)
- 1604: Germana astronomo Johannes Kepler komencis observon de la lasta ĝis nun supernovao en Lakta Vojo, poste nomata Kepler-Stelo
- 1610: Reims: Ludoviko la 13-a kroniĝis kiel reĝo de Francio kaj de Navaro
- 1655: Sveda diluvo: armeo de reĝo Karolo la 10-a Gustavo konkeris Krakovon
- 1662: Karlo la 2-a vendis Dunkirkon al Francio
- 1676: Pola-turka pactraktato en Żurawno (nun en Lviva provinco) - Pollando reakiris parton de teritorioj en Ukrainio kaj Podolio
- 1736: En Istanbulo estis subskribita turka-persa pactraktato
- 1740: Vitus Bering fondis Petropavlovsk-Kamĉatskij dum la dua ekspedicio al Kamĉatko
- 1777: Post la Batalo de Saratogo brita armeo gvidita de generalo John Burgoyne kapitulacis - turnopunkto en la Usona Milito de Sendependeco
- 1800: Karibio: angloj ekdominis super nederlanda kolonio Curaçao
- 1810: Germanio: en Munkeno okazis unua Oktobrofesto - okaze de geedziĝ-festoj de la reĝo Ludoviko la 1-a kun princino Therese von Sachsen-Hildburghausen
- 1845: Germanio: en Budyšin okazis premiera plenumo de la nacia himno de soraboj Bela Sorabio, verkita de Handrij Zejler kun muziko de Korla Awgust Kocor
- 1849: En Parizo mortis Frédéric Chopin
- 1850: En pariza Tombejo Père-Lachaise oni starigis tombo-monumenton al Ŝopeno - lia fratino forprenis lian koron al varsovia preĝejo Sankta Kruco
- 1855: Bessemer patentigis sian procezon por malmultekostigi ŝtalon
- 1863: Kongresa Pollando: Romuald Traugutt iĝis diktatoro de la Januara Ribelo kontraŭ la Rusia Imperio
- 1878: John A. Macdonald la duan fojon iĝis ĉefministro de Kanado
- 1888: En stacidomo apud Ĥarkovo okazis bombatenco kontraŭ imperiestro Aleksandro la 3-a — kelkdeko de personoj pereis, sed la imperiestro kun sia familio saviĝis
- 1892: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Endimiono
- 1900: Bernhard von Bülow iĝis kanceliero de Germanio
- 1902: Unua usona aŭtomobilo Cadillac lanĉita en Detrojto
- 1904: En Svedio fondiĝis politika partio La Moderuloj
- 1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Patroklo
- 1912: Unua Balkana milito:
- Bulgario, Grekio kaj Serbio deklaris militon kontraŭ Otomana Imperio, aliĝante al Montenegro
- Meza Makedonio: 4-a Divizio de Grekaj Armitaj fortoj liberigis Naousa kaj eniris al Greveno
- Unua Mondmilito
- 1917: Marbatalo de Muhu-Markolo inter Germana Imperiestra Regno kaj la Sovetia Respubliko apud insulo Saaremaa
- 1918: Jugoslavio deklarata respubliko; Hungario deklaris sendependecon de Aŭstrio; Vilno: nacia himno de Litovio estis unuafoje kantita en la kazerno de la Armitaj fortoj de Litovio
- 1919: Post fino de la unua mondmilito armitaj fortoj de Bulgario forlasis okcidentan Trakion, kie estiĝis protektorato de Triopa Entento
- 1919: Malfermo de la Metroo de Madrido
- 1919: Respubliko Alzaco-Loreno de Germana Imperiestra Regno estis malfondita de Francio
- 1924: En Pinsk malfermiĝis Muzeo de Belorusa Polesio
- 1926: Papo Pio la 11-a beatigis 191 martirojn el la Franca revolucio
- 1927: Dua Pola Respubliko: en Varsovio estis iniciatita Internacia Piana Konkurso Fryderyk Chopin
- 1931: Usona krimulo Al Capone estis kondamnita al 11 jaroj da mallibero pro impostfraŭdo
- 1933: Albert Einstein alvenis por daŭra restado al Usono
- 1937: Hui, Dui kaj Lui, nevoj de Donaldo Anaso, unuafoje aperis en bildliteraturo
- Dua Mondmilito
- 1939: Germana teroro en okupata Pollando: kadre de Aranĝo T4 SS-unuo "Eiman" pafekzekutis en arbaro 116 mense malsanajn personojn de Kocborowo (nun Starogard Gdanski), kaj germana polico en Varsovio 37 personojn; Gestapo arestis en Lipno instruistojn vokitajn al konferenco, kaj 300 personojn en Środa Wielkopolska kaj ĉirkaŭaĵoj; germana Gvidantaro de Mara Milito permesis ataki per ĉiuj armiloj malamikajn komercajn ŝipojn, krom la pasaĝerajn
- 1940: germana polico pafmortigis en Rzeszów 21 personojn; Atlantiko: 2-taga batalo pri konvojo SC-7 (30 ŝipoj) komencita - oni sinkigis 21 ŝipojn
- 1941: Ĉefo de distrikto Lublin konstatis ke post agreso de Germanio kontraŭ Sovetunio kreskis la loka rezistomovado; Militkrimo: en Grekio du batalionoj de Wehrmacht ekzekutis 250 loĝantojn de la vilaĝoj Ano kaj Kato en la gubernio Serres, reprezalie pro murdo de germana soldato; okupata de Tria Regno Luksemburgo estis klasifikita kiel libera de judoj (Judenfrei); Orienta Fronto: germana armeo konkeris Taganrogon ĉe la Azova maro; ordonita komenco de la retiriĝo de la Ruĝa Armeo de suda alo de la fronto; al Sebastopolo alvenis lastaj evakuaj transportoj el Odeso; Atlantiko: konvojo HG-54 eknavigis — ĝis la 29-a de oktobro estis sinkigitaj 4 ŝipoj, 1 destrojero kaj 3 submarŝipoj (en tio 2 italaj); komencita trapaso de konvojo PQ-2 (6 ŝipoj) de Scapa Flow (Norvega maro) ĝis Arĥangelsko (la Barenca maro)
- 1942: en Vaŝingtono oni ligis diplomatiajn kaj konsulajn rilatojn inter Sovetunio kaj Kubo, en Londono inter Sovetunio kaj okupata de germanoj Luksemburgo
- 1943: Taĉmentoj de germana polico kaj soldatoj murdis en 3 vilaĝoj de distrikto Lipski ĉirkaŭ 110 personojn, inkluzive de 46 infanoj, kaj en Varsovio 9 grave batitajn virojn; Pola Rezistomovado: en Vilno-regiono (nun landlime de Belorusio kaj Litovio) taĉmento de Pola Enlanda Armeo konkeris germanan bienon Dubniŝki, kie ĝi faris rekvizicion
- 1944: Militkrimo: proksime al Tarnów germanoj vivbruligis 18 soldatojn de la Pola Enlanda Armeo; Balkana Fronto: en norda Serbio sovetaj trupoj kaj Jugoslavaj Partizanoj liberigis Smederevon; Itala Fronto: en Makedonio norda grupo de bulgara 4-A Armeo konkeris Carevo Selo (provinco Karlovac); soveta Aviado de Fora Atingo nokte de la 17-a/18-a de oktobro atakis Gołdap
- 1947: En Popola Pollando okazis malaltigo de aŭdebleco de nove funkcianta kultura programo II de Pola Radio pro agado de ĵamstacioj de sekureca servo
- 1947: Birmo sendependiĝis (de Britio)
- 1948: Stalinismo: katolikaj episkopoj eldonis paŝtistan leteron alvokante kredantojn esti fidelaj al la eklezio kaj kuniĝi kun pastroj kaj episkopoj kontraŭ la ŝtata premo
- 1951: En Argentino ekfunkciis televido
- 1952: Hispanio: Universitato de Navaro fondiĝis en Pamplono
- 1956: Brita reĝino Elizabeto la 2- oficiale funkciigis duan en la mondo (post la soveta en Obninsk) nuklean centralon en graflando Kumbrio
- 1956: Ŝaka batalo de la jarcento inter usonaj ŝakistoj 26-jara Donald Byrne kaj 13-jara Bobby Fischer
- 1958: 80 personoj pereis en katastrofo de aviadilo Tu-104A apud la urbo Kanaŝ en Ĉuvaŝio
- 1959: Sudafrika kompanio De Beers anoncis, ke ĝi produktis unuajn artefaritajn diamantojn
- 1961: Pariza masakro de pacema, kvankam eksterleĝa, manifestacio de 30 000 alĝeroj por sendependeco de Alĝerio - ĉirkaŭ 200 personojn mortigis franca polico, kiu estis ordonita de la prefekto Maurice Papon (estinta dummilita kunlaboristo), en 1998 francaj regopovoj konfesis 40 viktimojn
- 1964: Belorusa SSR: unua industria naftominejo malkovrita proksime al Reĉica
- 1967: Dum forkura provo al Okcidenta Berlino dronis en lago Nieder Neuendorfer See 24-jara Franciszek Piesik
- 1967: Kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj: en Nov-Jorko okazis premiero de la rokenrola muzikalo Hair
- 1970: Anvar Sadat fariĝis prezidento de Egipto
- 1971: Pola monaĥo Maksimiliano Kolbe estis beatigita de papo Paŭlo la 6-a — patrono de katolikaj esperantistoj, malsategita en la koncentrejo Aŭŝvico
- 1973: Naftokrizo komenciĝis - dum la milito de Jom Kipur Organizaĵo de Petrol-Eksportantaj Arabaj Landoj enkondukis embargon al nafto
- 1979: Patrino Teresa ricevis Nobel-premion pri paco
- 1980: Vatikanurbo: Elizabeto la 2-a estis akceptita de papo Johano Paŭlo la 2-a kiel unua en la historio brita monarko
- 1989: En tertremo en ĉirkaŭaĵoj de San-Francisko 67 personoj pereis kaj 3757 vundiĝis
- 1990: Interreta filma datenbazo ekfunkciis en Interreto
- 1990: Kroatio: unua oficiala matĉo de la kroata nacia teamo de futbalo kontraŭ la usona nacia teamo de futbalo ludita kun la rezulto 2:1 por Kroatio
- 1994: Reĝino Elizabeto la 2-a kiel unua brita monarko post la unua mondmilito venis al Rusio
- 1995: Francino Jeanne Calment iĝis plej aĝa persono en la historio post trapaso de la aĝo de japano Shigechiyo Izumi (120 jaroj kaj 237 tagoj)
- 1997: Nova Konstitucio de Pola Respubliko ekvalidis
- 1999: Belorusio: "Libereca Marŝo" en Minsko kun pli ol 30 000 homoj subpremita de polico kaj armeanoj
- 2003: Carlos Mesa iĝis prezidento de Bolivio
- 2004: Referendumo modifis belorusan konstitucion, permesante al Aljaksandr Lukaŝenka kandidatiĝi por la sekva prezidenta periodo
- 2005: La dua ĉina skipa kosma misio Shenzhou 6 finiĝis post preskaŭ kvin tagoj
- 2006: Populacio de Usono atingis 300 milionojn de loĝantaro
- 2007: La 14-a Dalai-lamao Tenzin Gyatso ricevis Oran Medalon de la Usona Kongreso
- 2009: Pakistana armeo komencis landan ofensivon en Vaziristano
- 2010: Papo Benedikto la 16-a kanonizis 6 beatigitojn
- 2016: Tibeta spirita gvidanto Tenzin Gyatso alvenis al Prago, kie li ĉeestis la 20-a an datrevenon de la konferenco Forumo 2000
- 2017: Milito kontraŭ la Islama Ŝtato: batalo de ar-Raka venka por la koalicio
- 2018: Krimeo: masakro en la Kerĉa politeknika kolegio - 21 personoj pereis, ĉ. 50 vundiĝis
- Invado de Rusio en Ukrainion
- 2022: 236-a tago de la rusa agreso: prezidanto de Ukrainio: Pasinttage Mararmeo de Ukrainaj Fortoj de Ukrainio likidis 13 rusiajn soldatojn, aerdefendan sistemon Tor, sistemon de kontraŭaviadaj raketoj, 2 tankojn kaj alian armilaron de la malamiko; dum 12 horoj de la pasinta vespero 37 rusiaj senpilotaj aviadiloj estis detruitaj; nokte kaj matene estis atakita norda kaj meza parto de Ukrainio - 85% de krozmisiloj detruitaj, damaĝita energetika infrastrukturo; Kievo atakita per 28 senpilotaj aviadiloj, produktitaj en Irano, 23 faligitaj, en la centro pereis 4 homoj; raketa atako al kritika infrastrukturo de Vinico; 108 ukraininoj kaj 110 civitanoj de Rusio estis liberigitaj kadre de interŝanĝo de militkaptitinoj (du ukraininoj preferis resti en Rusio); oni informis, ke en liberigita Liman estis ĝis nun elterigitaj 187 korpoj, en tio 35 soldatoj kaj 152 civiluloj
- Mondreago: NATO komencis en Belgio ciklan ekzercadon pri nuklea detenado, kiun partoprenas aviado de 14 ŝtatoj; en Norvegio estis arestitaj 4 rusianoj pro fotado de sekretaj objektoj; Marina Ovsjannikova fuĝis de hejma aresto eksterlanden; kontraŭspionejo en Ĉeĥio informis pri rusia agento aganta ĉe ĵurnalistoj kaj politikistoj; Konsilio de Eŭropa Unio establis Mision de Armea Apogo favore al Ukrainio; EU transdonis al Ukrainio la 6-an helpofaskon de 500 mln da eŭroj kadre de Eŭropa Instrumento por la Paco; Hungario unusola en EU rifuzis instrui ukrainajn soldatojn; nova ambasadoro de Ukrainio alvenis al Germanio; en Jejsko rusia aviadilo SU-34 falis al kolektiva loĝejo
- 2023: 601-a tago de la rusa agreso: 9 rusaj helikopteroj, elpafilo de aerdefendo, deponejo de municio kaj speciala aviada armilaro kune kun aviokurejoj estis detruitaj dum ukraina nokta pripafo de aerodromoj apud okupata Lugansko (oriente) kaj Berdjansko (sude); Ĝenerala Akuzistaro de Ukrainio informis, ke de la invadkomenco 508 infanoj pereis kaj 1 136 estis vunditaj; en 96 stacidomoj de Ukrainio oni malfermis "punktojn de senflekseco" (ejoj por ŝarĝi poŝtelefonojn, ligiĝi kun interreto kaj varmiĝi); de la invadkomenco en Ukrainio estis perditaj ĉ. 289 430 rusiaj soldatoj, 4 979 tankoj, 9 405 kirasitaj veturiloj, 6 936 artileriaj sistemoj, 814 raketelpafiloj, 547 kontraŭaviadaj sistemoj, 318 aviadiloj, 317 helikopteroj, 5 291 senpilotaj aviadiloj, 1 533 krozmisiloj, 20 surakvaj unuoj, unu submarŝipo, 9 293 veturiloj (kun cisternoj) kaj 982 unuoj de speciala rusa armilaro
- Mondreago: "Wall Street Journal": Usono sekrete sendis al Ukrainio raketojn ATACMS kun atingo de 160 km — la sciigo estis konfirmita de la prezidanto de Ukrainio kaj Blanka Domo; Voice of America: laŭ Usona Armeo ĉiuj 31 tankoj Abrams alvenis al Ukrainio; en Pekino Vladimir Putin marĝene de 3-a Internacia Forumo "Iniciato Zono kaj Vojo" renkontiĝis kun prezidento de Vjetnamio kaj ĉefministro de Hungario
Naskiĝoj
[redakti | redakti fonton]- 1253: Ivo Hélory de Kermartin, bretona sanktulo (m. 1303)
- 1577: Dmitrij Poĵarskij, nacia heroo de Rusio (m. 1642)
- 1629: Baltasar Carlos, hispana reĝido (m. 1646)
- 1696: Aŭgusto la 3-a, princo-elektisto de Saksio, reĝo de Pollando (m. 1763)
- 1719: Jacques Cazotte, franca verkisto (m. 1792)
- 1725: John Wilkes, angla ĵurnalisto kaj politikisto (m. 1797)
- 1725: Adolf Friedrich Harper, germana pentristo (m. 1806)
- 1740: András Dugonics, hungara-kroata pastro, verkisto, profesoro (m. 1818)
- 1759: Andrej Voroniĥin, rusa pentristo kaj arkitekto, kreinto de la rusa variaĵo de empiro (m. 1814)
- 1760: Henri de Saint-Simon, franca historiisto, filozofo (m. 1825)
- 1794: Gottlieb Wagner, germana gastejestro kaj vitejisto (m. 1878)
- 1796: Leopold Kupelwieser, aŭstra pentristo (m. 1862)
- 1799: Friedrich Ludwig Keller, svisa jursciencisto, politikisto, akademiano (m. 1860)
- 1801: Samuel Ustazade Silvestre de Sacy, franca verkisto, ĵurnalisto kaj juristo (m. 1879)
- 1803: Ferenc Deák, hungara politikisto kontribuinta al aŭstra-hungara interkonsento (m. 1876)
- 1804: József Nagysándor, generalo, martiro de la hungara revolucio de 1848 (m. 1849)
- 1813: Georg Büchner, germana verkisto kaj naturisto (m. 1837)
- 1820: Édouard Roche, franca matematikisto kaj astronomo (m. 1883)
- 1842: Sámuel Borbély, hungara pedagogo, lernejestro, verkisto (m. 1915)
- 1850: Alwin Langenhan, germana pedagogo kaj paleontologo (m. 1916)
- 1856: Rudolfo van Oppenraay, nederlanda jezuito kaj latinlingva verkisto (m. 1936)
- 1864: Robert Lansing, usona ministro de eksterlandaj aferoj 1915-1920 (m. 1928)
- 1865: Lucjan Żeligowski, pola generalo, ŝtatestro de Respubliko de Centra Litovio (m. 1947)
- 1869: Philipp Kosack, germana filatelisto (m. 1938)
- 1873: Alfred Polgar, aŭstra-usona verkisto, tradukisto, satiristo, kritikisto (m. 1955)
- 1879: Elisabeth Streller, germana padomigristino kaj regionhistoriistino (m. 1939)
- 1883: Alexander Sutherland Neill, skota pedagogo, kreinto de reforma instruejo Summerhill (m. 1973)
- 1890: József Boros, hungara-germana kuracisto, internisto, profesoro (m. 1962)
- 1892: Otakar Jeremiáš, ĉeĥa muzikkomponisto, dirigento kaj pedagogo (m. 1962)
- 1893: Charles Pichon, franca literaturisto, ĵurnalisto, fondinto de la Franca Federacio de Junaj Esperantistoj, kunlaboranto de "La Revuo" kaj "Juneco", redaktoro de la kongresa bulteno de UK 1914 (m. nekonata)
- 1898: Simon Vestdijk, nederlanda prozisto, poeto kaj eseisto (m. 1971)
- 1898: Shinichi Suzuki, japana violonisto kaj muzikpedagogo (m. 1998)
- 1903: Nathanael West, usona verkisto kaj scenaristo (m. 1940)
- 1904: Emil Gherasim, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1946)
- 1907: János Antal, hungara/rumania hungara poeto, verkisto (m. 1943)
- 1912: Johano Paŭlo la 1-a, papo (m. 1978)
- 1914: Albert Márkos, rumania hungara komponisto (m. 1981)
- 1914: Michael Danzinger, aŭstra komponisto kaj pianisto
- 1915: Arthur Miller, usona verkisto (m. 2005)
- 1917: Marsha Hunt, usona aktorino (m. 2022)
- 1918: Rita Hayworth, usona aktorino kaj dancistino (m. 1987)
- 1920: Montgomery Clift, usona aktoro (m. 1966)
- 1920: Miguel Delibes, hispana verkisto] (m. 2010)
- 1922: Luiz Bonfá, brazila komponisto, kantisto kaj gitaristo (m. 2001)
- 1923: Barney Kessel, usona ĵaz-gitaristo (m. 2004)
- 1928: Roman Kotlarz, pola pastro, opoziciisto, servisto de Dio (m. 1976)
- 1928: Ottó Ádám, hungara reĝisoro kaj teatrestro (m. 2010)
- 1928: Jenő Váncsa, hungara agronomo, ministro (m. 2016)
- 1930: László Feszt, rumania hungara grafikisto, profesoro (m. 2013)
- 1933: William Anders, usona astronaŭto (m. 2024)
- 1935: Irena Jun, pola aktorino kaj reĝisorino
- 1936: Imre Vizi, rumania hungara matematikisto kaj pedagogo (m. 2020)
- 1942: László Borbély rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro
- 1944: Margit Bordy, rumania hungara pentristino, poetino
- 1946: Adam Michnik, pola ĵurnalisto kaj publicisto
- 1949: Owen Arthur, ĉefministro de Barbado 1994-2008 (m. 2020)
- 1955: Vjaĉeslav Boĉarov, rusia militisto, partopreninto de liberigo de ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano
- 1958: Zsolt Láng, rumania hungara verkisto, redaktoro
- 1960: Philippe Sands, brit-franca juristo
- 1966: Antoni Dudek, pola politikologo kaj historiisto
- 1971: Ángela Nzambi, verkistino kaj homrajtaj aktivulino el Ekvatora Gvineo
- 1972: Eminem, usona aktoro kaj repmuzikisto
- 1972: Tarkan, turka pop-artisto
- 1979: Kimi Räikkönen, finna aŭtosportisto
- 1980: Orsolya Gergely, rumania hungara sociologino
Mortoj
[redakti | redakti fonton]- 532: Bonifaco la 2-a, papo
- 866: Al-Mustain, abasida kalifo (n. 836)
- 1456: Nicholas Grenon, francoflandra komponisto, kantisto, kleriko kaj muzikpedagogo (n. ĉirkaŭ 1385)
- 1552: Andreo Osiandro, germana luterana erudicilulo (n. 1498)
- 1586: Philip Sidney, angla verkisto, soldato kaj kortegano (n. 1554)
- 1705: Ninon de Lenclos, franca beletristino, liberpensulino kaj skandalistino (n. 1616)
- 1740: Anna Ivanovna, imperiestrino de Rusio (n. 1693)
- 1757: René Antoine Ferchault de Réaumur, franca sciencisto (n. 1683)
- 1799: Johann Georg Schlosser, germana juristo kaj verkisto (n. 1739)
- 1806: Jean Jacques Dessalines, imperiestro de Haitio, murdita (n. 1758)
- 1837: Johann Nepomuk Hummel, aŭstra komponisto (n. 1778)
- 1849: Ŝopeno, pola komponisto kaj pianisto (n. 1810)
- 1873: Adolf Bube, germana poeto kaj arkivisto (n. 1802)
- 1887: Gustav Robert Kirchhoff, germana fizikisto (n. 1824)
- 1895: Friedrich Moritz Stapff, germana geologo (n. 1836)
- 1910: Kurd Lasswitz, germana verkisto, sciencisto, instruisto kaj filozofo (n. 1848)
- 1931: Viktor Hawlik, aŭstrogermana komerca konsilanto kaj esperantisto, vicprezidanto de Internacia Esperanto-Muzeo (n. 1876)
- 1934: Santiago Ramón y Cajal, hispana histologo Nobelpremiita, pioniro pri neŭroscienco (n. 1852)
- 1934: Adolf Hölzel, aŭstra kaj germana pentristo (n. 1853)
- 1938: Karl Kautsky, ĉeĥa-germana ĵurnalisto kaj filozofo, teoriulo de marksismo(n. 1854)
- 1941: József Fogel, hungara historiisto (n. 1884)
- 1941: Friedrich Marx, germana klasika filologo (n. 1859)
- 1943: Stefan Starzyński, pola ekonomikisto, oficiro, politikisto, murdita (n. 1893)
- 1944: Adolf Schmidt, germana geofizikisto esploranta teran magnetismon, publikiginta fakverkojn en Esperanto (n. 1860)
- 1951: Bernhard Kellermann, germana verkisto (n. 1879)
- 1957: Avetik Isahakjan, armena verkisto kaj poeto (n. 1875)
- 1962: Natalja Gonĉarova, rusa pentristino (n. 1881)
- 1966: Cléo de Mérode, franca dancistino (n. 1875)
- 1967: Pu Yi, lasta imperiestro de Ĉinio, ĝardenisto kaj arkivisto (n. 1906)
- 1973: Ingeborg Bachmann, aŭstra verkistino (n. 1926)
- 1978: Giovanni Gronchi, prezidento de Italio (n. 1887)
- 1978: Jean Améry, aŭstra verkisto (n. 1912)
- 1980: Richard Gavin Reid, kanada politikisto, ĉefministro de Alberto (n. 1879)
- 1983: Herbert Roth, germana komponisto, interpretisto de popola muziko, aŭtoro de la himno de Turingio - Rennsteig (n. 1926)
- 2005: Ba Jin, ĉina verkisto, eseisto, anarkiisto, tradukisto kaj esperantisto, konata de la romano Frosta Nokto kaj novelo Aŭtuno en la Printempo, vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, kunlaboranto de "El Popola Ĉinio", membro de Honora Patrona Komitato de UEA (n. 1904)
- 2010: Tibor Toró, rumania hungara atomfizikisto kaj lekciisto (n. 1931)
- 2012: Sylvia Kristel, nederlanda aktorino kaj modelo (n. 1952)
- 2018: Ara Güler, armen-turka fotisto (n. 1928)
- 2019: Alicia Alonso, kuba dancistino (n. 1920)
- 2024: Vaso Papandreu, greka politikistino, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1944)
Specialaj tagoj kaj festoj
[redakti | redakti fonton]- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio:
- Sankta Ignaco el Antioĥio, episkopo kaj martiro
- Marguerite-Marie Alacoque, franca monaĥino kaj mistikulino, sanktulino
- Internacia Batal-Tago kontraŭ Malriĉeco - fiksita laŭ Joseph Wresinski de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decembre de 1992
- Haitio: Mortodatreveno de Dessalines
Tagoj de semajno
[redakti | redakti fonton]La 17-a de oktobro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.