Saltu al enhavo

Neŭroscienco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Animacio de MRI-skanado de homa cerbo
Desegno de ĉeloj en la cerebelo de koko fare de S. Ramón y Cajal, about 1905

Neŭroscienconervscienco estas scienca fako pri la nerva sistemo. Tradicie, neŭroscienco estas vidata kiel subfako de biologio. Krome, ĝi estas nun interdisciplineca scienco, kiu rilatas psikologion, komputadon, matematikon, fizikon, filozofion kaj medicinon. Tiel, la nerva sistemo nuntempe estas esplorita je multaj niveloj, kiel la molekula, la disvolviĝa, la struktura, la funkcia, la evoluisma, la komputada kaj la medicina. La metodoj uzataj de neŭrosciencistoj ankaŭ diversiĝis kaj etendas de biofizika kaj molekula esploradoj pri unuopaj nervoĉeloj ĝis esploradoj uzantaj cerbobildadon dum subjekto faras kondutaj taskoj. Freŝaj progresoj en neŭroscienco okazas pro esploradoj uzantaj nervoretojn.

Nervobiologioneŭrobiologio estas la scienco kiu studas la ĉelojn de la nerva sistemo kaj la organizadon de tiuj ĉeloj ene de funkciaj cirkvitoj kiuj procezas la informadon kaj peras en la konduto. Estas subfako kaj de la biologio kaj de la neŭroscienco.

Pro la grandiĝo de la kvanto de neŭrosciencistoj, pluraj organizaĵoj ekestis. Ekzemple, la International Brain Research Organization fondiĝis en 1960,[1] la European Brain and Behaviour Society en 1968,[2] kaj la Society for Neuroscience en 1969.[3]

Specifa vortprovizo

[redakti | redakti fonton]
Termino Teoria fako Aplikata fako
Ĉefa termino asimilinta neŭrologio, neŭrobiologio neŭrologio (medicino)
esperantigita neŭroscienco neŭromedicino
pura esperanta nervoscienco nervmedicino
Profesiulo

(formala)

asimilinta neŭrologo (sciencisto) neŭrologo (medicinisto)
esperantiginta neŭrosciencisto neŭromedicinisto
pura esperanta nervosciencisto nervmedicinisto
Profesiulo (neformala)

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Kuriero de UNESKO dediĉis sian numeron de Januaro-Marto 2022 al la temo "Ĉu ni timu Neŭrosciencon?".[4] La enhavtabelo estas jena:

  • Protekti nian cerban potencon kontraŭ ŝtelo, Hervé Chneiweiss
  • Kaperi la cerbon: Pli da fantazio ol realo, Douglas Fields
  • “Ni devas agi antaŭ ol estos tro malfrue”, Intervjuo kun Rafael Yuste
  • Ĉilio: Pioniro pri protektado de “neŭrorajtoj“, Lorena Guzmán H.
  • Afrika neŭroscienco: Senespere serĉanta diversecon, Mahmoud Bukar Maina
  • Krimeco: Ĉu cerbo-skanaĵo taŭgas kiel pruvilo?, Alla Katsnelson
  • Neŭroscienco en lernejoj: Inter miraĝo kaj miraklo, Florian Bayer
  • En Ĉinio, espero renaskiĝis por “Infanoj de la steloj”, Zhang Rong kaj Han Jisheng

Apartaj rubrikoj nerilataj al temo neŭroscienco en sama numero estis jenaj:

  • ZOMO: Sebastião Salgado: Amazono senvualigita
  • IDEOJ: Etika modo: Ĉu kreska tendenco aŭ malplena retoriko? Olivia Pinnock
  • NIA GASTO: Sergey Zimov: “Degelo de la tundro rekte minacas klimaton”, Intervjuo kun Sergey Zimov
  • PLI DETALE: La afrika kino: Industrio en plena kresko.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. International Brain Research Organization (IBRO). Arkivita el la originalo je 2012-11-20. Alirita 2010-05-05 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-11-20. Alirita 2010-05-05 .
  2. ABOUT EBBS. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita 2009-05-03 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-05-09. Alirita 2010-05-05 .
  3. Society for Neuroscience: Presidents. Arkivita el la originalo je 2009-02-24. Alirita 2010-05-05 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-02-24. Alirita 2021-12-23 .
  4. [1] Unesko-Kuriero, Januaro-Marto 2022

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]