9742 Worpswede
9742 Worpswede | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9742 Worpswede |
Aliaj nomoj | 1987 WT1; 1991 PQ7 |
Nomita laŭ | Worpswede vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Freimut Börngen |
Dato de malkovro | 26-a de novembro 1987 |
Loko de malkovro | Tautenburg (Germanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
478,053 Gm (3,196 AU) 427,356 Gm (2,857 AU) 528,749 Gm (3,534 AU) |
Discentreco | 0,1060 |
Meza anomaliangulo | 140,407° |
Klinangulo | 4,587° |
Periodo | 2086,527 tagoj (5,713 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 16,64 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
94,432° |
Argum. de periapsido | 48,171° |
Terdistanco - Minimuma |
279,932 Gm (1,871 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 14,57 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,076 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 12,6 |
9742 Worpswede estas asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 26-an de novembro 1987 de la germana astronomo Freimut Börngen elde la Observatorio Karl Schwarzschild, en Tautenburg (Germanio).
Orbito
[redakti | redakti fonton]La granda duonakso de ĝia orbito, 3,19558555 astronomiaj unuoj, (je la epoko de la 4-a de novembro 2013) metas ĝin je nur ĉ. 660 400 km cis la konvencia limo de 3,2 AU inter la meza kaj la ekstera asteroida zono.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ŝuldas sian nomo al germana grupiĝo da artistoj establita en la komunumo Worpswede, proksime de Bremeno: Komence en 1889, multenombraj pentristoj enloĝis en tiun solecan regionon, provante vivi en harmonio kun la naturo. Kiel subjektoj ili elektis la erikejon, la marĉojn, la bienajn domojn kaj la simplajn homojn. Ankaŭ la poeto Rainer Maria Rilke vivis tie dum ia tempo. La famo de Worpswede kiel paradizo de la pentristoj, unika en la eŭropa 19-a jarcento, daŭre fascinas la art-amantojn tra la mondo.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (9001 - 10000) | Poste: |
---|---|---|
9741 Solokhin | 9742 Worpswede | 9743 Tohru |