Abdelkader al-Husajni
Aspekto
Abdelkader al-Husajni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1907 en Jerusalemo |
Morto | 8-an de aprilo 1948 (40-jaraĝa) en Al-Qastal |
Mortokialo | Mortis en batalo |
Tombo | al-Khatuniyya Madrasa (en) |
Ŝtataneco | Brita mandato Palestino (1920–1948) Otomana Imperio (1908–1920) |
Alma mater | Usona universitato de Bejruto Usona universitato en Kairo |
Familio | |
Patro | Musa al-Husayni (en) |
Infanoj | Faisal Husseini (en) , Ghazi al-Husayni (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Abdelkader al-Husajni (en araba عبد القادر الحسيني; literumita ankaŭ kiel Abd al-Qadir, Husseini, kaj aliaj versioj) (1907-1948) estis politikisto kaj naciisma estro de la arabaj palestinanoj en la unua duono de la 20a jarcento. Li estis aktiva partoprenanto en la tumultoj de la 1930-aj jaroj en la Brita Mandato Palestino, partikulare dum la Granda Araba Ribelo. Poste, al-Husajni estris la neregulajn palestinajn fortojn en la Arab-israela milito de 1948, ĝis li mortiĝis en la Batalo de Kastal en la 8-a de aprilo de 1948.