Adjévi Adjé
Adjévi Adjé | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1978 en Togolando |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Togolando |
Nacieco | Togolandano |
Ŝtataneco | Togolando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Adjévi ADJE (en Esperanto Aĝevi Age) (naskiĝis la 7-an de oktobro 1978 en Togolando). Estas togolanda esperantisto, eksa prezidanto de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto) kaj ekskunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA. Diplomiĝis pri hotelmastrumado en 2007.
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Adjévi Adjé lernis Esperanton per koresponda kurso Ferez en 1998. Poste li membriĝis en la loka Esperanto-klubo UVA de Lomeo, instruis Esperanton kaj prelegis en diversaj afrikaj landoj (Togolando, Benino, Burkino, Malio)[1].
Adjévi havis plurajn postenojn kiel sekretario (2002-2006) de Unuiĝo Togolando por Esperanto (UTE), komitatano A (2008-2010) de TEJO, komitatestro (2010-2012) kaj poste prezidanto (2012-2014) de UTE.
Li partoprenis kaj kunorganizis Esperanto-renkontiĝojn en Afriko kaj ekster ĝi: la Togolandaj Esperanto-Kongresoj (TEK), Afrikaj Kongresoj de Esperanto (AKE)[2], AMO-seminarioj, la 73-a IJK okazinta en Aného, Togolando, la UK-oj (2008, 2016, 2018), ILEI-Kongresoj (2016, 2018). Li estas membro de la Afrika Komisiono de UEA de antaŭ dek jaroj el kiuj ses kiel kunordiganto[3][4][5].
Adjévi kontribuis per artikoloj en Esperanto al pluraj gazetoj. Li kunredaktis de 2000 ĝis 2014 la togolandan periodaĵon Alvoko. Li iniciatis kaj redaktis la bultenon Babilanto[6] kaj ekde 2016 redaktas Esperanto en Afriko, la oficiala organo de la Afrika Komisiono de UEA.[7]
Li estas membro en la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro[8].
Adjévi verkis la libron El togolanda saĝosako el la eldonejo Monda Asembleo Socia en 2016.[9]
Li ankaŭ verkis la libreton Afrikaj proverboj por la ‘internaciigo’ de nia lingvo, 2015.
Distingoj
[redakti | redakti fonton]- 2016: Diplomo pri Elstara Agado[10].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ laŭ gazetara komuniko de UEA https://uea.org/aktuale/komunikoj/2006/Raportas-la-delegacio-de-UEA-cxe-Monda-Socia-Forumo-en-Afriko
- ↑ https://uea.org/aktuale/komunikoj/2013/Afrika-Kongreso-de-Esperanto
- ↑ https://uea.org/aktuale/komunikoj/2011/UEA-en-Afrika-Kongreso-pri-Kulturo
- ↑ https://uea.org/aktuale/komunikoj/2011/Ek-al-la-Agado-125
- ↑ https://uea.org/asocio/komisionoj/afrika_agado
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-30. Alirita 2018-10-30 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-10-08. Alirita 2018-10-30 .
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2018-10-30 .
- ↑ ADJE, Adjévi. (2016) El togolanda saĝosako (esperante). MAS. ISBN 978-2-3696043-5.
- ↑ Jean Codjo kaj Adjévi Adjé (Kanado, Togolando) pro longdaŭra agado por Afrika Esperanto-Movado https://uea.org/aktuale/komunikoj/2016/UEA-diplomis-14-elstarajn-agantojn