Adolf Hitler
Adolf Hitler | |
Naskiĝo | 20-an de aprilo 1889 en Braunau am Inn, Aŭstrio-Hungario |
---|---|
Morto | 30-an de aprilo 1945 (56-jaraĝa) en Führerbunker |
Soldata kariero | |
Rango: | Führer kaj germana kanceliero |
Tempo de deĵoro: | 1933–1945 |
Deĵoris en: | Tria regno |
Militoj: | Unua mondmilito Dua Mondmilito |
Medaloj: | Fera Kruco de la 1-a klaso Fera Kruco de la 2-a klaso |
Adolf Hitler (esperantige: Adolfo Hitlero[1][2]; naskiĝis la 20-an de aprilo 1889, mortis la 30-an de aprilo 1945) estis "gvidanto" kaj "kanceliero" (nome Führer, ĉefministro) de Germanio en la jaroj 1933–1945 kaj arkitekto de nazia reĝimo fondita sur ideologio de rasismo kaj perforto. Kiel ŝtatestro li respondecas pri i. a. la Dua Mondmilito, popolmurdoj kaj maldemokratiigo de Germanio kaj de la okupitaj landoj kaj teritorioj.
Biografio
Hitler junaĝe
La homo, kiu gvidis vicon da malhelaj tagoj al Germanio kaj ankaŭ al granda parto de Eŭropo kaj pri kiu en teruro tremis la tuta mondo, estiĝis el malgajaj rilatoj. Li naskiĝis la 20-an de aprilo de 1889 en supraaŭstria Braunau am Inn, malgraŭ ke li konsideris sian ĝustan hejmo-urbon ĉiam Lincon, kie li pli malfrue elkreskis. Lia patro estis malpli supera oficisto Alois Hitler, eksteredzeca filo de malriĉa servistino. (Ĝis la jaro 1876, kiam li transprenis la familian nomon laŭ la duonpatro, li uzis junulinan -denaskan- familian nomon de la patrino – Schicklgruber.) Alois Hitler estis tiraneca patro kaj li ne havis grandan komprenon por „revema“ karaktero de la filo. Lia filo estis pleje malbona studento. En la jaro 1905 li forlasis gimnazion sen abiturientdiplomo. Li volis fariĝi pentristo, sed pentraĵoj kaj akvareloj, kiujn li prezentis dum akcept-ekzamenoj en Viena Akademio de Belartoj, atestis pri manko de talento kaj kondukis dufoje al lia rifuzo. Post la morto de la amata patrino (patro Alois mortis jam pli frue) Adolf Hitler transloĝiĝis en Vienon por daŭre, esperante ke li vivtenos sin tie kiel artisto. En la jaroj 1907 – 1913 li mizere vagabondis kiel pentristo de afiŝoj, bildkartoj kaj similaj „artaĵoj“. En lia plej fama pentraĵo estas bildigita la morna Minoritana preĝejo[3]. Li trafalis sin en absolutan apation kaj certan direkton al liaj ideoj donis nur fortiĝanta rasa malamo kaj malamikeco celita precipe kontraŭ judoj, en kiuj li komencis vidi danĝeron por la ĝermana (aŭ „arja“) raso.
En la jaro 1913 Hitler transloĝiĝis al Munkeno, eble por ke li en Aŭstrio-Hungario evitu rekrutiĝon. En la jaro 1914 li tamen devis reveni kaj subiĝi al esploro ĉe armea kuracisto, kiu konstatis lin kiel maltaŭga por la deĵoro. Spite al tio post eksplodo de la unua mondmilito Hitler propravole aniĝis al la 16-a rezervista regimento de Bavario de infanterio.
La militservo faris el la nesignifa junulo fanatikan militariston kaj naciiston. Hitler militservis kiel mesaĝisto, li avancis je kaporalo kaj li estis kvarfoje ordenita, lastfoje la 4-an de aŭgusto de 1918 per Fera Kruco de la 1-a klaso. Jam en oktobro de 1916 li suferis gravan vundon kaj fine de la milito trafis lin toksiga gaso. La armeo evidente fariĝis lia hejmo: li restis en ĝi eĉ post kapitulaco de Germanio deĵorante ĝis aprilo de 1920. Jam kiel armea politika agento en aŭgusto de 1919 en Munkeno li aniĝis en Germanan Laboristan Partion kaj post foriro el agaddeĵoro li komencis labori en sekcio de la partia propagando.
Hitler en politiko
La postmilita periodo estis en Germanio tempo de ĥaosoj kaj krizo. Versajla Kontrakto estis al germanoj nekompatema kaj la lando pleje ankoraŭ ne rekonsciiĝis pro malsukcesa provo de movado de spartakanoj pri bolŝevika renverso. Hitler vetis ĝuste je tiuj ĥaosoj, kiam li en aŭgusto de 1920 alikreis sian politikan organizon kiel nacisocialisman laboristan partion de Germanio (NSDAP), mallongigite nazian partion. Kun helpo de staba oficiro Ernst Röhm li mem estis en julio de 1921 elektita en ties estraron. El Hitler fariĝis arda oratoro demagogie atakanta kontraŭ „malamikoj de Germanio“, precipe komunistoj kaj judoj, sed ankaŭ la venkintaj ŝtatoj, kiuj entrudigis al la germana nacio malglorigan pacon.
Malliberigita
En la tagoj la 8-a ĝis la 9-a de novembro de 1923 grupo de Hitler-sekvantoj fifaris faman munkenan „bieran puĉon“, kuraĝa provo forkapti anojn de la landa registaro kaj transpreni potencon en la tuta Bavario. La puĉo estis fuŝe organizita kaj facile subpremita kaj Hitler aperis antaŭ tribunalo. La tribunalo atribuis al li kvin jarojn de malliberigo pro grandperfido. En malliberejo en la urbo Landsberg okcidente de Munkeno Hitler verkis libron, nome sian politikan konfeson nomita Mein Kampf (Mia batalo), en kiu li precize formulis ideologion de naziismo, proklamis eternan batalon al judismo, komunismo, al „faliga“ demokratio kaj teorie ankaŭ al ekspluatema kapitalismo en la tuta mondo orakolante estiĝon de renaskiĝa kaj rase purigita Germanio, dotita de nevenkebla nacia volo. Li verkis pri Germanio, kiu denove ekstaros, por ke ĝi ekregu al la tuta mondo; pri Germanio, kiu postulos – kaj ankaŭ ĝi akiros – Lebensraum, nome vivspacon ne nur en Centra Eŭropo, sed ankaŭ ĝis vastaj stepoj de Sovetunio.
Reveno el malliberejo
Hitler pasigis en la malliberejo nur naŭ monatojn. Post la liberigo li komencis tuj fortigi poziciojn de sia partio, precipe en industria nordo. En tiu periodo li akiris por nazia ideo kelkon da viroj, kiuj en proksima estonteco estos terurigantaj la landon en terurojn de amasa murdado kaj tutmondan militan incendiegon. Apartenis al ili Hermann Göring, fama aviadista aso el la unua mondmilito, plu majstra propagandisto Joseph Goebbels, inicianto de teroro kaj polica maŝinaro Heinrich Himmler kaj konata antisemitista ĵurnalisto Julius Streicher. La plej granda prospero de NSDAP sekvis post borsa bankroto en la jaro 1929, kiu kondukis en mondan ekonomian krizon. En Germanio la nombro de senlaboruloj ege kreskis. En alianco kun Naciisma Partio de industriisto Alfred Hugenberg nazioj plinombrigis siajn mandatojn en la regna parlamentejo el 12 al 107 kaj ili fariĝis la dua plej potenca forto en la lando. Sed Hitler ne limigis siajn aktivecojn nur al la parlamenta grundo. La partio kreis proprajn duonarmeajn organojn, taĉmentojn de „brunaj ĉemizoj“ (Sturmabteilung – SA), kiuj laŭvorte enpiedbatis opozicion en pavimon de germanaj urboj.
En la jaro 1932 Hitler kandidatis al funkcio de prezidento, sed li senpere subiĝis al ĝisnuna prezidento, al maljuna militheroo marŝalo Paul von Hindenburg. Sed jam julia parlamenta elektado alportis al nazioj 37 procentojn de donitaj voĉoj kaj 230 brakseĝojn en la regna parlamentejo, kio faris el ili la plej fortan partion. Post longa hezito kaj traktado Hindenburg estis fine devigita nomi Hitleron kiel regnan kancelieron (ĉefministro, ministerian prezidanton). La nomumo okazis la 30-an de januaro de 1933.
Hitler febre komencis firmigi la propran potencon kaj paŝo post paŝo li konstruis la pozicion de senlima diktatoro. Incendio, kiu la 27-an de februaro de 1933 neniigis konstruaĵon de la regna parlamentejo, fariĝis preteksto al laŭleĝa malpermeso de la Komunisma Partio kaj al malliberigo de ties gvidantoj. La 23-an de marto Hitler lasis voĉdonigi plenrajtigleĝon, kiu ebligis al li regi dum kvar jaroj helpe de dekretoj sen parlamenta kontrolo. Tuj poste li komencis sisteman likvidon de ĉiuj politikaj partioj escepte de NSDAP, li forigis judojn el oficejoj kaj enkondukis registarajn oficistojn sub rektan kontrolon de la partio. En la „Nokto de longaj tranĉiloj“ (la 30-an de junio) li solvis problemon kun kontraŭuloj en la propraj vicoj: li lasis murdi Röhmon kaj centojn da pliaj nazioj, precipe gvidantoj de SA, pro kies radikalismo li sentis sin endanĝerigita. Unu monaton post tio, mortis prezidento Hindenburg. Hitler alproprumis lian funkcion kaj plu li titolis sin „gvidanto (Führer) kaj regna kanceliero“.
Anstataŭ la dekumitaj SA nun elita partia milico fariĝis nigra gvardio de SS (Schutzstaffel) de Himmler. Kunagade kun politika polico – Gestapo – SS komencis fondi ĉenon de koncentrejoj por politikaj kontraŭuloj, judoj kaj aliaj „nedezirataj elementoj“. En la jaro 1935 Hitler enpraktikigis la t.n. Nurenbergajn rasajn leĝojn, kiuj senigis personojn de la juda deveno de la plenrajta germana ŝtataneco. Ĉiuj subpremigaj disponoj estis samtempe akompanataj de zorgeme planita kampanjo de ministerio de propagando de Goebbels, leviganta programon de ekonomia renovigo. Hitler dume prepariĝis por milito: en rekta kontraŭo kontraŭ la Versajla Kontrakto li konstruis militan aerofloton (Luftwaffe de Göring), kaj en la jaro 1936 li armee konkeris demilitarigan Pomerion kaj li komencis ĝeneralan rearmigadon.
En oktobro de 1936 li subskribis pakton kun Italio de Benito Mussolini (la t.n. „Akso Berlino – Romo“). Post tio, kiam li en marto de 1938 ordonis la anekson de Aŭstrio, li komencis evoluigi kampanjon kontraŭ Ĉeĥoslovakio, en kiu li postulis limregionajn Sudetojn, en kiu loĝis sufiĉe multnombra germana minoritato.
Vid-al-vide al la minaco de konflikto, la du plej fortaj armeaj grandpotencoj de la Okcidenta Eŭropo kapablis nur al politiko de malkuraĝaj cedoj kaj repacigo de la agresoro. Britio, kiu jam en la jaro 1935 alpaŝis al surmara interkonsento kun Germanio, eĉ ties interkonsenta aliancano Francio donis al Hitler per munkena interkonsento el la 29-a ĝis 30-a de septembro de 1938 liberan aliron dum parceligo de Ĉeĥoslovakio. Ili konjektis, ke la agresinto postulos nenion plu. Sed Hitler post duona jaro konkeris ankaŭ la ceteron de ĉeĥaj landoj kaj en marto de 1939 li eldevigis por si de Litovio rezignon pri Klaipeda (Memelo). Pakto pri neatakado kun Sovetunio de Stalin, farita la 23-an de aŭgusto, poste liberigis liajn operaceblojn al armea atako kontraŭ Pollando.
Hitler kaj la Dua Mondmilito
Tiel komenciĝis la 1-an de septembro de 1939 la Dua Mondmilito. Post fulmorapida sukceso en Pollando sekvis en la jaro 1940 militiro okcidenten. La 9-an de aprilo naziaj armeoj elŝipiĝis en Danio kaj Norvegio, unu monaton post tio ili ekbatis tra Nederlando kaj Belgio kontraŭ Francio. Por okcidentaj demokratioj, kiuj antaŭe naive cedis, venis la polaj ekkonoj malfrue. Francio ruiniĝis tre rapide – la 14-an de junio germanoj enpaŝis ĝis Parizo. Rezistis jam nur Britio. Sed Hitler anstataŭ masiva invado provis akiri superforton en aero. Luftwaffe kaj RAF inter julio kaj aŭgusto de 1940 gvidis batalon pri Britio, kiu preparis por germanoj unuan militan malsukceson. Planoj por elŝipigo en la brita grundo devis estis prokrastitaj ĝis militaj sukcesoj permesus tion.
Sed ankaŭ similaj venkoj de okcidentaj aliancanoj estis raraj. Hitleraj armeoj priregis teritoriojn ekde norda Afriko ĝis polusa cirklo kaj ekde Pireneoj ĝis Vistulo. En aprilo de 1941 ili invadis ĝis Balkana Duoninsulo kaj ili konkeris Jugoslavion kaj Grekion. Kaj poste venis la 22-an de junio, kiam Hitler unuflanke rompis la sovet-germanan pakton kaj li komencis Operacon Barbaroson, nome militiron orienten. Liaj divizioj atingis eĉ en vastaj orientaj ebenejoj unu venkon post la alia, ĝis kiam – simile kiel iam Napoleono – haltigis ilin la akreco de la rusa vintro kaj la furioza rezistado de loĝantaro kaj armeoj de defendantoj: en decembro de 1941 ĉe Moskvo kaj vintre de 1942 – 1943 ĉe Stalingrado. Grandega premo, sub kiu la germanaj armeoj troviĝis, rapide elĉerpis militajn rezervojn. En la mala duonglobo dume okazis japana atako al Pearl Harbor (la 7-an de decembro de 1941) kaj Usono proklamis militon al Japanio kaj al Germanio, kio estis eventualaĵo, kun kiu Hitler eble ne estis kalkulinta.
En „Grandgermana regno“ mem tiutempe kulminis la t.n. fina solvo de juda demando. La gvidanto estis ju pli freneza pro siaj teruraj planoj kaj fine li eldonis ordonojn por la eksplodigo de Holokaŭsto – nome genocido de 6 milionoj da judoj en koncentrejoj ŝanĝigitaj en fabrikojn je morto, dum procezo kiu en tiu momento estis sufiĉe konata nek en la landoj de la demokratiaj aliancanoj nek ŝajne ankaŭ en Germanio mem, escepte de la militistaj kaj politikaj estraroj.
En la jaro 1943 definitive komencis forturniĝi de li la milita feliĉo. Tragika retiriĝo el Rusio estis nur demando de tempo, la germanaj armeoj okupantaj Nordafrikon jam estis venkitaj kaj Mussolini detruiĝis sub premado de aliancana invado en Apenina Duoninsulo. Usonaj kaj britaj bombaviadiloj ruinigis germanajn urbojn. En junio de 1944 la aliancanoj elŝipiĝis en francan teritorion kaj ili malfermis en Eŭropo la duan batalfronton. Sub premo de malvenkoj Hitler kiel gvidanto cedis al malesperaj, riskaj kaj malraciaj decidoj, per kiuj li incitis kontraŭ si siajn komandantojn. La 20-an de julio de 1944 grupo da oficiroj faris atencon kontraŭ li sub la gvido de altoficiro Claus von Stauffenberg (tio okazis en la Lupa remparo apud hodiaŭa Kętrzyn (en Orienta Prusio). Bombo kaŝita en aktujo ja eksplodis, sed Hitler kvazaŭ pro miraklo savis sin. Krom vundoj li suferis precipe fortan animan tremon.
Inter mezo de decembro de 1944 kaj mezo de januaro de 1945 li ĵetis restojn de rezervistaro en lastan ofensivon en Ardenoj. Lia celo estis retenigi antaŭenpaŝon de Aliancanoj kaj konkeri reen Antverpenon. Aliancanoj post malfacilaj bataloj repuŝis la germanan premon kaj Hitler en fuorto sub la regna kancelierejo komencis prepariĝi por defendo de Berlino, kiu estis gvidota ĝis lasta viro. Kiam la 29-an de aprilo de 1945 tenajlo fermiĝis (el okcidento antaŭenpaŝis usonanoj, britoj kaj francoj, el oriento Ruĝa Armeo), Hitler haste edziĝis al sia longjara amikino Eva Braun kaj la sekvantan tagon li mortigis sin komune kun ŝi. Admiralo Dönitz, kiun la gvidinto destinis kiel sian sekvanton, nur jam postulis la aliancanojn je armistico. La „miljara regno“ de Hitler ĉesis ekzisti nur post li mem.
Morto
Li mortigis sin mem per pafo la 30an de Aprilo 1945 en sia rifuĝejo Führerbunker en Berlino.[4][5][6] Ankaŭ Eva Braun, lia edzino de antaŭ unu tago, memmortigis sin per engluto de cianido.[7] Laŭ la kaj verkitaj kaj parolaj instrukcioj lasitaj de Hitlero, tiun vesperon iliaj restaĵoj estis forportitaj tra la porurĝaj ŝtuparoj de la bunkro, trempitaj en petrolo, kaj bruligitaj en la Regna Kancelierejo ekster la bunkro.[8][9] Registroj en la Sovetuniaj arkivoj montris, ke iliaj bruligitaj restaĵoj estis rekuperitaj kaj enterigitaj en sinsekvaj lokoj ĝis 1946.[10] En 1970, ili estis denove elterigitaj, kremaciitaj kaj la cindroj estis disigitaj.[11] Tiel oni klopodis eviti estuntajn eblojn krei herokulton, omaĝon aŭ ian ajn tipon de nobeligo de lia figuro.
Ĝeneralaj temoj
Lia personeco
Laŭ anekdoto, lia patro estis "el nekonata patro" (kaj la nomon li devenigas al iu Hidler, kiu edzinigis la patrinon, plus eraro de la oficisto), kaj naskiĝis kelkajn monatojn post kiam ties patrino (avino de Adolf) estis lasinta la servon de juda kuracisto.
Ĝenerale, Hitler estas ofte rigardata kiel simbolo de malbono kaj de fiulo, kaj kiel modelon por tiuj roloj oni ofte uzas lian nomon en kutimaj nepripolitikaj diraĵoj. Konata ekzemplo de misa klarigado de malboneco de io ajn dezirata estas la reductio ad Hitlerum, kiu misuzas tiun ĝeneralan emon tuj kondamni ĉion ajn kunligitan kun Hitlero.
Fontoj de lia penso
- Unu fonto estas la en 19-a jarcento kreskinta penso pri supereco de ia ĝermana raso sub nomo de "Arja raso". Pri tio multaj libroj estis verkitaj; inter la plej dokumentitaj troviĝas La arja mito fare de Léon Poliakov.
- La pli ĝenerala rasismo reganta dum la unu jarcento kaj duono jam antaŭ li dum la epoko de eŭropa koloniismo, fortikigita de la sociaj ideoj tiritaj de darvinismo, la socia darvinismo. Pri tiu temo, kies gravecon rilate naziismo oni de nelonge malkovras, estas grava la libroj de Sven Lindqvist.
- Kulto de "energio", la fizika kaj mensa forto militismaj "virtoj", kiu konis kreskigon da furoro, inkluzive en beletro kaj filozofio (Friedrich Wilhelm Nietzsche).
- La tradicia kaj populara antisemitismo kvankam, kiel montris Poliakov la "modernaj" formoj de antisemitismo estas sufiĉe malsamaj ol tiuj ekzemple de Mezepoko. Unu el la ĉefaj pensmajstroj de Hitler estis la britdevena germana aŭtoro Houston Stewart Chamberlain.
Sed rasismo ne sufiĉas por klarigi la abomenajn ekstremojn al kiu ĝi kondukis Hitleron: dua radiko necesas, kiel ĝenerale eksplodaĵoj konsistas el du produktoj, kies kunigo nur rezultigas la eksplodon, tiu dua radiko, kiu igis la unuan tiom danĝera estas, kiel akcentas la juda politika filozofo Zygmunt Bauman "la moderna emo al socia inĝenierado, al mondo plene planita kaj mastrumita, kiam tiu emo renkontas neniom da malhelpilo." Efektive la plej naŭzigaj konsekvencoj de lia penso komencis per la Aranĝo T4 celante "racie" forigi, por la ekonomia bono de la lando, la "nedezirindulojn" (frenezuloj, aŭ rigarditaj kiel tiaj, handikapuloj, ktp) kaj ke iu fama nazio diris: "mi ne faras ekstermon, mi faras higienon, mi kuracas la germanan popolon".
Politika analizo
Adolf Hitler ascendis al la povo dum ekonomia, socia kaj politika krizperiodo, markita per la efikoj de la Granda Depresio de 1929 kaj la popola malkonsento kaj frustro en Germanio kiel konsekvenco de la malvenko de Germanio en la Unua Mondmilito. Laŭlonge de sia politika regotempo li uzis la ŝtatan propagandon kaj sian karisman oratorecon por konvinki la homamasojn, emfaze al sia opozicio al la Traktato de Versajlo de 1919, al la juda popolo, al la pacismo kaj al la internacia komunismo, partikulare la sovet-bolŝevika. Samtempe, li elstarigis la germanan naciismon, la militismon, la rasismon, la konservadon de la nomita arja raso, la tutgermanismon kaj la aneksadon aŭ rekuperadon armitan de teritorioj en Eŭropo perditaj de la Germana Imperio post la Unua Mondmilito, aŭ loĝataj de germanaj minoritatoj. Per restrukturigo de la industrio kaj de la tuta ekonomio kaj bremsi por mallonge la inflacion kaj la sendungadon, Hitler ricevis popolan apogon. Rearmigis kaj organizigis la germanajn armitajn fortojn, establante personbazitan totalisman diktaturon kiu transformis la germanan socion kaj forigis ties demokratian sistemon. Lia reĝimo estis karakterizita pro la rasa diskriminacio, la arja supremismo kaj la etno-religia kaj politika persekutado. Ekde 1939, kiel konsekvenco de la milito, tiu modelo estis etendita al plej parto de la cetero de Eŭropo. En la ideologia nivelo, Hitler uzis la idearon de la italia faŝismo sed kun propraj nuancoj bazitaj sur la karakteroj de la naziismo kaj de la germana socio. Ĉirkaŭ lia figuro disvolviĝis intensa kulto al personeco.
Li proponis agreseman ekspansieman eksteran politikon por ampleksigi la germanan Lebensraum ('vitala spaco') en Orienta Eŭropo, kaj batali kontraŭ supozita jud-framason-komunism-internacia konspiro fare de la usona, brita kaj soveta registaroj. Lia politiko celis la establadon de Nova Ordo (Neuordnung) en kiu Germanio kaj la supozita arja raso ludos tutmondan hegemonian rolon.
Okazigantaj de la komenco de la Dua Mondmilito en Eŭropo per la invado de Pollando en septembro 1939, en 1941, periodo de ties hegemonio, liaj trupoj kaj aliancanoj de la Akso okupis la plej parton de Eŭropo kaj partojn de Azio kaj Afriko, sed finfine ili estis venkitaj fare de la potencoj Aliancitaj en 1945. Ĉirkaŭ la militfino, la perfortemaj politikoj de teritoria konkero kaj rasa subpremado fare de Hitler estis okazintaj la morton de 55 ĝis 60 milionoj da personoj (ĉirkaŭ 2 % de la tiama tutmonda loĝantaro) plejparte civiluloj, same kiel konsiderindan detruadon de eŭropaj urboj. La sistema kaj amasa ekstermado de politikaj malamikoj kaj de personoj konsideritaj rase «malsupraj» aŭ «subhomaj», pere de la arestado en ampleksa reto de naziaj koncentrejoj kaj ekstermejoj en Germanio kaj en la konkeritaj-okupaciitaj teritorioj, okazigis la morton de iom pli ol ses milionoj da judoj en tio kio poste en tiu historia kunteksto estis nomita Holokaŭsto, same kiel de samseksemuloj, ciganoj, slavoj, fizikaj diskapabluloj, mensmalsanuloj, militprizonuloj ĉefe sovetaj kaj politikaj opoziciantoj kontraŭ lia reĝimo. La ĉirkaŭkalkuloj de la nombro de personoj kiuj perdis la vivon kiel konsekvenco de la rasa politiko adoptita de la registaro de Hitler, liaj aliancanoj de la akso, satelitaj ŝtatoj kaj kunlaboritoj, laŭ plej parto de la historiistoj estus proksimume dek unu aŭ dek du milionoj da personoj, el kiuj la duono korespondus al la Holokaŭsto.
Prihitleraj filmoj
- La Granda Diktatoro (1940)
- Hitler – Dead or Alive (1942)
- To Be or Not to Be (1942 kaj 1983)
- Der Fuehrer's Face (1943)
- The Hitler Gang (1944)
- Hitler: The Last Ten Days (1973)
- Hitler iz našeg sokaka (1975)
- The Bunker (1981)
- Hitler Kaput! (2008)
Verkoj
En Esperanto aperis
- La Mondo atentu: Parolas Adolf Hitler. Parolado farita de la germana kanceliero Ad. Hitler, la 3-a de septembro 1933 en la fino de kunveno de la germana naci-socialista laborista partio en Nurembergo. Tradukis Arnold Behrendt. Eld. Germana Esperanto-Asocio, 1933.
Referencoj
- ↑ [https://eo.mondediplo.com/article1204.html
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-27. Alirita 2016-03-06 .
- ↑ Stanislavo Belov (2018-06-17) Vieno: morna preĝejo kaj bela promenejo (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-16. Alirita 2019-02-16 .
- ↑ "... Günsche stated he entered the study to inspect the bodies, and observed Hitler ... sat ... sunken over, with blood dripping out of his right temple. He had shot himself with his own pistol, a PPK 7.65." (Fischer 2008, p. 47).
- ↑ "... blood dripped from a bullet hole in his right temple ..." (Kershaw 2008, p. 955).
- ↑ "... 30 April ... During the afternoon Hitler shot himself..." (MI5 staff 2011).
- ↑ "... her lips puckered from the poison." (Beevor 2002, p. 359).
- ↑ Kershaw 2008, pp. 954, 956.
- ↑ Linge 2009, pp. 199, 200.
- ↑ "... [the bodies] were deposited ... in an unmarked grave in a forest far to the west of Berlin, reburied in 1946 in a plot of land in Magdeburg." (Kershaw 2008, p. 958).
- ↑ "In 1970, the Kremlin finally decided to dispose of the body in absolute secrecy... the body, which had been concealed beneath a Soviet army parade-ground in Magdeburg, was exhumed at night and burned." (Beevor 2002, p. 431).
Bibliografio
- Beevor, Antony (2002). Berlin – The Downfall 1945. New York: Viking-Penguin. ISBN 978-0-670-03041-5.
- CNN staff (11a de Decembro 2009). "Russians insist skull fragment is Hitler's". Arkivigite je 2019-06-06 per la retarkivo Wayback Machine CNN. Alirita la 12an de Decembro 2018.
- Eberle, Henrik; Uhl, Matthias, eld. (2005). The Hitler Book: The Secret Dossier Prepared for Stalin from the Interrogations of Hitler's Personal Aides. New York: Public Affairs. ISBN 978-1-58648-366-1.
- Erickson, John (1983). The Road to Berlin: Stalin's War with Germany: Volume 2. London: Weidenfeld and Nicolson. ISBN 978-0-297-77238-5.
- Fest, Joachim C. (1974). Hitler. New York: Harcourt. ISBN 978-0-15-141650-9.
- Fischer, Thomas (2008). Soldiers of the Leibstandarte. Winnipeg: J.J. Fedorowicz. ISBN 978-0-921991-91-5.
- Goñi, Uki (27a de Septembro 2009). "Tests on skull fragment cast doubt on Adolf Hitler suicide story". The Guardian. London. Alirita la 12an de Decembro 2018.
- Halpin, Tony; Boyes, Roger (9a de Decembro 2009). "Battle of Hitler's skull prompts Russia to reveal all". The Times. Arkivita el la originalo en 29a de Junio 2011. Alirita la 12an de Decembro 2018.
- Joachimsthaler, Anton (1999) [1995]. The Last Days of Hitler: The Legends, The Evidence, The Truth. London: Brockhampton Press. ISBN 978-1-86019-902-8.
- Kershaw, Ian (2008). Hitler: A Biography. New York: W. W. Norton & Company. ISBN 978-0-393-06757-6.
- Linge, Heinz (2009). With Hitler to the End. Frontline Books–Skyhorse Publishing. ISBN 978-1-60239-804-7.
- Lusher, Adam (20a de Majo 2018). "Adolf Hitler really is dead: scientific study debunks conspiracy theories that he escaped to South America". Independent. Alirita la 12an de Decembro 2018.
- MI5 staff (2011). "Hitler's last days". Her Majesty's Security Service website. Alirita la 12an de Decembro 2018.
- O'Donnell, James P. (2001) [1978]. The Bunker. New York: Da Capo Press. ISBN 978-0-306-80958-3.
Vidu ankaŭ
- Heil Hitler
- Paula Hitler
- Kristala nokto
- Dua Mondmilito
- Fortikaĵoj en Eŭropo
- Naziismo
- NSDAP
- Claus von Stauffenberg
- Führer
Eksteraj ligiloj
- Stanislavo Belov (2019-05-07) Hitler kaputt! (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-05-09. Alirita 2019-05-09 . (lastaj tagoj de Adolfo Hitlero)
Dua Mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj |
Aspektoj | |||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj.
Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. |
Preludo 1937 1939 1940 |
1943 1944 1945 Sekvoj kaj konsekvencoj |
• atako al Pearl Harbor Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 |
enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1943 • aliaj |
en milito de 1937 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 | ||||||||||||||
Rezistmovadoj | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|
- Naskiĝintoj en 1889
- Mortintoj en 1945
- Elefant-ordeno
- Viroj
- Naskiĝintoj la 20-an de aprilo
- Mortintoj la 30-an de aprilo
- Adolf Hitler
- Aŭstroj
- Diktatoroj
- Germanaj kancelieroj
- Germanio
- Naziaj politikistoj
- Germanaj soldatoj
- Sinmortigintoj
- Mortintoj en Germanio
- Membroj de NSDAP
- Politikistoj de la Dua Mondmilito
- Personoj de la jaro laŭ magazino Time
- Kontraŭslavismo
- Eksaj katolikoj