Albert Lehr
Aspekto
Albert Lehr | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Lehr Albert | |||||
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1844 en Sárszentlőrinc | ||||
Morto | 9-an de majo 1924 (80-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-4-8 vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Zsigmond Lehr (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Albert LEHR [ler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lehr Albert estis hungara instruisto, lingvisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1923).
Albert Lehr [1][rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de aprilo 1844 en Sárszentlőrinc. Li mortis la 9-an de majo 1924 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Albert Lehr frekventis gimnazion en Sopron, poste samloke li lernis teologion. Komence li tradukadis kaj redaktadis, en 1865 li ekinstruis en Szentlőrinc. Inter 1868–1869 li frekventis diversajn germanajn universitatojn, hejmenveninta li plue instruis precipe en Bonyhád, ekde 1873 en Budapeŝto. Li pensiuliĝis en 1898. Foje li verkis poemojn kaj tradukis el latina, germana kaj franca lingvoj, kiuj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Magyar olvasókönyv a középiskolák I-III. osztályai számára, tört térképekkel és illustratiókkal (Hungara lernolibro por mezlernejanoj kun mapoj kaj bildoj), (1883), (1885)
- Dísz-nóták. Röfögi egy Epicuri de grege porcus (1888)
- Goethe: Hermán és Dorottya (1889) - tradukaĵo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare[rompita ligilo]
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]