Saltu al enhavo

Alexander Parvus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alexander Parvus
Persona informo
Naskonomo Израиль Лазаревич Гельфанд
Naskiĝo 8-an de septembro 1867 (1867-09-08)
en Byerazino
Morto 12-an de decembro 1924 (1924-12-12) (57-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Urnenhain Tolkewitz (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj rusagermanaOsmanida turka
Ŝtataneco Rusia Imperio
Germana Imperiestra Regno
Germanio
Vajmara Respubliko Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Bazelo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Yevgeny Gnedin (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ĵurnalisto
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Dr. Israel Lazareviĉ Helfand (ruse Израиль Лазаревич Гельфанд; plej konata sub la pseŭdonomo Alexander Parvus; (8-a de septembro 1867 laŭ Gregoria kalendaro12-an de decembro 1924, Berlino) estis socialista revoluciulo. Li iĝis konata, kiel tiu persono kiu organizis veturon de Lenin en 1917, en plombizita vagono tra la Germana Imperio al Rusio. Li estis elpensinto de ekonomia politiko de la Turka Respubliko de Kemal Atatürk.

Parvus naskiĝis en Belorusio, kiel filo de judaj parencoj. Li kreskis en Odessa, kie li konatiĝis kun la revoluciaj ideoj. En aĝo de 19, li veturis al Zuriko, kie li doktoriĝis pri filozofio en 1891. Tiutempe iĝis li marksisto je influo de Pleĥanov. Poste li veturis al Germanio, kie li konatiĝis en Stuttgart kun Clara Zetkin kaj Karl Kautsky kaj komencis aperigi socialdemokratajn publikaĵojn en Vorwärts kaj Die Neue Zeit. Ekde 1894 ekuzis li la pseŭdonomon Alexander Parvus kaj agadis en la socialdemokrata partio.

Li partoprenis en 1905 kun Lev Trockij en la Rusa revolucio de 1905 en Sankt-Peterburgo. Li estis arestita kaj deportita en 1906 al Siberio. Li fuĝis al Germanio, kie li kaŭzis financan skandalon en 1907. La bolŝevikoj akuzis lin forŝteli monon de Maksim Gorkij (el aŭtoraj rajtoj) en sumo de 130.000 markoj. Post tio, li perdis la reputacion.

Parvus veturis en 1910 al Turkio, kie li agadis ĝis 1914 en Konstantinopolo kiel publikisto. Li samtempe ankaŭ estis reprezentanto de diversaj germanaj entreprenoj en la Osmana imperio (1912). Li aperigis artikolojn pri ekonomia politiko en gazetoj de la junturkoj ("Tanin" kaj "Türk Yurdu"), en la turka lingvo. Li translokiĝis en 1914 al Kopenhago.

Parvus organizis en 1917 kun la germana sekretservo la neleĝan veturon de Lenin el Svisio al Rusio tra la Germana Imperio.

Post la mondmilito, Parvus vivis en vilao ĝis morto.

  • Staatsstreich und politischer Massenstrike (1895/95)
  • Das hungernde Russland. Reiseeindrücke, Beobachtungen, Untersuchungen (1900)
  • In der russischen Bastille während der Revolution (1907)
  • Die Arbeiterschaft und das Unternehmertum (1910)
  • Der Ideenkampf gegen den Sozialismus (1910)
  • Die kapitalistische Produktion und das Proletariat (1908)
  • Der Klassenkampf des Proletariats (1908)
  • Die Sozialdemokraie und der Parlamentarismus (1909)
  • Der Sozialismus und die soziale Revolution (1909)
  • Im Kampf um die Wahrheit (1918)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Konrad Haenisch: Parvus: ein Blatt der Erinnerung. - Berlino: Verlag für Sozialwissenschaft, 1925
  • Elisabeth Heresch: Geheimakte Parvus: die gekaufte Revolution (Biografio). - Munkeno : Langen Müller, 2000. - ISBN 3-7844-2753-7
  • Asim Karaömerlioglu: Helphand-Parvus and his impact on Turkish intellectual life. - en: Middle Eastern Studies, 2004, vol. 40, kajero 6, paĝoj 145-165
  • Ehrenfried Pößneck: Lenin als Kontrahent von Parvus im Jahr 1917. - Schkeuditz : GNN-Verlag, 1997. - ISBN 3-932725-05-0
  • Winfried Scharlau: Freibeuter der Revolution, Parvus-Helphand (komune kun Zbynek Zeman). - Kolonjo: Verlag für Wissenschaft und Politik, 1964