Ariano Suassuna
Ariano Suassuna | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de junio 1927 en Ĵoan-Pesoo | ||||
Morto | 23-an de julio 2014 (87-jaraĝa) en Recife | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Faculdade de Direito do Recife (en) vd | ||||
Partio | Brazila Socialista Partio vd | ||||
Subskribo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto advokato poeto dramaturgo romanisto vd | ||||
Aktiva dum | 1957–23-a de julio 2014 vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | O Castigo da Soberba ❦ The Niggard Rich ❦ Auto da Compadecida ❦ The Saint and The Sow ❦ A Caseira e a Catarina ❦ Q10339744 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ariano SUASSUNA (naskiĝis la 16-an de junio 1927 en Ĵoan-Pesoo; mortis la 23-an de julio 2014[1] en Recife, Brazilo) estis poeto, dram- kaj romanverkisto.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Aŭtoro, komence, de pluraj dramverkoj, ĉefe bazitaj sur la lingvaĵo kaj kulturo plejtipe brazila aperinta en nordorienta internlando, pli bone konata kiel "la sertono", kiu originis en la mestizado de indianoj, fuĝintaj nigraj sklavoj kaj blankuloj, ĉi-lastaj dediĉintaj al bovbredado en la plej foraj spacoj de la sertono, cele al produktado de sekigita viando kaj bovledo, la unua por nutrado de sklavoj kaj la dua por eksportado.
El tiu mestizado naskiĝis nova homtipo, en kiu Ariano Suassuna vidas, en sia verkaro, kiel la vera fondinto de tute novtipa popolo: la vera brazila popolo.
Lia ĉefa verko, la romano "A Pedra do Reino" (La Ŝtono de la Reĝlando), estas vera epopeo kiu priskribas la karakterojn kaj kvalitojn de tiu nova popolo, laŭ la verkisto, la vera brazila popolo, interesa ideo poste brile disvolvita de alia membro de la Brazila Beletristika Akademio, Darcy Ribeiro, en sociologia studo, "O Povo Brasileiro" (La Brazila Popolo).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Teatraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Uma mulher vestida de Sol (Virino per Sun' vestita"), (1947);
- Cantam as harpas de Sião ou O desertor de Princesa, (1948);
- Os homens de barro (La argilaj homoj)(1949);
- Auto de João da Cruz (Enscenigo de João da Cruz) (1950);
- Torturas de um coração (Torturoj de Koro)(1951);
- O arco desolado, (1952);
- O castigo da soberba, (1953);
- O Rico Avarento, (La Avara Riĉulo) (1954)
- Auto da Compadecida (Enscenigo de la Kompatema) (1955);
- O casamento suspeitoso (La suspektinda geedziĝo)(1957);
- O santo e a porca (La sanktulo kaj la porkino), (1957);
- O homem da vaca e o poder da fortuna, (1958);
- A pena e a lei (La puno kaj la leĝo), (1959);
- A Farsa da boa preguiça (La Farso de la bona Pigreco), (1960);
- A Caseira e a Catarina, (1962);
- As conchambranças de Quaderna (La fuŝaĵoj de Kvaderno), (1987);
- Fernando e Isaura (Fernando kaj Izaŭro), (1956)"nepublikigita ĝis 1994";
Romanoj
[redakti | redakti fonton]- O Romance d'A Pedra do Reino e o Príncipe do Sangue do Vai-e-Volta (La Romano de la Ŝtono de la Regno aŭ la Princo el Sango de la Ir-Reveno), (1971).
- História d'O Rei Degolado nas caatingas do sertão/Ao sol da Onça Caetana, (1976).
Poezio
[redakti | redakti fonton]- O pasto incendiado (La brulanta paŝtejo), (1945-1970)
- Ode (Odo), (1955)
- Sonetos com mote alheio (Sonetoj kun aliula moto), (1980)
- Sonetos de Albano Cervonegro (Sonetoj de Albano Cervonegro), (1985)
- Poemas (Poemoj) (1999)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonseca, Tárcio; Luiz Filipe Freire. Morre o escritor e poeta Ariano Suassuna (portugale). FolhaPE (2014-07-23). Arkivita el la originalo je 2015-09-24. Alirita 2014-07-24 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo kun Ariano Suassuna Arkivigite je 2009-02-10 per la retarkivo Wayback Machine