Arkeologia Instituto de Usono
Arkeologia Instituto de Usono | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo erudicia societo | ||
Komenco | 1879 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Bostono | |
Agareo | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Arkeologia Instituto de Ameriko (angle Archaeological Institute of America, akronime AIA) estas nordamerika ne-profita organizaĵo dediĉita al promociado de ĝenerala intereso en arkeologio, kaj la konservado de arkeologiaj lokoj. Ĝia ĉefsidejo situas en Universitato de Bostono [1][2].
La celoj estas antaŭenigi publikan intereson en arkeologio, informi kaj eduki interesitajn laikojn, subteni sciencan esploradon en ĉiuj arkeologiaj disciplinoj kaj konservi arkeologiajn ejojn tutmonde.
La instituto estis fondita en 1879, kun Charles Eliot Norton kiel unua prezidanto kiu deĵoris ĝis 1890. Ĝi estis rajtigita en 1906 de la Kongreso de Usono. La instituto nun havas pli ol 200 000 membrojn kaj pli ol 100 lokajn teamojn [1].
La asocio havas ĉirkaŭ 200 000 membrojn. La Jarkunveno, kun -gastigita kun la Societo por Klasikaj Studoj, estas la plej malnova kaj plej ĉeestita konferenco por klasika arkeologio kaj filologio en Nordameriko.
Harrison Ford, kiu portretis la fikcian arkeologon Indiana Jones en kvar filmoj, estas membro de la direktoraro de la AIA.
La American Journal of Archaeology, kiun la instituto publikigas, estas libere havebla interrete. La instituto eldonas ankaŭ la revuon Archaeology ekde 1948.
AIA, kiel parto de ĝiaj klopodoj konservi la ejon, kune kun la Cotsen Instituto de Arkeologio komencis la Daŭrigebla Konservado-Iniciato, gvidita fare de inkaa arkeologo Larry Coben. La iniciato temigas konservadon en Grekio, Meksiko, Turkio kaj landoj ekster la OECD. La instituto uzas novajn konservadparadigmojn kiuj inkludas disponigi lokan ankron kaj daŭrigeblan ekonomian evoluon [3].
Ekde 1965, la instituto ĉiujare aljuĝis: Ora medalo por elstaraj klopodoj en arkelogio (angle Gold Medal for Distinguished Archaeological Achievement).
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Annual Report 2019. Archaeological Institute of America (2019).
- ↑ History. Alirita 2022-05-27 .
- ↑ Archaeological Institute of America - Archaeology - Site Preservation. Alirita 2022-05-27 .