Saltu al enhavo

Armin Tille

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Franz Armin TILLE (naskiĝinta la 2-an de februaro 1870 en Altenberg-Lauenstein, mortinta la 14-an de aprilo 1941 je Beuel) estis germana arkivisto, bibliotekisto kaj historiisto. Frato lia pli aĝa estis la germanisto kaj ekonomi-funkciulo Alexander Tille. Apartenis li al la Societo pri Turingia Historio.

Armin Tille fariĝis en 1907 bibliotekisto ĉe la Parlamento de la Reĝlando Saksujo je Dresdeno, en 1910 estro de la Sekreta ĉefa kaj ŝtata arkivejo je Vajmaro kaj dum la Vajmara Respubliko re-organizanto (post 1920) de arkivoj en ĵus naskiĝinta Turingio. Estis Tille inter 1926 kaj 1934 direktoro de la Turingia Ŝtata Arkivo. Postantis lin en 1934 Willy Flach.

Kun la lepsika historiprofesoro Erich Brandenburg, la advokato Hans Breymann kaj la negocisto Arthur Dimpfel fondis li en 1904 la Centron pri germana persona kaj familia genealogioj. Tille ja ardis por socia darvinismo; li konsideris sin mem teoriiston de naciismo. En majo 1933 li skribe bonvenigas la planon sterilizi homojn nealtvalorajn. Por decidi pri aniĝo al celogrupo, Tille ankaŭ proponis uzon de arkivaj fontoj. Necesu tamen ĉi-rilaten ĉiam agado kaŝa.

Por popularigi siajn ideojn, li verkis diversajn eseojn kaj artikolojn, ekz. Blut und Boden als Grundlagen der Volksgemeinschaft (1933), Judenaustreibung war nicht billig (1936) kaj Zur Herkunft der Bezeichnung „Nationalsozialismus“ (1938).

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • kun Rudolf Kötzschke: "Karl Lamprecht. Eine Erinnerungsschrift der deutschen Geschichtsblätter", ĉe: Deutsche Geschichtsblätter. 16/1915, p. 159–186 (interrete)
  • "Übersicht über den Inhalt der kleineren Archive der Rheinprovinz", ĉe: Publikationen der Gesellschaft für Rheinische Geschichtskunde, 1899 (interrete).
  • Die bäuerliche Wirtschaftsverfassung des Vintschgaues, vornehmlich in der zweiten Hälfte des Mittelalters, Universitätsverlag Wagner, Innsbruck 1895

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Festschrift Armin Tille zum 60. Geburtstag überreicht von Freunden und Mitarbeitern. Weimar 1930.
  • Willy Flach: Armin Tille zum Gedächtnis (1870–1941). Jena 1942.
  • Bernhard Post: "Armin Tille (1870–1941)", ĉe: Thüringer Archivarverband (eld.): Lebensbilder Thüringer Archivare. Rudolstadt 2001, ISBN 3-00-007914-9

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]