Baobabo
Baobabo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Afrika Baobabo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj
| ||||||||||||||
Vidu tekston. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La baobabo (Adansonia), estas afrotropisa kaj aŭstralazia genro el bombakacoj, kiu ĝenerale konstituas tre diktrunkajn (kelkfoje 9-metra diametro), vast-branĉarajn arbojn. Ĝi ĉefe troviĝas en la afrikaj savanoj sed ankaŭ en Aŭstralio. Frukto estas kukumsimila, kapsuleca, grizbruna, ligneca, ĝuebla, longa ĝis duonmetro, 15 cm larĝa, kun multaj brunaj grajnoj kaj acidete dolĉa karno, el kiu oni povas prepari refreŝigan trinkaĵon.
Kultura signifo
Oni diras, ke baobabo havas invertitajn radikojn, t.e, ke ĝiaj branĉoj estas vere radikoj. Afrikaj sklavoj kredis, ke vera branĉaro de baobabo aperus en Ameriko, kaj post la morto, la animoj de nigruloj revenus per ĝi ĝis la "radikoj" en Afriko. Pro tio, en Recifo oni plantis multajn baobabojn, por ke sklavoj senesperiĝu pri reveno al Afriko kaj iĝu kristanoj.
Baobaboj estas gravaj elementoj en verko La Eta Princo.
Specioj
- Adansonia digitata – Afrika Baobabo (nordorienta, meza, kaj suda Afriko)
- Adansonia grandidieri – (Madagaskaro)
- Adansonia gregorii (sin. A. gibbosa) – Aŭstralia baobabo (nordokcidenta Aŭstralio)
- Adansonia madagascariensis – Madagaskara baobabo (Madagaskaro)
- Adansonia perrieri – (Madagaskaro)
- Adansonia rubrostipa (syn. A. fony) – (Madagaskaro)
- Adansonia suarezensis – (Madagaskaro)
- Adansonia za – Baobab (Madagaskaro)
Eksteraj ligiloj
- http://www.baobabs.com/Baobabs_species.htm Specioj (de plantovendejo "Le Jardin Naturel")
- http://www.baobabs.com/Baobabs_photos.htm Bildoj (sama retejo)
- http://www.madainfo.de/baobabs Arkivigite je 2006-06-19 per la retarkivo Wayback Machine madagaskaraj specioj germane
- http://www.henriettesherbal.com/eclectic/kings/adansonia.html angla priskribo