Baziliko de la Sankta Koro (Parizo)
Baziliko de la Sankta Koro | |||
La baziliko Sacré-Cœur, vidita el la bazo de la monteto Montmartre | |||
kristana preĝejo • malgranda baziliko • vidindaĵo • religia organizaĵo | |||
---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||
Loko | Parizo | ||
Geografia situo | 48° 53′ 10″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo)48.8862.343Koordinatoj: 48° 53′ 10″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo) | ||
Religia aliĝo | Romkatolikismo | ||
Ŝtato | Francio | ||
Distrikto | Montmartre | ||
Religia statuso | Baziliko | ||
TTT paĝaro | Basilica of the Sacré Cœur | ||
Arkitektura priskribo | |||
Arkitekto(j) | Paul Abadie | ||
Arkitektura stilo | Romana-Bizanca | ||
Jaro de kompletigo | 1914 | ||
Karakterizaĵoj | |||
Materialoj | Travertino | ||
Basilique du Sacré-Cœur | |||
Bazaj datoj | |||
Konstrustilo | novbizanca arkitekturo • Novromaniko vd | ||
Arkitekto | Paul Abadie vd | ||
Estiĝo | 1875 | ||
Lando | Francio vd | ||
Situo | Clignancourt | ||
Situanta sur | rue du Chevalier-de-La-Barre | ||
Poŝtkodo | 75018 | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 53′ 12″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo)48.886652.34295Koordinatoj: 48° 53′ 12″ N, 2° 20′ 35″ O (mapo) | ||
| |||
Retejo | https://www.sacre-coeur-montmartre.com | ||
La baziliko de la Sankta Koro (franclingve Basilique du Sacré-Cœur) estas romkatolika baziliko kaj populara monumento de Parizo dediĉita al la Sankta Koro. Ĝi troviĝas en la 18-a arondismento, sur la supro de la monteto Montmartre, tio estas sur la plej alta loko de la franca ĉefurbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La ideo konstrui preĝejon dediĉitan al la Sankta Koro aperis en Francio post la Franca-Prusa Milito de 1870. La arkitekto Paul Abadie desegnis la bazilikon post konkurso kontraŭ 77 aliaj arkitektistoj. Sed li mortis iomete post la eko de la konstruo, kaj tiu ĉi estis do daŭrigita de aliaj artistoj. La konstruado ekis en 1875 kaj finis nur en 1914 : la konsekrada ceremonio estis prokrastita ĝis la fino de la Unua mondmilito.
Stilo
[redakti | redakti fonton]La ĝenerala stilo estas klare romia-bizanca, precipe pro la tipa kupolo. Sed multaj elementoj de la baziliko estas fakte influitaj de francaj naciistaj temoj : la portiko ekzemple entenas ĉevalajn statuojn de Johana de Arko aŭ Ludoviko la 9-a, ambaŭ en bronzo. La baziliko plie entenas ĝardenon, cele al meditado, kun fontano. La supro de la kupolo estas alirebla por la turistoj : tie ili povas ĝui spektindan vidaĵon de Parizo, direkte al sudo. La monumento estas malfermita ĉiutage de 6:30 a.m. ĝis 10:30 p.m.[1]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sacré-Cœur. Arkivita el la originalo je 2023-02-17. Alirita 2023-17-2 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo (france kaj angle)
- Historio de la baziliko Arkivigite je 2006-02-09 per la retarkivo Wayback Machine