Saltu al enhavo

Beneventa skribmaniero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regulo de sankta Benedikto, verkita en la abatejo Montekasino fine de la 11-a jarcento

La Beneventa skribmaniero aŭ simple Beneventa skribo estis mezepoka skribsistemo kiu originis en la Duklando de Benevento en suda Italio. En la pasinteco ĝi ankaŭ estis nomita Langobarda, Longobarda, Lombarda (signifante ĝiajn originojn en la teritorioj regataj de la Lombardoj), aŭ foje Gothica; ĝi estis unue nomita Beneventa de la juda litovdevena usona paleografo Elias Avery Lowe, kiu longe science esploris en la Germana Regno, aparte en la munkena universitato.

inicialo "B" el manuskripto de 1153 en la beneventa skribmaniero, el la abatejo Montekasino

Ĝi estas plejparte rilata al Italio sude de Romo, sed ĝi ankaŭ estis uzita en Benevente influitaj centroj trans la Adriatiko en Dalmatio. La skribsistemo estis utiligita de proksimume meze de la 8-a jarcento ĝis la 13-a jarcento, kvankam ekzistas ekzemploj ankoraŭ el la 16-a jarcento. Ekzistis du gravaj centroj de Beneventa uzokutimo: la monaĥejo sur Monte Cassino, kaj Bari. La Bari-tipo evoluis en la 10-a jarcento el la Monte Cassino-tipo; ambaŭ estis bazitaj sur romia kursivo kiel skribite fare de la Langobardoj. Ĝenerale la skribsistemo estas tre angula. Laŭ Elias Avery Lowe, la perfektigita formo de la skribmaniero estis uzita en la 11-a jarcento, dum la beneventano Dezidero (latine Desiderius), la pli posta papo Viktoro la 3-a, estis abato de Monte Cassino, malkreskante poste.