Blankapuga eŭfonjo
Blankapuga eŭfonjo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankapuga eŭfonjo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Euphonia minuta (Cabanis, 1849) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankapuga eŭfonjo (Euphonia minuta) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Tiu neotropisa birdo troviĝas el Meksiko tra Centrameriko nome en Belizo, Kostariko, Gvatemalo, Honduro, Nikaragvo, Panamo kaj granda parto de norda Sudameriko nome pacifika marbordo de Kolombio kaj Ekvadoro, al amazonia Brazilo, Venezuelo kaj Gujanoj, krom en Peruo kaj Bolivio. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj, arbarbordoj, ĉe kultivejoj kaj duaranga vegetaĵaro.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Estas malgranda fringedo 9 al 10 cm longa. La masklo estas ĉefe flavanigra, simila al E. affinis kaj al E. hirundinacea. Li havas kiel distingilo la blankan plumaron en suba ventro kaj pugo. Krome la supraj partoj (vizaĝo, krono, nuko, dorso, flugiloj kaj vosto) estas nigrecaj kun iom da malhelblua nuanco, kun flava makulo en la frunto. La gorĝareo estas eĉ pli nigra, kaj la subaj partoj ĉefe flavaj. La ino estas olivverdeca en supraj partoj kaj flaveca en subaj partoj; la gorĝo kaj la centra ventro estas grizaj.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]- Euphonia minuta humilis (Cabanis, 1861)
- Euphonia minuta minuta Cabanis, 1848
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Euphonia minuta[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|