Brodnica
Brodnica | |||||
germane: Strasburg in Westpreußen, Strasburg an der Drewenz | |||||
Blazono | |||||
urba komunumo • historia reĝa urbo de Pollando-Litovio • urbeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Brodnicy | ||||
Provinco | Kujavio-Pomerio | ||||
Distrikto | Distrikto Brodnica | ||||
Komunumo | Brodnica | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Urborajtoj | 1298 | ||||
Koordinatoj | 53° 15′ N, 19° 24′ O (mapo)53.2519.4Koordinatoj: 53° 15′ N, 19° 24′ O (mapo) | ||||
Areo | 23,15 km² | ||||
Loĝantaro | 28865 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 192 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 87-300 do 87-302 | ||||
Telefona antaŭkodo | 56 | ||||
Aŭtokodo | CBR | ||||
TERYT | 6040602011 | ||||
Estro | Wacław Bronisław Derlicki | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | ul. Kamionka 23 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 87-300 | ||||
Telefono de estraro | 56 493-03-05 | ||||
Fakso de estraro | 56 498-26-26 | ||||
Poŝto de estraro | umb@brodnica.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Strasburgo (Danio) Brørup (Litovio) Kedainiai (Svedio) Kristinehamn | ||||
Komunuma retejo | http://www.brodnica.pl | ||||
Brodnica (jen pole, germane Strasburg in Westpreußen, Strasburg an der Drewenz) estas urbo en la administra provinco Kujavio-Pomerio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de la ankaŭ samnoma distrikto Brodnica. Fine de 2021 en la urbo vivis 28 865 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dua mondmilito
En la unuaj tagoj de septembro 1939 Brodnica ektroviĝis sub la germana okupado. Monaton poste la urbo kun la tuta distrikto Brodnica estis aneksita de Nazia Germanio. Lucyna Langer pritaksas, ke en la jaroj 1939–1945 germanoj murdis ĉ. 650 loĝantojn de la distrikto, 1/5 de viktimoj devenis de la urbo mem. Stefan Bilski indikis alian nombron de la murditoj, ĉ. 1000 personoj. La plej multaj viktimoj pereis dum t.n. politika kampanjo de etna purigo de la teritorio, farita aŭtune 1939. Germanoj tiutempe arestis ĉ. 450–500 loĝantojn de Brodnica kaj najbaraj lokoj. Plimulto da ili estis pafmortigita apud bieno Birkenek.
La germanan okupadon finis ofensivo de Ruĝa Armeo, kies taĉmentoj okupis Brodnica la 23-an de januaro 1945. Sovetaj soldatoj faris en la urbo plurajn rabojn kaj detruojn. En la unuaj monatoj de 1945 la urbo iĝis sidejo de la stabo de 2-a Belorusa Fronto, komandata de marŝalo Konstantin Rokosovski. Printempe 1945 el la urbo kaj distrikto estis arestitaj kaj sekve deportitaj al gulagoj preskaŭ 700 personoj – en tio pluraj poloj devigitaj subskribi germanan volksliston, kun arestitaj de NKVD reprezentantoj de intelektularo.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- Andrzej Niemojewski, pola poeto, verkisto, religiosciencisto
Internacia kunlaboro
[redakti | redakti fonton]- Strasburg (Uckermark), Germanio
- Kėdainiai, Litovio
- Koprivnica, Kroatio
- Sevan, Armenio
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Palaco de Anna Vasa
-
Chelmna pordegp
-
Kastelo
-
Kastela fosaĵo
-
Kastelo
-
Historia centro
-
Turo Mazurska
-
Fervoja stacidomo
-
Kirko de sankta Katarino
-
Turpinto de la kirko de s-ta Katarino
-
Urbodoma turo
-
Urbodomo vidata de la kastelo
-
Kirko de s-ta Katarino vidata de la kastelo