Saltu al enhavo

Dalia Grybauskaitė

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dalia Grybauskaitė
Persona informo
Dalia Grybauskaitė
Naskiĝo 1-an de marto 1956 (1956-03-01) (68-jaraĝa)
en Vilno,  Sovetunio
Religio katolikismo vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio
Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater ekonomia fakultato de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Universitato Georgetown
lernejo pri eksterlanda servo en Universitato Georgetown Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Dalia Grybauskaitė
Familio
Patro Polikarpas Grybauskas (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Vitalija Korsakaitė (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
ekonomikisto
diplomato
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko kaj ekonomiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vilno vd
EU-Komisionano
por  Litovio
Dum 20042009
Antaŭulo
Sekvanto Algirdas Šemeta
prezidanto de Litovio
Dum 20092019
Antaŭulo Valdas Adamkus
Sekvanto Gitanas Nausėda
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Dalia Grybauskaitė

Dalia GRYBAUSKAITĖ [daˈljɛ griːbausˈkaiteː] (naskiĝis la 1-an de marto 1956 en Vilnius) estas litova politikistino. La 17-an de majo 2009 ŝi elektiĝis prezidantino de Litovio por oficperiodo de kvin jaroj, kaj la 25-an de majo 2014 reelektiĝis por periodo de pliaj kvin jaroj.

Antaŭ majo 2009 ŝi estis membro de la Eŭropa Komisiono Barroso 1, kiu gvidis la Eŭropan Union ekde la 22-a de novembro 2004, kaj rezignis pro tiu ofico nur pro la ŝtatprezidantiĝo. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn financa programado kaj bilanco. Jam dum la lastaj sep monatoj el la oficperiodo de la antaŭa Eŭropa Komisiono Prodi, ŝi estis membro ekde la 1-a de majo 2004, kiam Litovio iĝis membroŝtato de la Unio, kaj kune kun alia komisionano el la "malnovaj" membroŝtatoj prezidis la fakojn instruado kaj kulturo. Dalia Grybauskaitė estas senpartia, sed proksima al la socialdemokratia partio de Litovio. En 2013 estis ricevanto de la Karola Premio.