Saltu al enhavo

Eŭgenio (Saksio-Hildburghausen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eŭgenio
princo Eŭgenio; pentris Johann Valentin Tischbein (bilda eltiraĵo.
princo Eŭgenio; pentris Johann Valentin Tischbein (bilda eltiraĵo.
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1730 (1730-10-08)
en Hildburghausen
Morto 4-an de decembro 1795 (1795-12-04) (65-jaraĝa)
en Öhringen
Familio
Dinastio Dinastio Wettin vd
Patro Ernest Frederick II, Duke of Saxe-Hildburghausen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Countess Caroline of Erbach-Fürstenau (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Ernest Frederick III, Duke of Saxe-Hildburghausen (en) Traduki kaj Amalie of Saxe-Hildburghausen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Christiane Sophie Caroline of Saxe-Hildburghausen (en) Traduki (1778–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frederiko Vilhelmo Eŭgenio (naskiĝinta la 8-an de oktobro 1730 en Hildburghausen, mortinta la 4-an de decembro 1795 en Öhringen) estis princo de Saksio-Hildburghausen. Patro lia estis duko Ernesto Frederiko la 2-a (Saksio-Hildburghausen). Edzigis lin en 1778 lia nevino princino Karoline, filino de duko Ernesto Frederiko la 3-a.

Eŭgenio frue eksoldatis en Nederlando kie li fariĝis subkolonelo kaj garda kapitano. En 1753 li ekservis por Danujo kaj rangaltiĝis je infanteria kolonelo kaj komandanto de artileria korpuso. En 1759 oni dekoraciis lin per la pola Blanka Aglo-ordeno. Li fariĝis generalmajoro kaj estro de la oldenburga infanteriregimento Oldenburgisches Regiment zu Fuß. Forlasis li fremdan armeservadon kiel generalleŭtenanto de infanterio. En Hildburghausen mem li komandis grenadistan taĉmenton.

En 1760 fondis li en Veilsdorf porcelanmanufakturon. Malgraŭ pluraj privilegioj la ekonomia sukceso lamis. En Weitersroda li starigis novan paroĥujon kaj kirkon kaj biendomon. Je Hildburghausen li luprenis la monfarejon kaj ordonis la konstruon de la belega domo Hoheitshaus. Konata esta lia lerteco inĝeniera.

En 1769 li nomumiĝis, kun praonklo Jozefo Frederiko kaj dukino Charlotte Amalie von Hessen-Philippsthal komitatano por plie malaltigi la ŝuldojn de la dukujo; tion ordonis imperiestro Jozefo la 2-a. Sed ĉi-funkcie Eŭgenio mem defraŭdis kapitalon.[1] Pro tio li transloĝiĝis en 1770 ĉe la bofraton je Öhringen.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Dr. Rudolf Armin Human: Chronik der Stadt Hildburghausen Hildburghausen, 1886.
  • Andrea Geldmacher: Porzellanland Thüringen. 250 Jahre Porzellan aus Thüringen. Jena, Verlag Städtische Museen, 2010.
  • Michael Ranft, Die Politische Historie von Thüringen, Meißen und Sachsen, welche der sächsische Patriot aus den bewährtesten Nachrichten in XI Stücken der studirenden Jugend in möglichster Kürze aufrichtig erzehlet, volumo 10, interrete (biografio)
  1. Heinrich Ferdinand Schoeppl: Die Herzöge von Sachsen-Altenburg, Bozen 1917; represo Altenburg 1992, p. 89