Emil Gustav Adolf Markau
Emil Gustav Adolf Markau | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1877 (148-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Emil Gustav Adolf MARKAU (naskiĝis la 26-an de septembro 1877 en Dierberg, mortis la 31-an de aŭgusto en Hamburgo) estis germano, popollerneja instruisto kaj preĝeja orgenisto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Esperantisto li estis ekde 1908, prezidanto de la Esperanto-Societo en Potsdam de 1910. Post la Unua Mondmilito li komencis instrui Esperanton en lernejo kaj fondis Laborsocieton de Potsdamaj Esperanto-instruistoj. Tiu eldonis ilustritan Gidlibron tra la Park- kaj Ĝardenurbo Potsdam.
Markau verkis germane malgrandan Esperanto-instruilon por la gasteja profesio.Li tradukis la duvoluman romanon La Reĝo de Rothenburg (nepublikigita).
En 1928 li estis LKK-ano de la 17-a Germana Esperanto-Kongreso en Potsdamo.[1]
Li fariĝis membro de la ekzamenkomisiono Berlino kaj de la konsilantaro de GEA. En 1946 li fuĝis al Hamburgo, kie li aniĝis al la Esperanto-Societo kaj fondis trivoĉan virinan ĥoron, kiu brile elpaŝis dum la 34-a Germana Esperanto-Kongreso en Hamburgo en 1956.
Markau aktivis en KELI kaj kiel prezidanto de la ekzamenkomisiono Hamburgo.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Emil Markau: Kleiner Esperanto-Lehrer für das Gastwirtsgewerbe: zum Selbstunterricht. Ellesiek 1927.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]Emil Markau mortis. En: Germana Esperanto-Revuo 10/1959,, p..18.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 17-a Germana Esperanto-Kongreso. En: Germana Esperantisto 6/1928, p, 90.