Esagilo
Esagilo | ||
---|---|---|
templo [+] | ||
Lando | Irako | |
Koordinatoj | 32° 32′ 2″ N, 44° 25′ 17″ O (mapo)32.5338888944.42138611Koordinatoj: 32° 32′ 2″ N, 44° 25′ 17″ O (mapo) | |
Esagilo | ||
Esagilo (sumere É-sa-gil, signifante "É , altiĝanta templo") estis templo de Babilono, dediĉita al la patronaj dioj, Marduk kaj sia konsortulino Serpanitu.
Ĝi situis sude de la zigurato Etemenanki, konata en la judkristana tradicio kiel Babelturo. En la templo estis kultata bildo de Marduk, ĉirkaŭata de la kult-bildoj de ĉiuj bildoj kiuj submetiĝis al la hegemonio de la Babilona Imperio ekde la 13-a jarcento a.K.; ĝi havis ankaŭ etan lagon, nomata Abzu de la babilonaj sacerdotoj. Tiu ĉi Abzu, estis bildigo Enki, patro de Marduk, kiu kiel dio de la akvoj, vivis tie, ĉar ĝi estis konsiderata fonto de ĉiuj dolĉaj akvoj sur kiu flosis la tero.
La babilonanoj celebris la festojn Akitu por memorigi ke Marduk kreis la universan ordon. La sanktejo Esagilo, laŭ la Enuma Eliŝ, estis la hejomo de ĉiuj gedioj sub la patroneco de Marduk kaj sekve, centro de la universo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La komplekso Esagilo, kompletigita de Nebukadnecar la 2-a estis la centro de la urbo Babilono. Ĝi konsistis el granda korto el 40 x 70 m, kiu enhavis alian pli malgrandan el 25 x 40 m, kaj fine centran kapelon, konsistanta el antaŭhalo kaj ĉefhalo, kie estis la statuoj de Marduk kaj Serpanitu.
Dekadenco
[redakti | redakti fonton]Laŭ Herodoto, kiam Kserkso la 1-a disrabis la urbon Babilono en 482 a. K, profanis la templon Esagilo forportinte unu el ĝiaj statuoj. Aleksandro la Granda ordonis ĝian restaŭron, pro kio la templo restis aktiva laŭlonge de la 2-a jarcento a.K., kiel unu el la lastaj pilieroj de la babilona kulturo, samkiel la kojnoforma skribo. Sub la Parta Imperio, Babilono estis laŭgrade malloĝigita kaj la templo ruiniĝis dum la 1-a jarcento a.K.
Remalkovrado
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis remalkovrita en novembro 1900 de Robert Koldewey, sub grandega rubo kiu ĝin kovris, kvankam ĝi ne estis detale kaj serioze esplorita ĝis 1910.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esagilo. Arkivigite je 2006-11-08 per la retarkivo Wayback Machine En livius.org. (en la angla).
- The Ancient Middle Eastern Capital City — Reflection and Navel of the World de Stefan Maul ("Die altorientalische Hauptstadt — Abbild und Nabel der Welt," en Die Orientalische Stadt: Kontinuität. Wandel. Bruch. 1 Internationales Kolloquium der Deutschen Orient-Gesellschaft. 9.-10. Mayo 1996 en Halle/Saale, Saarbrücker Druckerei und Verlag (1997), p. 109-124.
32° 32′ 2″ N 44° 25′ 17″ O / 32.53389 °N, 44.42139 °O (mapo)