Flagstaff (Arizono)
Aspekto
Ĉi tiu artikolo temas pri la arizona urbo Flagstaff. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Flagstaff.
Flagstaff | |
urbo | |
Flagstaff vidata de la Strato 66. Pinto San Francisco en fono
| |
|
|
Oficiala nomo: Flagstaff, Arizona | |
Deveno de nomo: Flago Fosto | |
Moto: "Service at a Higher Elevation" | |
Kromnomo: « City of Seven Wonders » | |
Lando | Usono |
---|---|
Ŝtato | Arizono |
Distrikto | Coconino |
Situo | Flagstaff |
- alteco | 2 106 m s. m. |
- koordinatoj | 35° 11′ 57″ N 111° 37′ 52″ U / 35.19917 °N, 111.63111 °U (mapo) |
Areo | 164,8 km² (16 480 ha) |
Loĝantaro | 65 870 (2010) |
Denseco | 398,2 loĝ./km² |
Estiĝo | 1876 |
Horzono | UTC-8 |
Poŝtkodo | 86001-86004, 86011 |
Telefona antaŭkodo | 928 |
Situo de Flagstaff en okcidenta Usono
| |
Situo de Flagstaff en konteo de Coconino
| |
Vikimedia Komunejo: Flagstaff, Arizona | |
Retpaĝo: http://www.flagstaff.az.gov/ | |
Flagstaff (esperante : Flagstafo) estas urbo en la nordo de Arizono en Usono, sur la sud-okcidenta rando de la Kolorado-altebenaĵo . Ĝi estas ĉefurbo de la konteo Coconino (angle : Coconino county). La urbo ŝuldas sian nomon al fosto (angle :staff) kun flago de Usono starigita de grupo da esploradistoj de Bostono por celebri la jubileon de Usono la 4-a de julio 1876.
Flagstaf estas la sidejo de unu el la tri publikaj universitatoj de Arizono : la Universitato de Norda Arizono.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]En la urbo
[redakti | redakti fonton]- La Observatorio Lowell : observatorio kaj moderna muzeo pri la universo kaj astronomio.
- Museum of Nothern Arizona : muzeo, kiu montras la geologion, la faŭnon kaj la etnologion de la Kolorado-altebenaĵo.
- Pioneer Museum : historio de la urbo
- Arboreto de Flagstaff : entenas ĉirkaŭ 2000 speciojn de plantoj.
- Riordan Mansion : domo konstruita en 1904.
En la ĉirkaŭaĵo
[redakti | redakti fonton]- Sunset Crater Volcano National Monument : Oni povas vidi spurojn de fluoj de lafo, plej ĵusaj okazis je la 12-a jarcento.
- Wupatki National Monument : Loĝloko de la prauloj de la indianoj, oni povas vidi malnovan fortikaĵon kaj ruinojn de vasta vilaĝo.
- Meteor Crater : Unu el plej bone konservita alfrapa kratero en la mondo, muzeo pri la meteorŝtonoj.
- Nacia parko Petrified Forest: ruinoj de indiana vilaĝo kaj ŝtonigitaj arboj.
Lernejoj
[redakti | redakti fonton]- Universitato de Norda Arizono
- Flagstaff Arts and Leadership Academy
- Flagstaff Highschool
- Pine Forest Charter School
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Turismaj informoj pri Flagstaff
- france Turismaj informoj pri Flagstaff Arkivigite je 2007-10-29 per la retarkivo Wayback Machine