Francisko Maria Sforza
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Francisko Sforza (apartigilo) |
Francisko Maria Sforza | |||||
---|---|---|---|---|---|
La duketo
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-a de januaro 1491 en Pavio | ||||
Morto | 1512 en Angoulême, Francio | ||||
Mortis pro | Akcidenta morto vd | ||||
Mortis per | Ĉevalfalo vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | familio Sforza vd | ||||
Patro | Gian Galeazzo Maria Sforza vd | ||||
Patrino | Izabela de Napolo vd | ||||
Gefratoj | Bona Sforza kaj Ippolita Maria Sforza (en) vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Francisko Maria SFORZA, itale Francesco Maria Sforza, nomata ankaŭ "la duketo", (naskiĝis la 30-an de januaro 1491 - mortis en Angoulême, en 1512) estis Grafo de Pavio.
Li estis la sola virfilo de Gian Galeazzo Maria Sforza (1469-1494) kaj nevo de Galeazzo Maria Sforza (1444-1476). Kiam lia patro mortis, Ludoviko il Moro (1452-1508) regis kiel lia mentoro. En 1494, la imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519) faris sekretan pakton kun Ludoviko: la imperiestro formale investis lin kiel duko de Milano, interŝanĝe li devus oferi sian aliancon kontraŭ la francoj. La pakto estis sigelita per la edziĝo de la duko kun Bianca Maria Sforza (1472-1510)[1], filino de la mortinta duko Galeazzo Maria Sforza, frato de Ludoviko. La investituro okazis en la 5-a de septembro 1494, kaj per legitimigi ĝin la nova duko trovis juran subtilecon: kiam Ludoviko naskiĝis, lia patro jam estis duko de Milano, kaj tiu kondiĉo ne ekzistis kiam naskiĝis Galeazzo, lia frato pli aĝa.
Kiam la duko Gian Galeazzo mortis en la 20-a de oktobro 1494, la konsilio preferis Ludovikon anstataŭ la etan Fransciskon, kaŭze de eventuala minaco de Karlo la 8-a, kiu, antaŭ unu monato, estis lasinta Francion por la konkero de Italio.
Francisko mortis en Angoulême pro ĉevalfalo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Muzio Sforza (1369-1424)[2]
- Francisko Sforza (1401-1466)
- Galeazzo Maria Sforza (1444-1476)
- Ludoviko Sforza (1452-1508)[3]
- Gian Galeazzo Maria Sforza (1469-1494)[4]
- Francisko la 2-a Sforza (1495-1535)[5]
- Francisko Sforza (kardinalo) (1562-1624)[6]
- Alessandro Sforza (1409-1473)[7]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Treccani
- ↑ Personensuche
- ↑ The Cardinals of the Holy Roman Church. Arkivita el la originalo je 2013-10-29. Alirita 2014-07-26 .
- ↑ Treccani