Franciszek Latinik
Aspekto
Franciszek Ksawery Latinik | |
Naskiĝo | 17-an de julio 1864 en Tarnów Aŭstra imperio |
---|---|
Morto | 29-an de aŭgusto 1949 en Krakovo, Pollando |
Soldata kariero | |
Rango: | generalo |
Deĵoris en: | aŭstria-hungara armeo, pola armeo |
Komandis al: | 100-a infanteria regimento |
Militoj: | unua mondmilito, septaga milito, pola-rusa milito |
Persona informo | |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando Aŭstrio-Hungario |
Subskribo | |
Familio | |
Infanoj | Antonina Latinik-Rieger (en) , Irena Latinik-Vetulani (en) |
Okupo | |
Okupo | oficiro |
Franciszek Ksawery Latinik (17-an de julio 1864, Tarnów – 29-an de aŭgusto 1949, Krakovo) estis pola generalo.
Dum la unua mondmilito li deĵoris en aŭstria-hungara armeo, kie li komandis al 100-a infanteria regimento. Post akiro de sendependeco de Pollando li enpaŝis en la polan armeon. Fine de la jaro 1918 li fariĝis komandanto en Teŝino. En 1919 li gvidis la polajn soldatojn en batalo kontraŭ la ĉeĥoslovakaj soldatoj en septaga milito je Teŝinio. Dum pola-rusa milito li estis soldata guberniestro de Varsovio. En la jaro 1925 li foriris en emeritecon kaj en la jaro 1934 li publikigis siajn rememorojn el la tempoj de bataloj je Teŝinio en Walka o Śląsk Cieszyński w r. 1919.