Friedrich Fuldner
Friedrich Fuldner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de marto 1860 en Heilbad Heiligenstadt |
Morto | 15-an de majo 1928 (68-jaraĝa) en Göttingen |
Lingvoj | germana |
Okupo | |
Okupo | poeto-juristo juristo advokato verkisto |
Friedrich Karl August FULDNER (naskiĝinta la 1-an de marto 1860 en Heiligenstadt, mortinta la 15-an de majo 1928 en Göttingen; li konatiĝis ankaŭ kiel Fritz Fuldner) estis germana verkisto kaj juristo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de laika konsulisto pri juraj aferoj frekventis li la gimnaziojn je Heiligensttadt kaj Mühlhausen. Malantaŭe studis li jursciencojn ĉe la universitatoj de Heidelberg, Leipzig kaj Berlino. Poste li fariĝis tribunala referendario je Stendal, Ellrich, Nordhausen kaj Naumburg (Saale). De 1891 deĵoris li kiel advokato kaj notaro en Duderstadt, de 1899 kiel advokato en Göttingen, kie li akiris la domon de ĉe Obere Karspüle 31. En 1910 oni nomumis lin justickonsilisto.
Li kunfondis en Göttingen en 1919 la partion maldekstran-liberalan Deutsche Demokratische Partei (DDP) en kies estrarano li aktivis.[1]
Verkistece
[redakti | redakti fonton]Publikigis Fuldner la unuan poeziaĵon jam en la aĝo de 14 jaroj; regula publika artista sinprezento ekis en 1893 sub la nomo Fritz Fuldner: legeblis de li poemoj, dramoj, noveloj kiuj temis ĉefe pri naturo, kredo kaj familio. Partoj de la verkaro ja povas nombriĝi inter la hejmeca literaturo de Eichsfeld. Kelkaj poeziaĵoj el la antologio Heimatidylle eĉ aŭtobiografiaĵojn enhavas, ekz. la interkonatiĝo de la geavoj okaze de rajd-akcidento.[2] Je Göttingen Fuldner troviĝis en la literaturaj rondoj de Levin Ludwig Schücking kaj Börries von Münchhausen.[3]
Fuldner ankaŭ anis ĉe Schlaraffia-filio, nome ĉe Schlaraffia Athenae Gottingenses.[4]
Familio
[redakti | redakti fonton]En novembro 1891 edzinigis li Martha Emuth en Berlino. Kun ŝi li havis filon kaj tri filinojn. Ekzistas familia tombo sur la Municipa tombejo de Göttingen.[5] Nepo de li estis la arthistoriisto Manfred Wundram.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Knospender Frühling, Gedichte, Verlag von Chr. Friedr. Vieweg, Quedlinburg 1893 und Hermann Peters Verlag Göttingen und Leipzig.
- Schneewittchen, ein Märchenspiel mit Gesang und lebenden Bildern, Verlag F.W. Cordier, Heiligenstadt 1900.
- Die Hochzeitsreise, Dresden 1906.
- Ein Kampf um Gott, Lieder aus dem Lebensbuche eines Befreiten, Carl Winter's Universitätsbuchhandlung, Heidelberg 1909.
- Land und Leute des Eichsfeldes, Unser Eichsfeld, VII. Jahrgang, 3. Viertelsjahrheft, 1912, p. 149–156.
- Bürger's und Molly's Sommernachtstraum im Bremkertal, Dieterichsche Universitäts-Buchdruckerei, Göttingen 1913.
- Eichsfelder Kriegslied, Verlag F.W. Cordier, Heiligenstadt 1914.
- Heimatidylle, Gedichte, Verlag von Friedrich Kronbauer, Göttingen 1918.
- Auf den Bergen die Burgen, Schauspiel, 1919.
- Das Haus der Königen und andere Novellen, Verlag F.W. Cordier, Heiligenstadt 1922.
- Alternd Herz, Gedichte, Brunnsche Buchdruckerei Heiligenstadt 1925.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Franz Brümmer, Fuldner, Fritz, Lexikon der deutschen Dichter und Prosaisten vom Beginn des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart, Bd. 2, sesa eldono, Leipzig, 1913.
- Georg H. Daub, Fritz Fuldner, Biographische Skizze, Unser Eichsfeld, XIII. Jahrgang, 1. u. 2. Viertelsjahrheft, 1918, p. 19–25.
- Georg H. Daub, Fritz Fuldner, zum 60. Geburtstage, Unser Eichsfeld, XIV. Jahrgang, 3. u. 4. Viertelsjahrheft, 1919, p. 90–91.
- Levin Schücking: Erinnerungen an Fritz Fuldner, Eichsfelder Tageblatt nr. 205, September 1930.
- Wilhelm Kosch: Das katholische Deutschland, Biographisch-bibliographisches Lexikon, Bd. 1, Augsburg 1933, kol. 896.
- Yvonne Nilges, Fuldner, Fritz, in: Handbuch des literarischen Katholizismus im deutschsprachigen Raum des 20. Jahrhunderts, 2 Bde. Eldonis Thomas Pittrof. Münster: Aschendorff Verlag, 2023.
- Beate E. Schücking (eld.), Deine Augen über jedem Verse, den ich schrieb, Börries von Münchhausen, Levin Ludwig Schücking, Briefwechsel 1897–1945, Igel Verlag, Oldenburg 2001
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Friedrich Fuldner en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
- Fritz-Fuldner-arkivo
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Todesanzeige Justizrat Fritz Fuldner, mortanonco, verŝajne je Göttinger Tageblatt; 16.5.1928
- ↑ Großmutter Kleist; ĉe: Heimatidylle, Verlag von Friedrich Kronbauer, Göttingen 1918
- ↑ Levin Schücking: "Erinnerungen an Fritz Fuldner". Ĉe: Eichsfelder Tageblatt nr. 205, septembro 1930
- ↑ ""Recken in Ahall". - 7.8.2015
- ↑ Genealogienetz: Grabsteine Stadtfriedhof Göttingen