Frurenesanco
La frurenesanco kiel unua fazo de renesanco daŭris en Italujo de 1420 ĝis 1500 kaj norde de la Alpoj de 1520 ĝis 1555. La komenco de renesanca ppensado kaj sentado estas retroveblaj jam ĉe Petrarca kaj Boccaccio. La frurenesanco sekvis post la gotiko kaj komenciĝis unue en Florenco dum la frua 15-a jarcento. En Italujo do oni diras quattrocento.
La movado sin nutris el diversaj fontoj. Esencaj estis la centra perspektivo, por kiu oni unuafoje formulis matematikajn leĝojn, kaj la revivigo de la antikva arto. Kristana simbolaro de gotiko ankoraŭ plejparte regis la celon kaj karakteron de la verkoj, sed ekde la inventado de la centra perseptivo fare de Filippo Brunelleschi kaj Leon Battista Alberti nun por multaj bildoj ankaŭ la alproksimiĝo al la realeco pligraviĝis. Al la plej gravaj artistoj tiuepokaj apartenas interalie Donatello, Paolo Uccello, Sandro Botticelli, Giovanni Bellini, Andrea Mantegna, Andrea del Verrocchio kaj Jan van Eyck.
La altrenesanco postsekvas la frurenesancon.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Giorgio Vasari: Le Vite de’ più eccellenti architetti, pittori, et scultori italiani, da Cimabue infino a’ tempi nostri. Florenco 1550.
- Jacob Burckhardt: Die Kultur der Renaissance in Italien. Bazelo 1860.